Seksismaj pensoj
La edzo de mia onklino nuntempe havas gravajn sanproblemojn, kiuj verŝajne signifas ke post kelkaj jaroj li ne plu kapablas stari, piediri, eĉ paroli. Estas tute tragika afero. Hieraŭ vespere mia panjo iris viziti mian onklinon, kiu havas fileton, kaj post kiam ŝi revenis hejmen ŝi diris la jenan…
“Mi devas konfesi ke mi estis iomete desapontita kiam mia fratino naskis filon, ĉar ŝajnas al mi multe pli facile aĉeti vestaĵojn kaj ludilojn por knabinoj. Nun mi tamen ege ĝojas ke ŝi havas filon. Ŝia edzo baldaŭ ne plu povos zorgi pri si mem, do tute ne pri ŝi, sed ŝi ja havas filon kiu povos helpi al ŝi kun la aferoj kiujn povas fari nur viroj. Jen pruvo ke Dio ekzistas, ĉu ne?!”
Mankas al mi la energio por pridiskuti la ekzistadon de Dio, sed interesis min la ideo ke oni “bezonas” viron.
Mia unua reago estis ke mi tute ne konsentas ke estas ia avantaĝo de viroj – la ĉefa rezulto de viro en onia domo estas ke oni devas lavi pli da malpuraj ŝtrumpetoj – kaj estas nenio kion povas fari viroj, kion ne povas fari virinoj sen malpli da plendado
Ja estas bone konata scienca fakto, ke virinoj estas pli inteligentaj ol viroj. La Biblio, kiu sendube ĉiam pravas, klarigas jam en la dua ĉapitro de la malnova testamento ke Dio kreis Adam kiel iun homan prototipon. Dio permesas al Adam iomete ĉirkaŭkuri, por ke Li eksciu de kiom da neperfektaĵoj tiu suferas, kaj tuj poste li kreas Eve, kiu klare estas la nova, plibonigita prototipo. La tuta frazo “Dio konsciis ke Adam estas soleca kaj bezonis amikinon” klare estas eŭfemismo por “Dio konsciis ke li faris gravajn erarojn kaj devos provi denove”.
Pri ĉi tiuj feministaj pensoj mi estis kontenta, kaj estis bedaŭrinde ke mi poste fuŝis ĉion per pli profunda pripensado de la afero. Kiam mi komencis pripensi, ĉu efektive ekzistas aferoj kiujn mi mem ne povas fari, sed povas (ĝenerale) fari viroj, mi mense skribis liston sufiĉe longa, ke kiam mi atingis la finon kaj relegis ĝin, mi decidis ke estontece mi estu pli ĝentila al mia koramiko por ke li ne forkuru, ĉar li ja estas tre utila
Do, jen parto de mia listo de kialoj, pro kiuj la ekzistado de viroj estas feliĉa…
1. Mortigo de insektoj, ĉefe de araneoj. Mi mem ne povas mortigi araneojn kiuj estas pli grandaj ol la ungo de mia plej eta fingro. Por mortigi pli grandajn insektojn, mi bezonas viron.
2. Fikado. Fakte eble mi metu tion super la mortigo de insektoj. Bedaŭrinde viroj ne sufiĉe interesiĝas pri seksumado, sed dum la maloftaj okazoj kiam oni sukcese konvinkas ilin ke fikado estas bona ideo, estas tre agrabla sperto. Kompreneble oni povus forgesi pri viroj kaj seksumi nur kun aliaj virinoj, kiu verŝajne estus ankaŭ tre agrabla sperto… sed tamen ial kacoj estas tre allogaj.
3. Io, pri kio oni povas plendi al amikinoj. Sen viroj, mi ne scias pri kio virinoj parolus unu al la alia. Virojn oni povas kulpigi pri ĉio.
4. Uzado de marteloj kaj aliaj strangaj iloj kiujn mi ne tute komprenas kaj kiuj ŝajnas al mi iom danĝeroj. Kiam ajn mi klopodas meti najlon en muron, mi rompas ĝin. Do, mi bezonas viron kiam mi volas pendigi bildojn kaj simile.
5. Mapoj. Mi ne komprenas la diferencon inter dekstra kaj maldekstra, kaj mapoj estas tedaj. Estas multe pli bone, kiam viroj zorgas pri tiaj aferoj.
Se legantoj havas pli da kialoj, bonvolu sciigi min

September 25th, 2008 at 6:56 am
Mi esperas, ke tion s’i diris s’erce, c’ar g’i estas malbona argumento. C’u vi demandis al s’i kial tiu bona dio, kiu provizis al via onklino filon por helpi post kiam la edzo ne plu kapablos, ne faris alian aferon, ekzemple ne lasi sanig’i la edzo?
Eteta, do
Plejeble nur via estas tia, kompatindulino
September 25th, 2008 at 7:18 am
Bedauxrinde ne estis sxerco, tiajn aferojn diras mia panjo tute ofte. Unu el sxiaj preferataj frazoj estas “Cxio okazas pro kialo”, aux “there’s raisins for everything and currants for cakes”. Do, sxia argumento estas ke kiam mia onklino naskis filon, la kialo estis neklara al ni, sed post kvin jaroj, cxio klarigxas. Nuntempe ni ne povas kompreni, kial mia onklo malsanas, sed eble post kvin jaroj ankaux tiu kialo videblas. Oni do fidu al Dio, kiu scias cxion, kaj ne grumblu ke li estas maljusta…
Hmm, eble mi sercxu novan
September 26th, 2008 at 7:59 pm
Uf, estas bona afero ekscii ke mi taŭgas por io. Mi pensis ke mi estis tute senutila! ;-)