Ni Festivalu

Alveninte malfrue al Ni Festivalu 2007, mi ege esperis alveni ĉe la ĉi-jara evento je pli taŭga horo. Bedaŭrinde, malgraŭ la plej bonaj intencoj, mi denove malsukcesis alveni antaŭ la sabata matenmanĝo :blush: Audante tion, certa amiko mia diris al mi ke li tute ne miras, ĉar se mi iam havas elekton inter la plej simpla kaj la plej komplika maniero ion fari, mi ĉiam elektas la plej komplikan, por aldoni intereson al la vivo. Tion mi kompreneble disputas; ne estas mia kulpo se de tempo al tempo strangaj aferoj okazas al mi, kaj certe ne estis kulpo mia sabaton ke mi devis trajne veturi de Birmingham al Barlastono tra Leicester kaj Derby.

Kiam mi kaj mia problemiga koramiko do finfine alvenis, ni tuj iris al la manĝoĉambro por renkonti la aliajn partoprenantojn, multajn el kiuj mi jam renkontis dum la pasinta jaro, kelkajn el kiuj mi tamen tute ne rekonis. Kiel kutime, mi iomete timis; unue ĉar tiu estis nur mia tria klopodo paroli al veraj Esperantistoj, kaj due ĉar mi lacegis post tre malagrabla labora semajno. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi apenaŭ povus memori iujn ajn Esperantajn vortojn, kaj dum la manĝado mi do ĉefe komunikis per ridetoj.

Kion mi diru pri la manĝaĵoj? Eble mi ne rajtas priskribi tiujn, ĉar mi verdire ne multe manĝis. Al la aliaj ĝi ŝajne plaĉis, kaj se mi mem terure malsatis dum la tuta semajnfino, tio verŝajne estas mia kulpo ĉar mi ne emas manĝi la verdajn sanajn aferojn el kiuj la manĝoj konsistis :P

Kiam mi aliĝis mi intencis partopreni la tradician teatraĵan aktivecon, sed pro mia malfrua alveno, mi jam trafis grandan parton de ĝi. Feliĉe Derek Tatton organizis ankaŭ studsesion por diskuti diversajn aferojn, kaj al tiu li invitis Tim. Li fakte ne invitis min, kaj mi iom timis ke mi fakte ne rajtas partopreni ĉar mi ne parolas Esperanton sufiĉe bone por inteligente kontribui, sed mi ja devis fari ion, kaj mi decidis ke espereble ne gravos al la aliaj se mi sidos en la ĉambro kaj simple aŭskultas.

Feliĉe la diskutoj ja estis tre aŭskultindaj. Escepte de mi kaj Tim estis kvar partoprenantoj; Derek Tatton, Joyce Bunting, David Kelso kaj Eric Walker. Unue oni diskutis la politikan dekstran kaj maldekstran. Derek donis al ni paĝon de citaĵoj pri la temo, kiuj estas skribitaj anglelingve, kaj la unua tasko do estis ilin traduki. Poste ni ĉiuj havis la eblecon dividi niajn personajn opiniojn, kaj diskuti ĉu ni konsentas kun la opinio kiun oni esprimis en la citaĵo. Baldaŭ mia kompatinda cerbeto doloris, dum mi klopodis memori la diferencon inter dekstra kaj maldekstra, kaj kiam Derek demandis pri mia opinio, opinion mi foje tute ne havis, ĉar mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni la citaĵon angle. Estis tamen ĝuinda konversacio; ĉiam devas esti interese aŭskulti homojn kiuj estas pli inteligentaj ol oni mem ĉar tiamaniere oni multe lernas.

Pli plaĉis al mi la sekva diskuto, kiu temis pri artefarita inteligento. Unue ni klopodis difini inteligenton, kiu fakte estis tre malfacila tasko. Kio ĝi estas? Ĉu inteligentaj estaĵoj bezonas iajn emociojn, aŭ ĉu inteligento konsistas nur el la akiro de faktoj? Kion ekzamenoj montras al ni pri la inteligento de homoj, kaj ĉu komputiloj povas esti pli inteligentaj ol la homoj kiuj ilin kreiis? Por mi la plej interesa parto de la sesio okazis kiam ni parolis pri vera kaj virtuala vivo. Estis multaj aferoj kiujn mi volis kontribui, kaj mi iomete malĝojis ĉar mi aŭ ne konis la ĝustajn vortojn Esperante aŭ mi ne sufiĉe fidis al mi mem por klopodi.

Bedaŭrinde, dum la dua parto de la sesio mi tiom lacis ke mi timis ke mi ekdormas en la mezo de konversacio. Pro tio kaj ankaŭ pro forta malŝato de salmo, mi decidis iri al mia ĉambro kaj iomete dormeti anŝtataŭ partopreni la vespermanĝon. Mi ne volis esti dormema dum la vespera distraĵo; prelego de Paul Gubbins pri la hungara dramisto Julio Baghy. Pri tio mi jam antaŭĝojis dum iom da tempo, kaj mi ne estis desapontita. ĝi estis interesega parolado kiu lerte priskribis la enhavon de la ĉefaj dramaj verkoj de Baghy kaj diskutis la temojn de amo kaj pasio kiuj ŝajne estas fadenoj en multaj de ties dramoj.

Post kiam la prelego finiĝis, la plej granda parto el la grupo tuj iris al la loka trinkejo por iomete malstreĉiĝi. Ankaŭ tiu estis tre ĝuinda sperto, kaj mi ĝojis kiam iu diris al mi ke mi parolas Esperanton pli bone ol dum la lasta Ni Festivalu. Certe ŝajnis al mi ke mi povis kompreni pli rapide, kaj kvankam mi ankoraŭ ne ĉiam povis flue kaj taŭge respondi kiam ajn iu diris ion al mi, mi tamen kredas ke certe ne estis tiel malfacila por mi kiel estis dum 2007.

La dimanĉa matenmanĝo estis la sola Barlastona manĝo kiun mi vere ĝuis; ĝi vere estis bongustega :) Poste, mi kaj Tim revenis al la diskutgrupo por babili pri pri speciala dimanĉa temo; humanismo. Fakte ni komenciĝis per diskuteto pri la diferencoj inter humanismo kaj homaranismo, dum kiu mi multe lernis ĉar antaŭe mi tute ne certis kio homaranismo ĝuste estis. Baldaŭ ni parolis pri religio ĝenerale, kaj mi tre interesiĝis pri la komentoj de la aliaj, ĉar por mi ĝi estas iomete komplika temo nuntempe. Mi devenas el tre katolika familio, sed post kiam mi legis la libron “The God Delusion” de Richard Dawkins, mi ne plu facile povas kredi je Dio. La plej amuza okazaĵo de la tuta semajnfino fakte okazis en la mezo de ĉi tiu konversacio, kiam David Kelso tre profesie imitis parton de la katolika meso :)

Tro baldaŭ la fino alproksimiĝis kaj ni devis reveni hejmen. Por mi la hejma vojaĝo enhavis iom da signifo, ĉar estis dum tiu vojaĝo pasintjare, kiam mi oficiale fariĝis la koramikino de Tim. Lundon ni do festis nian unuan datrevenon, kaj mi estas tiom ĝoja kaj fiera ke li estas mia koramiko ke mi apenaŭ scias kion mi diru ĉi tie. Eble sufiĉas klarigi ke li estas la plej mirinda kaj bonkora viro kiun mi iam renkontis kaj iam renkontos. :) Mi do tiom amegas lin ke mi eĉ pretas pretervidi kiom malbone li ronkas :wub:

Tags: , ,

2 Responses to “Ni Festivalu”

  1. Babel Says:

    Soppy git! :P

  2. Radio Says:

    How about instead of calling me names you do something useful and correct my mistakes :P

Leave a Reply