Archive for October, 2008

Mi grumblas…

Thursday, October 2nd, 2008

Mi pardonpetas pri la nuntempa manko de blogado; mi tro laboras. Mi havas semajnon por kontroli la kontojn de tuta granda kliento, rilate al kiu pasintjare oni havis du semajnojn por la sama kontrolado :( Ĉi-jare oni ŝajne fuŝis la organizadon.

Dum la tago mi havas nek la reton, nek la tempon por blogi, kaj vespere mi tro lacas. Kutime kiam mi laboras ĉe mia oficejo en Birmingham, mi fakte ne laboras dum la tuta tago. Tio estas, mi laboras dum horo, kaj poste kontrolas miajn retmesaĝojn, kaj se estas interesa mesaĝo en la forumoj, mi respondas al tio, kaj tiam rekomencas labori. Post horo eble la tasko estas finita, kaj antaŭ ol mi komencas la sekvan, mi decidas blogi, kaj baldaŭ venas la tagmanĝhoro kaj mi forlasas la laborejon dum tuta horo kaj iras trinki kafon. Tia laborado plaĉas al mi, ĉar mi estas pigra :) (more…)