Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?

English version

Dum mi estis ĉe Esperanto-Domo en januaro, iu donacis al mi libron, kun la peto ke mi recenzu ĝin por brita Esperanto-ĵurnalo. Mi ne povis rifuzi sen esti malĝentila, kaj ĉiuokaze mi neniam rifuzus akcepti senpagan libron, sed mi sciis nenion pri la enhavo de tiu, nur ke temas pri feliĉo.

Pasis preskaŭ tri monatoj, kaj mi ankoraŭ ne legis la libron. Mi ricevis multajn librojn je kristnasko, kaj mi ankoraŭ havas monton de nelegitaj libroj en mia dormoĉambro! Tamen post du semajnoj mi iros al la brita kongreso de Esperanto, kie mi tre verŝajne renkontiĝos kun la viro kiu donis al mi la libron. Do, venis al mi la penso ĉi-posttagmeze ke mi almenaŭ malfermu ĝin antaŭ la kongreso!

Tion mi faris hodiaŭ vespere… kaj mi tuj deziris ke mi neniam akceptis la proponon recenzi tiun libron, ĉar mi havis nenion bonan por diri pri ĝi :( La libro ne estas rakonto, ĝi konsistas el mallongaj kontribuaĵoj de Esperantistoj ĉie en la mondo (kvankam ĉefe homoj el Rumanio kaj najbaraj landoj) pri la temo “Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo”.

Tiajn librojn mi ne kutime ŝatas. Tamen mi ne diras ke ne povus esti interesa ideo, kunmeti multajn diversajn spertojn da feliĉo… se la spertoj kontribuitaj mem estus legindaj. Bedaŭrinde, la plej granda parto de la spertoj kiujn mi ĝis nun legis ne estas tiel. Jes, estas bela afero kiam oni naskas infanon, sed legi dekfoje unu post la alia “Mi estis plej feliĉa je la tago, kiam mia unua filino naskiĝis” tre rapide fariĝas enuiga. Por mi eĉ pli malbone estis la kvanto da homoj kiuj kontribuis per “la plej feliĉa tago de mia vivo estis la tago je kiu mi lernis Esperanton”.

Esperanto ja estas bela lingvo, kiu povas donaci al siaj parolantoj multajn avantaĝojn, sed tamen iomete naŭzas min kiam homoj parolas tiel… kvazaŭ Esperanto estas iu stranga, freneza religio… kaj certe naŭzas min legi tutan libron de tiaj komentoj. Nun mi tre bone komprenis kial la redaktisto donacis la libron al mi – li volis ŝpari al si mem la doloron de recenzo :P

Kion mi diros en mia recenzo mi tute ne scias, sed dum mi pripensis tion la demando mem iomete infektis min kaj mi komencis scivoli, kiam mi estis la plej feliĉa en mia ĝisnuna vivo. Estas malfacila demando – mi povas pensi pri kelkaj jaroj kiuj estis pli bonaj ol aliaj jaroj, sed ĉiu longa periodo de tempo devas enhavi kaj bonajn kaj malbonajn spertojn. Pro tio mi decidis pripensi nur momentojn, kaj serĉi tiujn dum kiuj mi havis tre fortan senton da ĝojo.

Se ni do parolas pri momentoj, la plej feliĉa momento de mia vivo okazis en Tuluzo (Francio) dum septembro 2007. La daton mi ne ĝuste memoras, tamen estis jaŭdon vespere kaj mi estis en angla trinkejo. Mi estis jam iomete ebria. Nu, mi opinias ke mi neniam antaŭe kaj eble ankaŭ neniam poste trinkis tiom da vino dum unu tago ol dum tiu vespero. Mi ebriiĝis intence, ĉar mi estis tre malĝoja. Mi estis en Francio kun iu kiun mi amas, kaj laŭ mia tiama kompreno, tiu homo baldaŭ intencas ekvojaĝi al la alia flanko de la mondo – mallonge, ni verŝajne neniam denove vidos unu la alian. Tiu jaŭdo do estis unu el la plej malfacilaj jaŭdoj de mia tuta vivo – tago dum kiu mi devis konstante batali kontraŭ miaj emocioj por ne ekplori – ŝajnis al mi ke morgaŭ la mondo finiĝos. Kaj tiam, subite kaj tute ne atendite, tiu homo sciigis min ke fakte li ne plu intencas iri eksterlanden :shocked: Mi bezonis kelkajn minutojn por kredi tion, sed poste mi havis senton de ĝojo tiom forta ke mi eĉ ne kapablas priskribi ĝin. La kontrasto kun la malespero kiun mi spertis antaŭe estis grandega.

Tiel do estus mia respondo se mi kontribuus al tia libro. Mi tamen forte esperas ke mi neniam faros tion. La personaj memoraĵoj de aliaj homoj ne fariĝas interesa temo por libro simple ĉar tiuj homoj iam eklernis Esperanton!

Se vi tamen ne kredas min, la libro aĉeteblas ĉi tie! Se vi mortos pro enuo dum la legado, ne kulpigu min :P

Tags: ,

3 Responses to “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”

  1. Babel Says:

    Se helpas al vi, donu al mi la libron, kaj la recenzon faras mi.

    Verŝajne estas libro tia, kia al mi plaĉus pli ol al vi.

    Flanke, mi rimarkas ke vi komencis anstataŭi de per da. Ja stranga afero estas, iel komenci mistajpi tiel :(

  2. Radio Says:

    Mi ne kredas ke la libro plaĉus al vi, ĉar mi opinias ke vi malŝatas sentimentalaĵojn pli ol mi! Tamen mi montros ĝin al vi semajnfine, kaj vi povas legi ĝin se vi volas.

    Kio okazis rilate al de kaj da, mi ne certas :blush:

  3. verdastel Says:

    Kia mojosa blogo :) kiujn lingvojn vi regas, Clare?

Leave a Reply