Nemluvím česky
Antaŭ kelkaj tagoj mi decidis ke mi volas rekomenci lerni la ĉeĥan lingvon. Mi aĉetis ĉeĥan lernolibron kiam mi ankoraŭ estis studento, pro neniuj apartaj kialoj. Pri Ĉeĥio mi scias preskaŭ nenion, mi neniam vizitis la landon kaj mi eĉ ne kredas ke mi iam renkontis ĉeĥon. Mi fakte volis lerni la rusan, sed post kelkaj malsukcesaj klopodoj majstri la alfabeton venis al mi la penso ke mi ne estas sufiĉe inteligenta, kaj mi elektu pli facilan lingvon
Komencinte la lernadon, mi tuj enamiĝis kun lingvo kiu laŭ mi estas tre bela, eĉ se mi havas grandajn problemojn ĝin elparoli. Rilate la litero “r” mi kapablas prononci nur la anglan version, kaj mi baldaŭ decidis ke mi neniam povos diri tiun strangan ĉeĥan ř. Malgraŭ tio, mi kredas ke mi progresis tiel bone kiel eblas kiam oni lernas lingvon el libro. Estis pli da gramatikaj reguloj ol en la germana, sed tamen la lingvo ne ŝajnis pli malfacila, ĉar kelkaj aferoj (ekzemple la seksoj de substantivoj) estas pli logikaj ol en la germana.
Kune kun mia lernolibro mi aĉetis ankaŭ du kasedojn. Ĉi tiuj enhavas multon el la libra kursomaterialo kaj do plifaciligis la lernadon. Ĉiutage mi aŭskultis la unuan kasedon dum vojaĝoj al la universitato, kaj la rezulto estas ke mi preskaŭ povas ripeti la unuajn ses lecionojn parkere. Mi konas multajn senutilajn frazojn, ekzemple mi povas diri ke mia “krk” (pardonu, mi devas trovi vortaron por serĉi la esperantan vorton. Anglelingve estas “throat”!) doloras sed mi tamen ĝojas esti en Prago, aŭ demandi ĉu estas proksima librovendejo.
Mi verŝajne lernis dum ses monatoj, kaj tiam ĉesis. Bedaŭrinde mi alproksimiĝis la finon de mia universitata vivo kaj devis studi pli utilajn matematikajn aferojn por ke mi sukcesu rilate la finajn ekzamenojn. Poste mi komencis labori kiel kontistino, devis denove studi pro profesiaj ekzamenoj, kaj neniam trovis la tempon por rekomenci.
Mian ĉeĥan lernolibron mi tamen ankoraŭ havas, kaj mi volas rekomenci pro du kialoj. Unue ĉar, kiel jam dirite, ĝi estas tre bela lingvo, kaj al mi plaĉas la ideo lerni lingvon kiun malmultaj aliaj britoj jam parolas. Due, ĉar venontjare la IJK okazos en Ĉeĥio, kaj al mi ne plaĉas viziti landon kie mi tute ne komprenas la lingvon. Ĉi-jare en Hungario mi kelkfoje vere timis, aparte kiam mi estis sole, nokte, ne plu sciis kie troviĝis la konstruaĵo kun mia ĉambro kaj ne kapablis peti al homoj en la strato, ĉu ili povas helpi min.
Nur unu problemon mi havas. Kvar jaroj pasis ekde mi aĉetis la kasedojn, kaj intertempe tiaj kasedoj preskaŭ malaperis el nia ĉiutaga vivo. Mi ne plu havas ilon per kiu eblas aŭskulti tiujn, kaj pro tio mi vere malĝojas. La informoj kiujn ili enhavas vere estas bonegaj kaj multe helpus al mi
Mia koramiko bonkore donacis al mi alian kurson de Plimsleur kiun mi povas aŭskulti per mia MP3-ludilo, sed mi provis ĝin hieraŭ vespere kaj ĝi vere ne estas bona. Tio estas, mi estas tre dankema ke mia koramiko aĉetis ĝin por mi, sed la nivelo de la kurso tamen estas ridinde simpla. Mi aŭskultis la unuan lecionon – tiu estis tre facila, sed pro tio mi ne plendas ĉar unuaj lecionoj ja devas esti simplaj
Poste mi tamen (erare) aŭskultis la dekan (kaj finan) lecionon, kiu temis pri kiel diri “Bonan tagon. Kiel vi fartas”. Tion mi jam komprenas
Fakte mi kredas ke mi komprenis ĉirkaŭ 80% de la dialogo en la fina leciono. Do, mi daŭre aŭskultas la kurson sed mi ne kredas ke ĝi ege progresigos min, kaj mi devas serĉi ion alian.
Ŝajnas ke mi povas aĉeti CD-versio de miaj kasedoj, sed estas iom altekosta, kaj mi ne komprenas ĉu, se mi tion farus, mi povus tiam meti la kurson sur mian MP3-ludilon aŭ ne. Eble ne, sed pri teĥnikaj aferoj mi scias nenion kaj devas demandi al Tim…
Alia problemeto estas ke mi devus lerni la francan, ne la ĉeĥan. La franca estos pli utila, kaj ĉar ĝi estas pli komplika lingvo ol la ĉeĥa, mi devos dediĉi pli da tempo al la lernado. Sed… mi ne volas esti malĝentila kaj Francio ja estas bela kaj interesa lando….sed laŭ mi la franca ne estas bela lingvo kaj pro tio kelkfoje estas malfacila trovi sufiĉan entuziasmon por eklerni. Feliĉe mi kredas ke mi nun solvis la problemon. Tio estas, mi lernos ambaŭ lingvojn samtempe; la ĉeĥan, kiun mi vere volas lerni, kaj la francan, pri kiu mi ne tiom interesiĝas. Mi havos la regulon, ke kiom ajn da tempo mi pasigas per lernado de la ĉeĥa, mi devos pasigi almenaŭ tiom da tempo per lernado ankaŭ de la franca. Kaj espereble tiamaniere, mi bone progresos rilate al ambaŭ
Tags: lingvoj

September 16th, 2008 at 4:07 pm
(vidu vian spacon en ipernity por mia komento)
September 16th, 2008 at 4:27 pm
Dankon
Mi decidis ke estas pli bone se mi unue verkas Esperantajn artikolojn cxe Ipernity kaj poste kopias cxi tien, cxar cxe Ipernity la supersignoj aperas auxtomate
September 16th, 2008 at 8:33 pm
Dankon pro la kuraĝigo
Tion mi tute komprenas.
Mi jam posedas la Pimsleuran germanlingan kurson, kaj mi taksas ĝin nulo, vere senvalora.
La unua duonhoro estas konversacio kiu estas nur “Entschuldigen Sie. Sind Sie Amerikaner?”, ade ripetata, disigita en silabojn kiujn la sinmortigemonta aŭskultanto devas ripeti, ĉiam samritme kiel la nekredeble malrapida enregistraĵo.
Jes. Tamen mi konsilias, ke vi ne ĝin aĉetu.
September 16th, 2008 at 9:08 pm
Mi pardonpetas pro la eraro; mi neniam vidis la vorton “genro”.
Cxu vere? Ha! La cxehxa kurso ege similas al tio! La unua leciono konsistas el la konversacio, “Pardonu, cxu vi estas cxehxino? – Jes, kaj vi? – Mi estas usonano – Vi bone parolas la cxehxan”.
Al mi mankas pli bonaj ideoj! Sed mi ne acxetos gxin baldaux, cxar mankas al mi ankaux mono.
September 16th, 2008 at 9:45 pm
Mi devas aldoni la plej amuzan parton de la rakonto:
Mi havis problemojn meti la kurson sur mian mp3-ludilon. Kiam mi alkrocxis gxin al la komputilo, mi ricevis mesagxon kiu anoncis ke mi nur povas kopii dokumentojn al la ilo per Windows Media Player. Windows Media Player mi neniam uzas ke ne komprenas; dufoje mi fusxis cxion, kaj dauxris duonhoron gxis mi finfine sukcesis
Poste mi estis auxtobuse kaj volis auxskulti lecionon. Mi provis, sed mi sukcesis auxdi nur tri frazojn kaj tiam la sono tute malaperis. Sxajnis ke mia mp3-ludilo funkciis, sed silente
Mi provis auxskulti kelkajn cxapitrojn de franca kurso por kontroli cxu la problemo rilatas nur al la cxehxa. Sed ne, mi auxdis nenion.
Mi scivolis kiom da mp3-ludiloj mi jam detruis, kaj estis iomete kolera cxar mi devus acxeti novan….
Poste, reveninte hejmen, mi rimarkis ke la “headphones” ne estis suficxe bone en la truo
September 16th, 2008 at 10:44 pm
Cxu vi (aux Babel!) konas ilon por kopii el kasedoj al KDoj? Mi simile havas lingvajn kasedojn, kiujn mi volus iam uzi, kaj mi havas similan kasedan problemon.
September 17th, 2008 at 7:38 am
Tio certe eblas.
Principe, vi celos transmeti la enregistraj’on al iu komputila versio, per kablo el via kased-ludilo kaj sonsoftvaro senpaga. De tie, vi “brulos” na KD lau’ via kutima maniero.
Informaj’oj tiucelaj trovig’as c’i tie.
Eble mi eksperimentos kiam mi havos pli da tempo.