Mi grumblas…
Mi pardonpetas pri la nuntempa manko de blogado; mi tro laboras. Mi havas semajnon por kontroli la kontojn de tuta granda kliento, rilate al kiu pasintjare oni havis du semajnojn por la sama kontrolado
Ĉi-jare oni ŝajne fuŝis la organizadon.
Dum la tago mi havas nek la reton, nek la tempon por blogi, kaj vespere mi tro lacas. Kutime kiam mi laboras ĉe mia oficejo en Birmingham, mi fakte ne laboras dum la tuta tago. Tio estas, mi laboras dum horo, kaj poste kontrolas miajn retmesaĝojn, kaj se estas interesa mesaĝo en la forumoj, mi respondas al tio, kaj tiam rekomencas labori. Post horo eble la tasko estas finita, kaj antaŭ ol mi komencas la sekvan, mi decidas blogi, kaj baldaŭ venas la tagmanĝhoro kaj mi forlasas la laborejon dum tuta horo kaj iras trinki kafon. Tia laborado plaĉas al mi, ĉar mi estas pigra
Ĉi-semajne kompreneble ĉio estas malsama. Mi devas labori rapide, kaj mi devas konzentriĝi pri laboro konstante, sen pripensi aliajn aferojn. Mi eble kontrolas miajn retmesaĝojn unufoje dum la tago, kaj mi certe ne povas respondi al iu ajn. Hieraŭ mi preskaŭ forgesis manĝi – subite mi rimarkis ke estas la dua kaj duono kaj miaj sandviĉoj ankoraŭ troviĝas en mia sako!
Estas tiu senĉesa pripensado de laboro kiu malĝojigas min. Neniam plaĉas al mi labori, sed mi nur fariĝas depremita kiam mankas al mi sufiĉe da tempo por miaj propraj pensoj. Ne helpas ke la laboro, kiun mi faras, tute ne indas. Mi laboras kaj laboras por ke oni povu diri ke ĉio estas en ordo. Ne vere gravas ĉu ĉio fakte estas en ordo. Ĉio ja estas en ordo, se oni rigardas ĝin el la taŭga vidpunkto.
Hmmm. Lundon vespere mi devis labori pro problemo kun alia kliento, kaj mardon vespere mankis al mi aŭ la energio aŭ la volo por blogi. Mi uzu mian libertempon por fini la Esperanto-ekzamenon, sed tiu enuigas min. Mi devas skribi 500 vortojn aŭ pri la temo “Dorlotbestoj” aŭ la temo “Sano kaj malsano” kaj ambaŭ temoj ŝajnas al mi malinteresaj
Hieraŭ Babel vizitis min, kaj ni pasigis tre agrablan vesperon kune
Sed escepte de tio, mi havas nenion bonan por diri. Espereble mi havos pli blogindajn spertojn dum la venonta semajno…

October 2nd, 2008 at 10:09 am
Por tia ekzameno eble ankaux tauxgas skribi kial vi ne sxatas skribi pri tia temo…
kaj sekve skribi pri pli interesa temo ;).
Fakte gxuste nun okulfrapas al mi ke vi povus cxe ambaux temoj skribi pri anasoj…