Credit crunch
Mono estas temo, pri kiu mi ne kutime interesiĝas. Laŭ mi, tiu verŝajne estas la plej grava kialo, kial mi ne estas bona kontistino. Ĉiutage dum mia laboreja vivo, mi devas interesiĝi pri la mono de aliaj, kaj tre ofte mi ne sukcesas. Preskaŭ ĉiuj klientoj kiujn mi vizitas havas tro da mono kaj uzas ĝin malbone
Nuntempe, tamen, preskaŭ neeblas ke mi ne pripensu monajn aferojn. Tio, kio ĵus okazis en Usono rilate al Lehmann Brothers ŝajnas al mi nekredeble, kaj mi ĝojas ke mi ne laboras en banko; multaj konatoj miaj el la universitato ja laboras en tiaj bankoj – Lehmann, Merril Lynch, Goldmann Sachs – kaj verŝajne nun timas pri siaj postenoj.
Mi mem estas feliĉa – mi ne devas timi pri mia posteno, ĉar kio ajn okazas al al brita ekonomio dum la venontaj monatoj, estas tre neverŝajne ke mi estos senlabora. Kontistojn oni ĉiam bezonas. La firmao por kiu mi laboras ne havas la plej bonajn financajn rezultojn nuntempe, ĉar pasintjare ni aĉetis pli malgrandan kontistan firmaon kiu estis malprofita. Tamen, eĉ se venus fiasko kaj ankaŭ mia firmao fariĝus malprofita, unu el la pli grandaj kontistaj firmaoj aĉetus nin. Estas grava manko de profesaj kontistoj en Britio nuntempe.
Aliaflanke, mi bedaŭras ke ĉi tiu krizo okazas nun, ĉar mia nuntempa laboro tiom malplaĉas al mi ke mi volus forlasi ĉi tiun postenon kaj serĉi novan. Sed pri la nuntempo necerteco, mi ne plu kredas ke tiu estas bona ideo. Estas pli sendanĝere, resti ĉi tie tiel longe kiel mi povos tion elteni.
Do, se mi nuntempe maltrankviliĝas, ne estas pro mia propra estonteco sed pro tiu de mia patro. Kiel ĝuste priskribi la profesion de mia patro mi ne bone scias Esperante, sed eble la vorto “advokato” estas la plej taŭga. Li studis juron, kaj jam de 20 jaroj li laboras en malgranda advokata firmao kiu troviĝas en urbo apud Birmingham. Nuntempe tiu firmao havas du oficejojn – unu en urbo kiu nomiĝas Walsall, kaj la alia en urbo kiu nomiĝas Darlaston. Sed antaŭ du jaroj, la firmao ekhavis financajn problemojn, kaj dum la pasintaj ses monatoj, ĉio fariĝis pli kaj pli grava. Temas pri la problemoj kun la brita doma merkato. La ĉefa rolo de mia patro estas helpi al aliaj vendi kaj aĉeti domojn. Nuntempe, malmultaj britoj volas aĉeti domojn, kaj pro tio mia patro kaj liaj kolegoj havas preskaŭ nenion por fari. Ili sidas en siaj oficejoj, ordigas dosierojn kaj trinkas kafon.
La kontistoj lastatempe kontrolis la kontojn, kaj decidis ke aŭ la estroj devas fermi la oficejon en Darlaston, aŭ ili riskas, ke la tuta firmao malaperos.
Mia patro efektive laboras en la alia oficejo, do unue ni ĉiuj kredis ke neniu maldungos lin kaj estos la kolegoj en la Darlastona oficejo kiuj perdos siajn postenojn. Sed ne, pasintsemajne evidentiĝis, ke ne funckios tiel. Ĉiujn dungitojn la estroj metis en grupojn, por ke tiuj homoj kiuj havas la saman rolon estu en la sama grupo. Estas entute tri homoj kiuj faras tion, kion faras mia patro. La estroj poste decidis, kiom da homoj el ĉiu grupo oni nepre bezonas. El la grupo de mia patro, oni decidis ke nur du el tri homoj estas bezonatoj. Nuntempe la estroj intervujas ĉiujn, por decidi, kiujn ili maldungos. Tio estas, ĉiu devas reintervjuiĝi por sia propra posteno.
Mia patro ege timas, ĉar li havas jam 55 jarojn kaj estas eble, ke la estroj volos maldungi lin ĉar li estas la plej maljuna kaj (mi supozas) gajnas pli ol la pli junaj kolegoj.
Mia patrino ege timas, ĉar ŝi ne kutime laboras, do sen ke mi patro laboras, al mia familio grave mankas mono. Kiom da ŝuldoj miaj gepatroj havas mi ne certas, sed mi povas diveni ke ili kune ŝuldas almenaŭ £15 000. Tiajn ŝuldojn ili apenaŭ sukcesas pagi nun, kiam mia patro laboras. Do, kio okazus se li ne plu laborus, mi ne povas aŭ volas imagi.
Fakte mi iomete kolerĝis hieraŭ vespere, ĉar mia patrino diris al mi ke mi havas multe da mono, kaj tial se mia patro fariĝas senlabora, mi devos pagi la ŝuldojn. Espereble tiu komento ĉefe estis ŝerco, sed mi kredas ke ĝi tamen enhavis iom da graveco, kaj tio maltrankviligas min. Pro kelkaj kialoj mi ne havas tiom da mono, kiom mia panjo verŝajne kredas. Kaj kiom ajn monon mi sukcese ŝparis, mi ŝparis por ke mi iun tagon povu aĉeti proprajn domon kaj aŭton, ne por pagi la ŝuldojn de geparencoj. Mi ne volas esti egoista, kaj mi ja amas miajn gepatrojn, sed tamen mi diras jam de kvin jaroj ke ili ne kondutu tiel nerespondece rilate monon, kaj ili ĉiam ignoris min. Ne estas kulpo mia nun, se ili havos financajn problemojn…
Tags: mono

September 18th, 2008 at 6:51 pm
Ĝuste tion mi ankaŭ diradis dum kvin jaroj pro la egoista konduto de ĉiuj, kiuj kreis la superpliigan de domprezoj, kaj tiu de la pruntantoj.
Nun ni vidas la rezultojn, kaj estas malfeliĉe, ke homoj kiel via patro nun pagos pro la konduto de tiuj stultuloj