Laborejaj revoj

Mi scivolas kial homoj ĉiam estas multe pli deprimitaj nokte ol matene. Almenaŭ mi estas tiel – post la naŭa vespere ĉiuj miaj problemoj fariĝas pli teruraj ol ili ŝajnis dum la tago kaj mi emas plori. Ĉu estas pro la manko de sunlumo aŭ ĉar mi lacas? Mi guglis respondon sensukcese, do mi ne scias. Hieraŭ vespere mi estis tre malĝoja, kvankam tio tute ne estis logika, ĉar mi efektive pasigis belan tagon kun mia geparencoj, al kiuj mia koramiko feliĉe plaĉas :) Verŝajne mi tro pripensis laboron, kaj tion kion mi devas fari ĉi-semajne. Restas multaj malagrablaj aferoj kiujn mi devas fari dum la venontaj tagoj, sed hodiaŭ fakte estas facila tago – mi kontrolas la kontojn de malgranda pensio en Coventry – kaj ĝenerale mi sentas min multe pli positiva.

Mi tute ne ĝuis la pasintan semajnon, kaj sabaton posttagmeze mi komencis serĉi novan laborpostenon. Kolegino kiun mi ŝatas forlasis la firmaon vendrede, kaj ĉiuj ĵaluzas ĉar ŝi iel trovis postenon en registara oficejo, kiu signifas ke ŝi povas eklabori je la oka kaj hejmeniri je la kvara, ne devas vojaĝi, kaj ricevos bonan pension. Mi supozas, ke ŝi ricevos la saman monon kiel ĉe ni, se ne pli da.

Kie ŝi trovis tian postenon mi ne scias. Mia serĉado certe ne estis tiel sukcesa. Mi ankoraŭ ne vidis ion ajn, por kiu mi volas kandidatiĝi. Verŝajne tio, kion mi serĉas ne ekzistas – plaĉus al mi ricevi la saman monon kontraŭ malpli da laboro :) Mi preferus postenon kiu ne postulus ke mi laboru en malsama urbo ĉiusemajne kaj pasigu multajn solecajn semajnojn en hoteloj. Estus bonege, ĉiam labori en la sama oficejo. Oficejo kun fenestroj estus aparte bonege…Fakte ĉiuj kontistoj kiujn mi konas havas la saman revon – temas pri oficejo en kiu ni havas nian propran labortablon, espereble kun tirkestoj, en kiuj ni rajtas meti ĉiujn niajn skribilojn ktp :) Estas malagrable, ke oni devas kunporti ĉion ĉien – hodiaŭ mi denove havas sakon kiu preskaŭ estas tro peza por porti. Malgraŭ tio, mi forgesis kunporti… mi ne konas la vorton… tiuj metalaj aferoj, kiujn oni uzas por kunligi paperoj. Kutime mi kunportas aldonajn, sed hieraŭ mi forgesis kontroli ĉu mi jam havas sufiĉajn en mia sako. Ĉar mi forgesis kontroli, mi kompreneble ne havis sufiĉajn, kaj pro tio mia tablo nuntempe estas kovrite per hazardaj paperoj kiuj estu kunligitaj, sed ne tiel estas. Mi estas malbona kontisto :(

Mi ridetis ĉi-matene, ĉar mi ricevis retmesaĝon de iu estro mia, en kiu li serĉis homojn kiuj pretas viziti lokajn lernejojn kaj konvinki la junulojn ke ili volas fariĝi kontistoj. Mi certe ne volontulos :P

Tags: ,

Leave a Reply