Semajnfino en Leicester

Mi ĵus pasigis tre agrablan semajnfinon kun Babel Cute Smile Li devis labori sabaton matene, do mi vojaĝis trajne al Leicester por renkonti lin je la tria. Feliĉe la trajnoj ja funkciis ĉi-semajne, kaj la vojaĝo pasis sufiĉe bone, kvankam ĝenis min kiom da homoj enestis la trajnon. Jaŭdon mi legis en la loka ĵurnalo, kiom da mono oni malŝparos por konstrui novan stacidomon en Birmingham. Aŭ, almenaŭ, rekonstrui tiun, kiu jam ekzistas. Laŭ mi estas stultaĵo; la stacidomo ne estas bela konstruaĵo, sed ĉu tiu estas la plej grava fervoja problemo nuntempe?! Laŭ mi certe ne. Estus pli bone se oni uzus la monon por aĉeti novajn vagonojn kaj eble tiam mi ne devus pagi £15 kontraŭ bileton kaj tamen stari dum horo.

Mi alvenis iomete tro frue, do sidis sur muro ekster la laborejo de Tim dum preskaŭ kvarono de horo. Estis bela tago, la plej suna kiun mi spertis en Anglio dum longa tempo. Kiam Tim estis libera, li decidis ke ni manĝu, ĉar mi povas esti iomete malagrabla kiam mi malsatas Blush Ĉar mi tamen estas tiel bona koramikino, mi permesis al li iri al lia preferata ĉina restoracio tong Al mi ĉinaj manĝaĵoj ne ege plaĉas. Tio estas, mi ŝatas manĝi rizon, sed al mi ĝi pli plaĉas kiam ĝi estas simple rizo kaj ne enhavas legomojn aŭ similajn malbongustajn aferojn.

Mi sukcesis iom manĝi tamen, kvankam mi faligis ian porkaĵon sur mian blankan T-ĉemison, kiu kompreneble faris teruran makulon Sad Kaj poste venis al Babel la bona ideo ke ni iru al proksima kafejo – li aĉetis por mi ne nur tason de kafo, sed ankaŭ belan ĉokoladan kukon, do mi ne rajtas plendi Cute Smile Kvankam pri ĉokolada kuko tro pensas nuntempe. Antaŭ semajno mi pagis por fari Esperantan ekzamenon pere de la Esperanto-Asocio de Britio. Mi decidis ke la komencanta ekzameno ne estas sufiĉe malfacila, do mi elektis la meznivelan. Tiu alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj hieraŭ mi kunportis mian vortaron por ke mi komencu verki respondojn trajne. La unua tasko estas ke oni devas traduki anglen recepton por ĉokolada kuko. La vortoj precipe ne estas malfacilaj, sed mi ĉiam malamas tradukojn, eble ĉar mi tro pripensas ĉion. Rilate al ĉi tiu traduko, mi konfuziĝis jam dum la titolo, pri la vorto “kuirrecepto”. Mi ne komprenas kial oni skribis “kuirrecepto” anstataŭ skribi simple “recepto”. Mi kontrolis ĉu recepto fakte havas alian signifon kiu ne temas pri kuirado, sed almenaŭ laŭ mia vortaro ne. Do, mi ne povis decidi, kio estas la plej bona angla traduko. Ĉu mi perdos poenton se mi skribos simple “recipe” ĉar mi ignoris parton de la vorton. Ĉu mi do skribu “cooking recipe” aŭ “cookery recipe”? Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi iom strangaj en la angla Sad

Hmmm. Do, mi venis al Leicester ne por manĝi kukon sed por ĉeesti geedziĝfeston de virino kun kiu Tim laboris, kaj mi jam reservis ĉambron en apuda hotelo. Posttagmeze ni do iris al tiu hotelo por ĝui iom da privata tempo, kaj ŝanĝi niajn vestaĵojn. Kvankam miaj kruroj kutime estas pli ĝojaj kiam ili estas kaŝitaj, mi tamen konsentis porti mian solan jupon pro la graveco de la okazo.

Mi ne estas homo kiu vere ĝuas ĉeesti festojn, aparte kiam mi konas neniujn aliajn ĉeestantojn, sed almenaŭ nuntempe mi ne timas tiom, kiom antaŭ kelkaj jaroj. La trinkado da vino ĉiam helpas Cute Smile Verdire mi ne certas ĉu mi sen vino travivus ĉi tiun vesperon, ĉar la muziko estis terurega. Kiam mi aŭdis la kanton “Hej Baby” de DJ Ötzi, mi preskaŭ perdis la volon vivi Crying

Reveninte al la hotelĉambro mi rapide ekdormis, kvankam efektive mi ne dormis bone, kaj vekiĝis ĉirkaŭ la kvara pro la deziro trinki multon akvon. Kiam mi vekiĝis denove je la oka, videblis ke estas bela tago, kaj ni decidis viziti allogan parkon kiu troviĝas ekster Leicester. Ni intencis nutri la anasojn, kaj pro tio unue vizitis la domon de Tim por forŝteli iom da pano. Al la parko ni poste elektis ne veturi per la plej rekta vojo, ĉar ni volis rigardi la urbojn Hinckley kaj Nuneaton. Tiuj urboj troviĝas proksimume inter Leicester kaj Birmingham, kaj tial ni pripensas, ĉu ni baldaŭ translokiĝu al unu el ili. Pri labora vizito al Nuneaton antaŭ du jaroj mi havis malbonan opinion de la regiono, kaj mi do miris kaj ĝojis ke ĝi fakte aspektas pli bone ol mi memoras Cute Smile

Kiam ni finfine atingis la parkon la anasoj ŝajne ne interesiĝis pri nia pano. Tamen ni ĝuis promeni en la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj Tim eĉ aĉetis glaciaĵon por mi, kiun mi sukcesis manĝi sen tro da problemoj. Tro baldaŭ venis la dua, kaj ni devis foriri – Tim denove laboris, kaj mi devis reveni hejmen Sad Estis plaĉa semajnfino kaj mi ĝuis havi la eblecon pasigi pli da tempo kun Tim ĉar ŝajnas ke mi ne multe vidis lin dum la pasintaj semajnoj, kaj de tempo al tempo mi sentas lian mankon. Ĉefe kiam mi volas bati iun tong Cetere mi iomete fieras ke ni nun povas ĉeesti tiajn eventojn sen ke mi senĉese ruĝiĝas kaj ŝanceliĝas.

Tags:

4 Responses to “Semajnfino en Leicester”

  1. Babel Says:

    Ĉu mi do skribu “cooking recipe” aŭ “cookery recipe”? Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi iom strangaj en la angla :(

    Miaflanke, mi skribus noton al la korektonto por klarigi, ke mi tradukos al ĝusta angla prefere ol fari literalan tradukon, kaj donos kiel ekzemplon “kuirrecepto = recipe, prefere ol la literala cooking recipe“.

    Mi ne estas homo kiu vere ĝuas ĉeesti festojn, aparte kiam mi konas neniujn aliajn ĉeestantojn, sed almenaŭ nuntempe mi ne timas tiom, kiom antaŭ kelkaj jaroj.

    Mi imagas, ke la ĉeestantaro iel helpos. Necesas homoj kun certaj, komfortigaj trankiviligaj manieroj por bone fari tian laboron.

    Plie, ĉiuj estas amikoj kaj kunlaboras dum jardekoj, do cirkaŭas multe da ĝojo, parolado, kaj ridetoj :)

    Cetere mi iomete fieras ke ni nun povas ĉeesti tiajn eventojn sen ke mi senĉese ruĝiĝas kaj ŝanceliĝas.

    :) Mi eĉ ne rimarkas problemojn. Vi ĉiam ŝajnas “normala” kiam mi prezentas vin al aliaj, kaj vi tutsole parolis kun la flegistino de sinjorino Grenfell, kaj amuziĝas kun Ron kaj Teresa, eĉ ĉirkaŭirante la tabulon por brakumi ilin :)

    Kiam mi memoras poste, ke vi timemas pli ol aliaj, mi fieras pri vi ankaŭ kiss

  2. Babel Says:

    Erm … kial vi metis tion sub la rubriko “religion”?

  3. Radio Says:

    Erm … kial vi metis tion sub la rubriko “religion”?

    Cxar estas dimancxo, kompreneble :P

    Ne, mi skribis per mia posxtelefono kaj cxiam estas malfacile, kaj pro la simpleco de mia retumilo, la ejoj kiujn mi volas klaki ne trovigxas apud la vortoj al kiuj ili rilatas. Do, mi devas diveni kie mi klaku kaj cxi-foje mi sxajne forgesis kontroli cxu mi pravas aux ne :blush:

  4. Radio Says:

    Mi imagas, ke la ĉeestantaro iel helpos. Necesas homoj kun certaj, komfortigaj trankiviligaj manieroj por bone fari tian laboron.

    Jes, cxiuj certe estis tre amikemaj, kaj tute ne timigaj :) Sed malgraux tio, se mi estintus en la sama situacio antaux ecx du aux tri jaroj, mi certe havintus pli da problemoj.

    Vi ĉiam ŝajnas “normala” kiam mi prezentas vin al aliaj,

    Pro tio mi gxojas, cxar mi cxiam timas ke mi estos embarasiga por vi.

    vi tutsole parolis kun la flegistino de sinjorino Grenfell

    Jes, sxi vere estas interesa virino – estis domagxe ke estis tiel lauxte en la cxambro cxar tio malfaciligis konversacion :(

Leave a Reply