Stulte Stulta
Pasintsemajne mi faris tre stultan eraron. Antaŭ kelkaj monatoj mi aldonis aŭtomatan signaturon al mia retmesaĝa konto, kiu enhavas ligilon al ĉi tiu retpaĝaro. Ŝajnis kiel bona ideo tiutempe, sed fakte mi apenaŭ uzis ĝin. Ĝi ne aperas kiam mi sendas mesaĝojn per mia poŝtelefono, kaj mi faras tion tre ofte. Je la maloftaj okazoj kiam mi retmesaĝas per komputilo, antaŭ al mi klakas “sendu” mi ĉiam pripensas ĉu mi fakte volas ke la ricevonto legi mian blogon.
Aŭ preskaŭ ĉiam
Merkredon aŭ jaŭdon, mi ne plu bone memoras, mi skribis al mia fratino. Estis tuta mallonga mesaĝo, en kiu mi dankas ŝin pro kelkaj ligiloj kiujn ŝi antaŭe sendis al mi, kaj demandis ĉu ŝi volas veni la loka amuzejo kun mi kaj mia koramiko je la semajnfino. Mi skribis la mesaĝon per mia laboreja komputilo, ĉar mi laboris en Londono ĉe kliento kiu permesis al mi uzi sian interreton. Bone. Sed bedaŭrinde, mi iel tute forgesis forigi la ligilon kiu aperas je la malsupro de la mesaĝo, kaj sendis la tekston kun ligilo al mia fratino.
Pasis du horoj, kaj tiam mi subite memoris kion mi faris kaj ektimis. Mi vere ne volas ke mia fratino aŭ iuj aliaj familianoj legu mian blogon. Eble ne estas tro da aferoj en ĝi kiun ili ne jam scias aŭ almenaŭ suspektas, sed tamen por mi mia blogo estas privata afero kaj al mi gravas ke ĉi tie mi sentas libera. Tio estas, mi povas skribi kion ajn mi volas, sen devi pripensi kion familianoj opinias pri tio.
Kaj nun, ne plu ![]()
Kelkaj horoj post kiam mi sendis la mesaĝon, mi kontrolis mian blogon por vidi kiom da vizitoj mi ricevis. Du vizitojn mi ricevis de adreso kiu ege similas al la retmesaĝadreso de mia fratino. Povintus esti hazardo, kaj tion mi klopodis diri al mi. Tamen mi tuj sciigis mian koramikon pri tio kio ĵus okazis, kaj li promesis al mi ke kiam li revenas hejmen vespere, li forprenos mian blogon el la reto.
Tion li ja faris, kaj se vi klopodis viziti la retpaĝaron vendrede, vi verŝajne ricevis erarmesaĝon. Vendredon vespere mi revenis hejmen kaj parolis al mia fratino. Pri blogo ŝi menciis nenion, do mi konvinkis min ke la danĝero jam forpasis, kaj sabaton vespere mi petis al Tim ke li reaperigu mian blogon.
Hieraŭ matene mia fratino uzis la reton dum kelkaj horoj. Hieraŭ vespere mi denove kontrolis kiom da vizitoj mi ricevis. Estis granda nombro hieraŭ, multaj de la adresoj kiu (mi kredas) apartenas al mia fratino. Mi povas vidi ĝuste kiujn paĝojn ŝi legis. Povus esti pli malbone, sed tamen mi sentas min tre malkomforta ke ŝi havas la adreson.
Ŝi ankoraŭ nenion diris al mi. Ĉu ŝi ion diras, mi ne certas. Mi scias ke ŝi kredas ke oni ne metu personajn informojn sur la reton, do eblas ke ŝi plendos al mi. Se jes, mi verŝajne koleriĝos kaj diros ke ŝi ne rajtas legi privatajn aferojn. La blogo ja enhavas aferojn kiujn ŝi ne volas scii, kaj se ŝi tiujn legas kaj ofendiĝas, laŭ mi mi ne kulpas ĉar ŝi *elektis* legi. Mi pripensas ĉu mi diru al ŝi ke mi ne volas ke ŝi denove vizitu la paĝon, sed mi preferus tute ne diskuti la aferon…
Mi ne scias. Ne plu indas diri al Babel, “Forprenu la retpaĝaron” ĉar ĝi ne povas esti for senfine. Mi ege preferus blogi anglalingve, sed eble estus bona strategio se mi blogas Esperante dum la venontaj tagoj. Esperanton mia fratino ne komprenas, kaj espereble post kelkaj vizitoj ŝi enuiĝos kaj forgesas la tutan aferon. Ni vidu!
Ho, mi pardonpetas pri la manko de supersignoj, sed dimanĉon mi havis problemon rilate al mia blog. Ŝajne la nova versio de WordPress ne permesas al mi kopii tekston el Microsoft Word se mi uzas la html editor. Mi rifuzas uzi la visual editor, kaj pro tio tiom da x-oj!

September 15th, 2008 at 9:08 pm
Mi ne scias kion sugesti.
Mi mem havas la personan regulon kun mia blogo ke mi ne blogas/skribas pri personaj aferoj tro; se mi diras ion ajn pri mia familio, mi ne mencias ion ajn krom bonajn aferojn pri ili. Ekzemple: http://saiminu.blogspot.com/2007/08/robin.html
Kvankam mi scias ke mia familio ne interesas je mia blogo, mi neniam povas esti certa, kaj amikoj kiu konas mian familion legas la blogon mian.
September 16th, 2008 at 4:03 pm
Nu bone, mi deziras almenaux multan sukceson al vi, cxar tiaj aferoj estas proprasperte nepre iom timigaj. Mi laste ankaux faris tian aferon kiu tre bone povas esti tre stulta. Sed fakte mi estas trankvila nun, cxar mi ankoraux nenion auxdis pri la afero kaj mi scias ke fakte… nenio vere grava povus okazi, krom bono.
Se via fratino efektive legis vian blogon kaj se interesegas sxin, estas eblo ke sxi eklernas Esperanton (teorie). Mi ne scias kiom granda estas la sxanco je tio (versxajne tre malgranda), tamen se vi volas havi aferojn tutsekuraj (cxu eblas fakte :D) estas pli bone tute ne blogi (hehe, tion ni ankoraux ne sciis… :P).
Nu, mi deziras (denove?) plejbonon, kaj mi tre sxatas fakte ke aperos nun pli en Esperanto cxi tie, cxar mi kun multa plezuro legas Esperantlingve. Tamen mi devas diri honeste ke legi Anglalingve ankaux havas sian cxarmon, kaj ege oportunas ja ke via blogo estas plejparte anglalingva tiusence ke tiel ankaux miaj gefratoj komprenas vian tekston pri la dana lingvo kaj la nederlanda (estante mem nederlandanoj kiuj suficxe parolas la anglan). Ni multe ridis pri tiu afero fakte :).
September 16th, 2008 at 4:37 pm
Mi esperas, ke ne! Ne, mia familio opinias ke Esperanto estas tre stranga afero, kaj mi kredas ke estas neversxajne ke mia fratino eklernas. Tamen sxi parolas pli da lingvoj ol mi, do ja eblas ke sxi povus diveni multajn Esperantajn vortojn se sxi volus.
Certe estas bone ke mi nun pli ofte praktikos Esperanton, kvankam mi ne povas blogi tre rapide en Esperanto, aparte kiam mi uzas posxtelefonon anstataux komputilon.
Cxu vere? Preskaux cxiuj aliaj homoj kiuj legis tiun artikolon iom kolerigxis! Mi mem apenaux povas kredi ke mi konas tiom da stultuloj…