Fine semajnfine
Nun estas la semajnfino kaj mi havas pli da libertempo. Miaj kontoj pli-malpli bilancas, kaj mi povas ripozi. Hieraŭ mi pasigis trankvilan tagon. Mi ankoraŭ legas tiun strangan libron, “La Lada Tambureto”, sed nuntempe nenio terura okazas. Fakte mi iomete fieras, ĉar mi ĵus atingis la finon de la unua parto kaj komencis la duan. La finajn paĝojn de tiu parto mi ne bone komprenis, ĉar ili enhavis multajn vortojn kiujn mi ne konis en Esperanto. Migdaloj, ekzemple, kiu ŝajne estas Mandeln, kaj rafanetoj, kiuj estas Radieschen. Mi scias tion nur, ĉar mia fratino helpeme trovis sian germanan version de la libro kaj kune ni legis la problemigajn paĝojn samtempe. La germanan mi feliĉe komprenis pli bone; estis multe da germanlingva vortludo en tiu ĉapitro kiu ne bone tradukiĝis en Esperanton.
Draußen war später Novembervormittag. Neben dem Stadttheater, nahe der Straßenbahnhaltestelle standen religiöse Frauen und frierende hässliche Mädchen, die fromme Hefte austeilten, Geld in Büchsen sammelten und zwischen zwei Stangen ein Transparent zeigten, dessen Aufschrift den ersten Korintherbrief, dreizehntes Kapitel zitierte. “Glaube – Hoffnung – Liebe” konnte Oskar lesen und mit den drei Wörtchen umgehen wie ein Jongleur mit Flaschen: Leichtgläubig, Hoffmannstropfen, Liebesperlen, Gutehoffnungshütte, Liebfrauenmilch, Gläubigerversammlung. Glaubst du, dass es morgen regnen wird? Ein ganzes leichtgläubiges Volk glaubte an den Weihnachtsmann. Aber der Weihnachtsmann war in Wirklichkeit der Gasmann. Ich glaube, dass es nach Nüssen riecht und nach Mandeln. Aber es roch nach Gas. Jetzt haben wir bald, glaube ich, den ersten Advent, hieß es. Und der erste, zweite bis vierte Advent wurden aufgedreht, wie man Gashähne aufdreht, damit es glaubwürdig nach Nüssen und Mandeln roch, damit alle Nussknacker getrost glauben konnten:
Er kommt! Er kommt! Wer kam denn? Das Christkindchen, der Heiland? Oder kam der himmlische Gasmann mit der Gasuhr unter dem Arm, die immer ticktick macht? Und er sagte: Ich bin der Heiland dieser Welt, ohne mich könnt ihr nicht kochen. Und er ließ mit sich reden, bot einen günstigen Tarif an, drehte die frischgeputzten Gashähnchen auf und ließ ausströmen den heiligen Geist, damit man die Taube kochen konnte. Und verteilte Nüsse und Knackmandeln, die dann auch prompt geknackt wurden und gleichfalls strömten sie aus: Geist und Gase, so dass es den Leichtgläubigen leichtfiel, inmitten dichter und bläulicher Luft in all den Gasmännern vor den Kaufhäusern Weihnachtsmänner zu sehen und Christkindchen in allen Größen und Preislagen. Und so glaubten sie an die alleinseligmachende Gasanstalt, die mit steigenden und fallenden Gasometern Schicksal versinnbildlichte und zu Normalpreisen eine Adventszeit veranstaltete, an deren vorauszusehende Weihnacht zwar viele glaubten, deren anstrengende Feiertage aber nur die überlebten, für die der Vorrat an Mandeln und Nüssen nicht ausreichen wollte – obgleich alle geglaubt hatten, es sei genug da.
Tiu citaĵo aparte plaĉas al mi, almenaŭ germane. Kiam mi unufoje legis ĝin, mi opiniis ke tio simple estas sensencaĵo. Sed ju pli mi ĝin legas, des pli mi komprenas. Grass parolas pri la similoj inter Hitler (der Gasmann/la gasisto) kaj Sankta Nikolao (der Weihnachtsmann). Al ambaŭ apartenas la koloroj ruĝa kaj blanka, kaj je ambaŭ la tro kredema popolo pretas kredi… Hmmm. Do, eble ja indas legi ĉi tiun libron – post 200 paĝoj mi fine trovis ion legindan.
Ĉu aliaj novaĵoj? Hodiaŭ mi kompatas mian koramikon, kiu devas manĝi kun mi kaj mia familio. Ni iras al trinkeja restoracio ekster Birmingham por festi la sepdekan naskiĝtagon de onklino de mia panjo. Tiu naskiĝtago efektive jam okazis antaŭ 4 monatoj, sed mia praonklino rifuzis festi dum mia fratino ankoraŭ estis en Germanio, kaj hodiaŭ estas la unua taŭga tago kiun ni trovis. Preskaŭ mia tuta familio ĉeestos – ni ja nur estas malgranda familio – kaj neniuj escepte de miaj gepatroj kaj fratino jam renkontis mian koramikon, do ili ĉiuj ege interesiĝas pri la sperto. Mi simple esperas ke mia koramiko ne mortos pro enuo, ĉar familiaj renkontiĝoj kutime ne estas tre interesaj eĉ kiam estas via propra familio, do certe ne kiam estas la familio de iu alia. Kaj kompreneble mi esperas ke li kondutos bone, por ke ĉiuj ne malamu lin, sed pri tio mi ne dubas
Tags: lada tambureto

October 5th, 2008 at 6:24 pm
Mi konas nek tiun vorton nek la germanan tradukon kiun vi provizis. Se oni kontraŭ mian kapon pafilon metus, mi iom malcerte ofertus la tradukon “tonsils”. Ĉu mi pravas?
Ĉu bone, do?
October 5th, 2008 at 6:28 pm
Estas bone, ke neniu metas pafilon kontraux vian kapon
Migdaloj sxajne estas almonds, anglelingve.
Bonege, dankon
Mia praonklino diris al mia panjo en la taksio ke sxi povas kompreni kial vi allogas min.
October 5th, 2008 at 8:28 pm
A-ha. En la franca, “tonsils” estas amygdales, de kie mia diveno.
Ha! Se ili scius la veron pri vi, oni povus ŝerci, ke estas pro tio, ke mi havis mian hararon ina-stile
Estas bone, ke mi ne ĉagrenis ilin. Mi ŝatis ilin ciujn fakte
October 5th, 2008 at 9:11 pm
Migdalo certe estas stranga vorto – mi jxus sercxis gxin cxe revo kaj laux mia kompreno gxi tute ne similas al iu el la nacilingvaj tradukoj tie.
Ha, vi ne povas kulpigi min pro tio! Laux mi vi aspektis multe pli bone kiam ni renkontigxis merkrede
Cxu vere? Mi interesigxas pri viaj opinioj pri cxiuj!