Evangelizistoj

To read this post in English, click here.

Lastatempe mi legis rakonton kiu nomiĝas ‘El la vivo de Esperantistoj’. Al mi ĉi tiu rakonto tute ne plaĉis kaj mi do negative priskribis ĝin sur mia blogo. Eblas ke mi tute miskomprenas la rakonton, pro kio mi ne hontas. Mi ja legis ĝin tute sen kunteksto; tio estas, sen ion scii pri la verkisto aŭ pri lia vidpunkto. Laŭ mi la rakonto estis tre enuiga, kaj pro tio mi ne sugestas al aliaj ke ili gxin legu por doni al mi pli da opinioj. Al mi ne plu gravas, kio la mesaĝo de la rakonto vere estas. Se la aŭtoro intencis verki ironie, laŭ mi li ne tre bone sukcesis :P Se vi volas legi mian unuan (anglalingvan) recenzon, tiu troviĝas ĉi tie.

Oni vidos, ke ankaŭ iom da diskutado troviĝas ĉe tiu paĝo, kaj estas pro tio ke mi decidis verki ĉi tiun blogaĵon. Ni diskutis pri tiuj homoj kiujn angle mi kutime nomas “Espervangelists”. Do, Esperante eble pli bone estas simple “Evangelizistoj”. Mi intencas klarigi pli detale kiajn homojn mi priskribas kiam mi uzas tiun vorton.

Mi estis malfeliĉa, ĉar mia unua sperto de Esperanto estis pere de evangelizisto. Mi verkis pri ĉi tiu sperto antaŭ kelkaj jaroj, en artikolo kiu nomiĝas ‘Rakonto de du Esperantistoj’. Per ĉi tiu artikolo mi klopodis bildigi la diferencon inter bona kaj malbona promocio de la lingvo internacia.

Evangelizisto estas homo, por kiu Esperanto estas nek bela lingvo, nek interesa hobio, sed religio. Evangelizisto estas fanatikulo, kiu volas ke ĉiuj en la mondo ekparolu Esperanton eĉ se ĉiuj en la mondo ne volas tion fari . Evangelizisto parolas pri Esperanto al homoj kiuj tute ne interesiĝas pri la lingvo, kaj daŭrigas tiel paroli eĉ post la malfeliĉulo klarigas trifoje – “mi ne volas lerni vian artefaritan lingvon!”. Evangelizisto eĉ parolas Esperante al ne-Esperantistoj. Per guglo li serĉas blogojn kiuj enhavas menciojn de Esperanto, kaj tie skribas komentojn kiu tute ne rilatas al la temo de la retpaĝaro kaj verŝajne nur kolerigas la aliajn legantojn de la blogo.

Mi ne havas problemojn kun homoj kiuj estas entuziasmema pri Esperanto kaj kiuj volas rakonti al aliaj pri siaj spertoj. Mi ne havas problemojn kun homoj kiuj laboras por promocii Esperanton kaj volas ke aliaj ekkoni ĝin. Tamen, mi ja havas problemojn kun homoj kiuj volas devigi aliajn lerni Esperanton. Ni ĉiuj rajtas elekti, ĉu lerni Esperanton aŭ ne, kaj se oni ne volas lerni Esperanton, tio ne signifas ke tiu homo estas stultulo. Estas bonaj argumentoj kaj por kaj kontraŭ Esperanto, kaj ĉiuj rajtas esprimi siajn proprajn vidpunktojn.

Mi bonvenigas komentojn de Esperantistoj ĉe mia blogo. Sur la paĝo kiu nomiĝas “Stories and Articles”, legeblas kelkajn aferojn kiujn mi verkis pri aŭ en Esperanto. Ĉi tiu blogo tamen ne ĉefe temas pri Esperanto. Kelkfoje mi parolos pri ĝi, sed verŝajne ne tre ofte. Esperanto ja estas parto de mia vivo. Mi estas aktiva membro de Junularo Esperantista Brita. Sen Esperanto mi neniam renkontintus la viron kiun mi amas :wub: Tamen, malgraŭ tio Esperanto restas nur eta parto de mia vivo; la plej granda parto de mia vivo okazas ekster Esperantujo kaj laŭ mi estas bone tiel :) Al tempo de tempo mi do mencios Esperanton ĉi tie, kaj eblas ke kiam mi faras tion, mi diros ion negativan. Ĉio en Esperantujo ne estas perfekta, kaj mi rajtas kritiki aferojn kiuj ne plaĉas al mi. Ĉi tiu ne estas persona atako kontraŭ iu ajn aparta persono, sed se mi ricevos stultajn komentojn de evangelizistoj estontece, mi tuj forigos tiujn.

Tags: ,

5 Responses to “Evangelizistoj”

  1. Babel Says:

    Ne malbone.

    Tamen, mi kredas, ke la g’usta vorto estas “evangelio”, c’ar tiel trovig’as la vorto en la kanto “Verdaj La Junkoj Ho!”.

    Tiukaze, ni poste diru “Espervangelio.” Au’ “koleriga socia fus’ulo”, estas same.

  2. Radio Says:

    Hmmm.

    Laux Benson…

    evangelio = evangel
    evangeliisto = evangelist in the sense “Biblical author of Gospel”
    evangelizisto = evangelist in the sense “preacher”

    I thought that was the sense I meant, hence my word choice but I confess to not understanding the difference between evangel and evangelist in English anyway :blush:

    I like Espervangelio anyway :)

  3. Kuoso Says:

    I understand “evangelio” as meaning a Gospel – hence “la _kvar_ evangelioj”. Certainly the Esperanto translation of the Bible has “La Evangelio laŭ Sankta Mateo” (ktp), and the English Wikipedia redirects “evangel” to “Good news (Christianity)”.

    So I’d interpret “Espervangelio” as being a holy book of Esperanto – so would that be la unua libro? :p

  4. Babel Says:

    Ha, whoops.

    Esperantowned :blush:

  5. Radio Says:

    I asked MBK for his take. He was pissed, as ever, but said that the -izi- in mine is redundant and he’d have just said evangelistoj :)

Leave a Reply