Angiloj kaj tamburetoj

Kutime mi tre ofte blogas pri la libroj, kiujn mi legas. Dum longa tempo mi ŝajne ne faris tion. Kial? Certe ne, ĉar ne plu plaĉas al mi legi. Kiam mi estis ĉe la IJK, mi kaptis la okazon aĉeti Esperantlingvan tradukon de la fama germana libro, “La lada tambureto” de Guenter Grass. Mi volas legi tiun libron jam de tri jaroj, sed germanan version mi ne posedis, kaj mi kutime klopodas eviti anglajn tradukojn de germanaj libroj – ĝenas min, kiam la tradukistoj uzas usonajn vortojn anstataŭ britajn. Do, kiam mi ekvidis la Esperantan tradukon mi tuj volis ĝin aĉeti kaj ege ekscitiĝis pri la legado.

Post kiam mi revenis hejmen mi tuj eklegis, kaj (bedaŭrinde) rapide konfuziĝis. :blush: Jam en la unua ĉapitro troviĝis multaj vortoj, kiujn mi ne komprenis. :( Floso, ekzemple. Kvankam mi opinias, ke mi verŝajne ankaŭ ne komprenus tiun vorton se mi legus germane, ĉar almenaŭ laŭ mia scio, en la angla ne ekzistas taŭga traduko.

Do, mi legis malrapide, de tempo al tempo mi eĉ uzis vortaron por kontroli la signifon de kelkaj vortoj, kaj tion mi tre malofte faras dum legado – enuigas min. Iom post iom mi progresis tra la unuaj ĉapitroj, kaj kvankam mi ne komprenas ĉiujn ideojn, mi kredas ke mi komprenas sufiĉe.

Dum la semajno antaŭ mia svisa ferio, mi atingis la ĉapitron kiu temas pri sankta vendredo. Tiun tagon la juna Oskaro kaj sia familio ekskursas marborden, kaj posttagmeze okazas la plej malagrabla afero, pri kiu mi iam legis. Apud la maro la homoj renkontas viron, kiu prenas angilojn el la kapo de mortinta ĉevalo, kaj sekvas tro longa kaj terura priskribo de tio :cry: Mi multe kompatis la patrinon de Oskaro, kiu devis vomi, kaj malamis la patron de Oskaro, kiu decidis aĉeti kelkajn el tiuj angiloj kaj intencis, ke lia familio hejmeniru kaj tiujn manĝu! La plej terurega bildo tamen venas, kiam Oskaro rakontas pri alia virino kiu perdis sian fekundecon ĉar ŝi “volis meti la vivan angilon en sian piĉon”.

Urgh! :shocked:

Mi tute ne komprenas kial laŭ la aŭtoro, indas meti tian frazon en la libron. Al la vivhistorio de Oskaro, tiu aldonas nenion utilan, intertempe la legantaro eksentas naŭzon :( Kaj estas tuta ridinda frazo – kia virino metus *angilon* tien?! Mi konfesas ke leginte tion, mi tuj prenis mian vortaron kaj denove serĉis la vorton “angilo”, ĉar mi volis kredi ke ekzistas alia traduko de tiu vorto, escepte de la angla vorto “eel”. Bedaŭrinde tamen ne, kaj ekde mi legis tion mi ne tute sukcesis forigi la naŭzan bildon el mia kapo. Pro tio mi ne kapablis malfermi la libron dum pli ol tri semajnoj :cry3:

Hazarde mi trovis recenzon de alia Esperantisto, kiu kritikas la “pornagrafian” lingvon de la tradukanto. Li eĉ menciis la frazon pri angiloj – germane tiu ŝajne estis, “sich mit einem lebendigen Aal befriedigen wollte”, kiu en Esperanto pli alproksimiĝas al “volis kontentigi sin mem per vivanta angilo” – frazo kiu laŭ mi estas multe malpli terura – ol “volis meti la vivan angilon en sian piĉon”. Do, eble mi ne povas kulpigi Grass pri ĉio.

Post tri semajnoj mi sufiĉe forgesis la aferon por ne plu voli vomi, kaj do mi rekomencis ĉe la sekva ĉapitro. Antaŭ ol mi sufiĉe aŭdacis tion fari, mi diskutis la libron kun mia fratino, kiu diris ke mi jam legis la plej malfacilan parton, kaj poste ĉio pliboniĝas. Al mia fratino mi eble ne plu parolos, ĉar en la sekva ĉapitro mortis la patrino de Oskaro. Estante graveda, kaj ne sciante kiu estas la patro de la infano, ŝi ŝajne decidis mortigi sin. Bedaŭrinde, tiu sankta vendreda afero kun la angiloj estis tiel traŭmata por ŝi ke ŝi iomete freneziĝis, kaj elektis mortigi sin per senĉesa manĝado de angiloj kaj aliaj fiŝoj. La priskribo denove estas tute naŭza kaj mi denove ĉesis legi… :cry:

Mi grave ekdubas, ĉu mi iam atingos la finon de ĉi tiu libro. Sed mia koramiko tamen povas ĝoji – estontece, se mi volas seksumi kaj li tute ne, sufiĉos ke li diru al mi la vorton “angiloj”, kaj mi promesas ke mi tuj perdos ĉian intereson…

Tags: , ,

Leave a Reply