Mi kaj Esperanto – spertoj kaj esperoj

Tre ofte kiam mi ĉeestas Esperanto-aranĝojn, oni demandas al mi, kial mi parolas Esperanton. Multaj homoj kiujn mi konas havas tre bonajn respondojn al tiu demando. Ili ege interesiĝas pri lingvistikaj aferoj, ili volas malmultekoste vojaĝi al diversaj landoj, ili kredas ke lingva egaleco tre gravas… Ĉiuj tre bonaj kialoj, sed por mi neniuj el tiuj taŭgas.

Se iuj el vi fariĝos miaj amikoj ĉe Facebook, vi rimarkos ke en la skatolo sub mia profilbildo, kie oni rajtas skribi kelkajn vortojn pri si mem, mi skribis „Mi neniam intencis paroli Esperanton“. Fakte mi memoras iun tagon.. verŝajne estis en du mil kvar… kiam mi sidis en aŭtobuso en Birmingham, kaj parolis al amiko mia per poŝtelefono. En la mezo de la konversacio mi iomete koleriĝis, kaj mi memoras tute bone ke mi subite ekkriis, tre laŭte, „Mi neniam lernos Esperanton!“. Kio, do, okazis inter tiam kaj nun, por ke mi ne nur eklernu la lingvon, sed ankaŭ fariĝu membro de la estraro de la landa asocio. Estas bona demando, kaj por respondi al ĝi, necesas pensi pri kelkaj jaroj en la pasinteco kaj klarigi, kiamaniere mi lernis pri Esperanto.

Kiam mi ankoraŭ iris al la lernejo, do antaŭ sep jaroj, mi decidis ke mi volas lerni la germanan lingvon. En mia lernejo tiutempe, eblis lerni nur la francan, do mi ne povis partopreni lecionojn. Anstataŭe, mi aĉetis lernolibron, kaj eklernis sole dum mia libertempo. Unue tio funkciis sufiĉe bone, sed post iom da tempo mi decidis ke mi bezonas praktiki, kaj pro tio mi serĉis korespondamikon en la interreto.

Multaj homoj respondis al mia reklamo tie, sed multaj el tiuj estis frenezuloj, kaj estis nur unu kiun mi ŝatis kaj kun kiu mi korespondis dum pli ol kelkaj semajnoj. Li nomiĝas Stephan, li loĝas en Heidelbergo, en suda Germanio, kaj feliĉe li tiam lernas la anglan jam de dek du jaroj, kaj do parolis ĝin multe pli bone ol mi la germanan.

Homoj, kiuj konas min, scias ke mi ege ŝatas skribi kaj verki, kaj ne kapablas diri ion mallonge, kiam eblas uzi du paĝojn por la sama komento. Miaj leteroj kaj retmesaĝoj al mia germana amiko, do baldaŭ fariĝis tre longaj. Ni korespondis entute dum pli ol kvar jaroj, kaj dum tiu tempo mi kredas ke la plej longa letero kiun mi iam skribis havis kvardek flankojn de papero. Feliĉe ankaŭ mia amiko estas tre skribema homo, kaj li ĉiam respondis laŭ la sama maniero.

Estas iomete malfacile priskribi la aferon, sed ni rapide tre profunde amikiĝis. Ni ambaŭ estis iomete solecaj en niaj propraj landoj, kaj ni ne estas tre memfidaj homoj, do por ni estis pli facile skribi niajn problemojn en longa letero al nekonata homo, ol paroli al vera amiko en niaj propraj landoj. Mi ne scias, eble ĉiam estas pli facile esti honesta kun homoj kiujn oni ne devas renkonti en la ĉiutaga vivo. Ni fakte ege volis renkonti unu la alian sed pro kelkaj kialoj – ĉefe manko da mono kaj severaj gepatroj – tio ne tuj eblis.

Nu, ni ambaŭ ege interesiĝas pri libroj, pri historio, pri lingvoj… kaj pro tio ni diskutis ne nur privatajn aferojn en niaj leteroj, sed ankaŭ pli ĝeneralaj temoj. Kaj iun tagon, mi do ricevis leteron el mia amiko, en kiu li parolis pri la lingvo Esperanto.

Fakte li supozis ke mi jam scias, kio estas Esperanto, sed mi bedaŭrinde havis nenian ideon, kaj devis peti al li ke li klarigu. Tion li faris, kaj mi poste vizitis la retpaĝaron de EAB por trovi pli da informoj. Mia unua impreso estis ke tio vere estas belega ideo – internacia lingvo, kiu estas sufiĉe simpla por ke ĉiuj homoj povu ĝin lerni – kaj mi ege entuziasmis. Mi ne havis multon da mono tiutempe, sed mi ŝparis la monon kiun mia patrino donis al mi por la tagmanĝo en la lernejo, kaj iris al mia loka librovendejo, kie mi aĉetis ekzempleron de la lernolibro „Teach Yourself Esperanto“. Tuj post kiam mi revenis hejmen, mi eklernis. Plaĉis al mi la beleco kaj simpleco de la lingvo, sed mi tiam sciis nenion pri la Esperanto-movado. Ankaŭ mia amiko ne tre interesiĝis pri tio. Li bone progresis kun la lernado kaj eĉ renkontis lokajn Esperantistojn, sed poste li skribis al mi „Esperantistoj ĉiuj estas tre strangaj. Mi ne plu volas lerni Esperanton.“ Mi mem ĉesis lerni post la kvara ĉapitro de mia libro. Post kelkaj monatoj mi iris al universitato, kaj mia vivo tiom ŝanĝiĝis, ke mi tute forgesis pri Esperanto.

Intertempe du gravaj aferoj okazis. Unue: mi kaj mia germana korespondamiko sufiĉe kuraĝis por konfesi ke ni enamiĝis unu kun la alia. (Eble Tim forlasu la ĉambron nun!) Due: la patro de mia amiko mortis, tre subite, kaj la efiko je mia amiko kompreneble estis profunda. Li ne kapablis paroli pri tio kio okazis, eĉ ne al mi, kaj li serĉis ion kio ebligus al li forgesi pri sia malĝojo. Por li tiu afero fariĝis Esperanto. Estis tre strange por mi, ĉar unu tagon li diris „mi ne plu volas lerni Esperanton“, kaj tamen subite Esperanto fariĝis kvazaŭ lia tuta vivo.

Diri ke li entuziasmis pri la lingvo ne estas sufiĉe forta esprimo. Subite li ne plu volas legi librojn en la angla aŭ en la germana – li volis legi nur Esperantlingve. Li diris ke li ne plu interesiĝas pri normalaj ferioj – li intencas pasigi ĉiujn feriojn ĉe Esperanto-aranĝoj. Ŝajnis al mi ke en ĉiu letero li parolis pri Esperanto kaj nur pri Esperanto, kaj ju pli li parolis pri Esperanto, des pli mi enuis. Por li Esperanto ne plu estis nur bela lingvo, ĝi fariĝis vivmaniero, preskaŭ religio. Laŭ mi li tute freneziĝis kaj mi preskaŭ timis pri lia mensa sanstato. Li diris tiom da strangaj aferoj, ekzemple „ĉiuj Esperantistoj amas ĉiujn aliajn Esperantistojn, simple ĉar ili ĉiuj parolas Esperanton“, kaj kiam mi klopodis kontraŭi tion, li informis min ke mi ne povas kompreni, ĉar mi neniam ĉeestis Esperanto-aranĝon kaj do neniam spertis la apartan etoson. Mi ektimis ke Esperanto estas ia stranga religia sekto, kaj kiam mi parolis al miaj gepatroj pri tio, ankaŭ ili iomete timis. „Normalaj homoj ne parolas Esperanton“ diris mia patrino, kaj tre verŝajne ŝi pravas!

Iom post iom la situacio fariĝis eĉ pli malbona. Mia amiko ne nur skribis al mi *pri* Esperanto, sed komencis skribi al mi ankaŭ *en* Esperanto, malgraŭ la fakto ke li bone sciis ke mi ne povos kompreni. Pli kaj pli ofte li klopodis konvinki min ke mi lernu la lingvon, kaj ju pli li konvinkis, des pli mi rifuzis. Unu tagon li sendis al mi leteron en kiu li diris ke li ne volas koramikinon kiu ne parolas Esperanton. Tio kompreneble dolorigis min. Mi respondis al li per la demando, ĉu li ankoraŭ amas min. Dum pli ol tri semajnoj mi atendis la respondon al tiu demando… do vi povos kompreni kiel kolera mi estis kiam la respondo finfine venis… kaj mi ne povis kompreni ĝin, ĉar ĝi estis skribita nek en la angla, nek en la germana… sed en Esperanto!

„Antaŭ longa tempo mi enamiĝis kun bela knabino el Britio“ – tia estis la respondo, sed al mi kun miaj kvar ĉapitroj de Teach Yourself Esperanto, tiu estis Volapuek!

Tamen por mi la signifo de la vortoj estis tre grava. Mi ne posedis Esperanto-vortaron, do mi serĉis en la reto kaj trovis la tiaman diskutgrupon de EAB – Esperbrit. Tie mi petis al Esperantistoj ke ili traduku por mi la signifon de la frazo en la anglan. Ŝajnis al mi kiel tre bona ideo mia, tamen baldaŭ evidentiĝis ke ne estis.

Kelkaj homoj ja respondis al mi ĝentile, kaj helpeme tradukis, sed aliaj respondis laŭ tute freneza maniero. Unu homo, kies nomo mi ne mencios, admonis min ĉar tio, kion mi tajpis ne estis vera frazo, kaj plendis ĉar mi skribis la supersignojn laŭ la x-sistemo. Aliaj homoj koleriĝis kaj komenciĝis longa kaj enuiga disputo pri kio estas frazo kaj kiamaniere oni plej bone tajpi supersignojn. Mi miregis pri la reago kiun ekis mia simpla demando, kaj mi forlasis la grupon kun tre malbona impreso de Esperantistoj. Ŝajne ili ne nur estas frenezuloj, sed – pli malbone – malĝentilaj frenezuloj.

Post tio, mi perdis mian tutan paciencon rilate al Esperanto. Mi kaj mia germana amiko havis gravan disputon kaj finfine mi trovis anglan koramikon (ne Tim!) kaj skribis al Stephan por klarigi ke mi ne plu interesiĝas pri nia amikeco. Ni daŭre korespondis dum kelkaj jaroj, sed la leteroj ne estis tiel oftaj kaj longaj kiel antaŭe. Dum la venontaj du jaroj, mi forte ignoris Esperanton.

Iun tagon dum somero du mil kvar, mi parolis al mia germana amiko telefone, kaj li rakontis al mi pri sia lastatempa ferio en Italio. Tie li partoprenis la IJF, junulara aranĝo kie okazas en tiu lando ĉiun paskon. Li parolis pri la kutimaj malinteresaj Esperantaj aferoj kaj mi respondis „jes“, „ne“, „ĉu vere?“, dum mi ne vere bone aŭskultis. Sed subite li diris ion kio kaptis mian intereson, kaj mi devis peti ke li ĝin ripetu.

„Mi trovis novan koramikinon“, li ripetis. „Ŝi nomiĝas Yulia, kaj ŝi loĝas en Transdniestro, kiu estas sendependa respubliko en Moldavio. Ŝi estas tre bela kaj inteligenta kaj mi tute enamiĝis kun ŝi“.

Por la unua fojo en mia vivo mi spertis tiun tre strangan senton, kiun oni nomas ĵaluzo. Estis tute nelogika sento, ĉar mi mem jam dum pli ol jaro havis mian propran koramikon… sed tamen mi timis ke ĉi tiu novaĵo povus detrui la proksiman amikecon, kiun ni ankoraŭ tiam ĝuis. Pro tio, mi tuj havis multajn demandojn pri lia nova koramikino… mi sekrete scivolis kiel bela kaj inteligenta ŝi estas, ĉu pli ol mi?… kaj post kelkaj minutoj mia amiko perdis sian paciencon kaj proponis ke se mi volas tiom da detaloj, mi mem demandu ŝin.

„Bone,“ mi diris. „Tion mi faros! Donu al mi ŝian retmesaĝadreson, kaj mi skribos al ŝi!“ Fakte mi tiam ŝercis kaj tute ne atendis ke li donu al mi la adreson. Mi forgesis ke li estas germano, kaj germanoj ja ne tre ofte ŝercas! Post du tagoj, li sendis al mi mesaĝon en kiu li diris ke li vere volas ke mi amikiĝu kun ŝi, kaj jen la adreso. „Sed“, li aldonis fripone, „eble vi havos problemon. Ŝi parolas nek la anglan, nek la germanan. Se vi volas ekkoni ŝin, vi devas lerni aŭ la rusan, aŭ Esperanton”.

Damne! Pro miaj antaŭaj malbonaj spertoj, mi tiom malvolis lerni Esperanton, ke mi tuj iris al la universitata librovendejo kaj aĉetis libron por komencantoj en la rusa lingvo. Mi studis ĝin dum proksimume kvar tagoj antaŭ ol mi decidis ke mi neniam estos sufiĉe inteligenta por lerni la rusan. Hmmm. Okazis interna batalo inter mia scivolema flanko kaj la parto de mi kiu malamis Esperanton. Unuflanke, estis nenio en la mondo kion mi volis fari malpli, ol lerni tiun strangan, frenezan lingvon. Aliaflanke, mi ja estas virino kaj mi ne volis perdi la ŝancon ekkoni la novan koramikinon de tre bona amiko mia. Finfine la scivolema flanko gajnis. Mi iris hejmen, serĉis mian Esperanto-lernolibron en polva tirkesto, kaj relegis la unuajn kvar ĉapitrojn. La sekvan tagon, mi verkis tre mallongan mesaĝon en kiu mi diris ke mi nomiĝas Clare kaj mi loĝas en Britio. Mi bezonis du horojn por skribi tion kaj ne atendis ricevi respondon.

Respondon mi tamen ricevis – tre ĝentila kaj bonkora respondo fakte – kaj mi sufiĉe kuraĝis por rerespondi, kaj respondi denove kaj denove kaj denove. Mi neniam progresis kun la lernolibro, fakte mi ĝis nun ankoraŭ ne legis ĉiujn ĉapitrojn, sed mi uzis la vortoliston ĉe la fino, kaj ĉar la lingvo estas tiel simpla, mi kapablis kopii la frazojn kaj gramatikon de mia nova amikino kaj ŝajnigi al ŝi ke mi komprenus Esperanton pli bone ol mi fakte povas.

La plej granda surprizo por mi tamen ne estis la simpleco de Esperanto, sed la fakto ke per ĝi mi kaj Yulia vere amikiĝis. Se mi estas honesta, je la komenco mi tute intencis malami ŝin, sed post kiam mi ekkonis ŝin, tio vere ne eblis. Jes, mi baldaŭ lernis ke ŝi ja estas pli bela kaj inteligenta ol mi, sed samtempe ŝi estas tiel honesta kaj ĉarma ke baldaŭ ne plu gravis. Dum pli ol unu jaro mi korespondis kun ŝi kaj mi multe lernis. Ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri ŝia lando kaj vivmaniero. Ĝis hodiaŭ ŝi restas persono kiun mi ege admiras. Tio do estis mia unua positiva sperto de Esperanto, kaj la amikeco kiun oni povas trovi per ĝi.

Bedaŭrinde, post iom da tempo okazis disputo inter ŝi kaj mia germana amiko. Ili ne plu parolis unu al la alia, kaj li petis ke mi ne plu korespondu kun ŝi. Finfine ankaŭ li kaj mi ĉesis korespondi, kaj mi ne plu havis kialon uzi Esperanton. Mi ja estis membro de reta diskutlisto de Junularo Esperantista Brita, mi eĉ klopodis paroli al kelkaj el la membroj (fakte al Rolf, kvankam li verŝajne ne memoras tion!) sed mi estis tre timema persono kaj mi kredis (malĝuste) ke JEB estas grupo de bonaj amikoj kiuj tute ne volas ke komencantoj aliĝu. Cetere kelkaj el la membroj vere timigis min. Estis iu homo kiu skribis mesaĝojn sub la nomo „Tim“ kaj li ŝajnis al mi tre kolerema homo. Baldaŭ mi simple forviŝis ĉiujn Esperantajn mesaĝojn kiuj alvenis ĉe mia retmesaĝkesto.

Pasis iom da tempo. Du mil ses ne estis bona jaro por mi. Mi jam forlasis la universitaton, komencis laboron kiun mi ne ŝatis, kaj decidis ke mi ne havos estontecon kun mia longdaŭra koramiko. Mi sentis min soleca kaj senamika, kaj mi serĉis novajn interesojn. Dum aprilo 2006 mi tute hazarde ricevis mesaĝon de Daniel White, kiun multaj el vi ĉi tie verŝajne konas. Li klarigis ke li starigas novan grupon por junaj Esperantistoj en Britio – Novajeb – kaj li volis ke homoj aliĝu. Mi korespondis kun li dum iom da tempo, kaj finfine konsentis aliĝi. Mi ankoraŭ ne vere interesiĝis pri Esperanto, sed mi admiris lian entuziasmon kaj post miaj propraj malbonaj spertoj dum du mil kvar, mi komprenis liajn kritikojn de la oficialaj asocioj.

Li invitis min ĉeesti la venontan britan kongreson de Esperanto en Scarborough, sed pro manko da mono kaj kuraĝo, mi ne partoprenis. Mi tamen babilis kun li poste, kaj li informis min ke JEB nun havas retan forumon kie komencantoj estas bonvenaj. Post iom da hezito, mi aliĝis. Mi apenaŭ memoris la Esperanton kiun mi lernis antaŭ du jaroj kaj mia germana amiko ĉiam donis al mi la impreson ke Esperantistoj povas esti tre koleraj se oni alparolas ilin en la angla. Mi aparte timis la reagon de tiu timiga viro Tim, kiu ŝajne estis la plej ofta vizitanto al la forumoj. Mi jam legis kelkajn disputojn kiuj okazis inter Daniel kaj li, kaj ĝenerale lia konduto ne plaĉis al mi. Eble Tim memoros pli bone, sed mi kredas ke mia unua kontribuo al la aferoj de JEB estis por diri ke li naŭzas min!

Tamen la forumo enhavis komencantan fadenon kaj mi finfine trovis sufiĉan kuraĝon por skribi mesaĝon. Malgraŭ miaj timoj, Tim respondis al mi pli-malpli ĝentile kaj interesa konversacio sekvis. Plej rimarkinda por mi estis la fakto ke li ne plendis pro mia malemo paroli Esperanton, kaj ne klopodis devigi min fari tion. Ni babilis preskaŭ ĉiam en la angla kaj rapide ekamikiĝis. Publike ni ŝercis (kaj laŭ la plendoj de aliaj JEBanoj, flirtis senhonte!), private ni korespondis pri pli gravaj aferoj kaj li donis al mi tre bonan konsilon je tempo en mia vivo kiam mi ege bezonis tion. Baldaŭ evidentiĝis ke mi tute misjuĝis lin je la komenco kaj post pli da tempo venis al mi ankaŭ la penso ke eble mi misjuĝis ne nur lin, sed Esperantistojn pli ĝenerale.

Dum la sekvaj monatoj mi ekkonis multajn JEBanojn, kaj anstataŭ la malĝentilaj fanatikuloj kiujn mi atendis, mi trovis (pli-malpli) normalajn junulojn kiuj ja amis Esperanton, tamen laŭ sana, nefreneza maniero; homoj kiuj pretis informi min pri la lingvo, sen ordoni ke mi portu verdajn vestaĵojn, kisu flagon aŭ vendu mian animon al Zamenhof; homoj kiuj ne koleriĝis ĉar mi krokodilis; homoj kiuj ne devigis min paroli sian lingvon.

Estas stranga afero, sed ju pli ni parolis nek en, nek pri Esperanto, des pli mi interesiĝis pri la lingvo. Mi lernis ke oni povas uzi, ami, eĉ promocii Esperanton sen fariĝi fanatikulo… kaj subite mi ja volis lerni ĉi tiun belan, interesan lingvon kiun parolas ĉi tiuj afablaj, amikemaj homoj. Intertempe mi kaj Tim renkontiĝis en Leicester… li estis pli ĉarma kaj bonaspekta ol mi atendis, kaj post tio mi tiel entuziasmis pri Esperanto ke mi faris la senpagan poŝtan kurson de EAB, ankaŭ la kurson Gerda Malaperis, kaj eĉ kelkajn ĉapitrojn de Paŝoj al Plena Posedo. Kun la helpo de Tim, mi legis mian unuan libron en Esperanto, kaj verkis artikolon – en Esperanto- por Saluton, la tiama ĵurnaleto de JEB!

Ĝis januaro 2007, Esperanto restis por mi nur skribita lingvo. Tiam Tim proponis ke mi iru al Barlastono kun li por partopreni „Ni Festivalu“. Ĉu mi konsentis ĉar mi volis plibonigi mian lingvoscion aŭ ĉu ĉar mi jam enamiĝis kun li, mi ne ŝatus diri sed eble ne gravas ĉar mi ja iris kaj ĝuis la eblon aŭskulti kaj paroli Esperanton por la unua fojo. Fakte mi preskaŭ mortis pro timo, ĉar Tim mensogis al mi antaŭe, dirante ke multaj aliaj komencantoj certe ĉeestos, kaj anstataŭe mi alvenis kaj trovis min en ĉambro kun kelkaj el la plej fluaj parolantoj en la tuta lando, kiuj ĉiuj atendis ke mi subite ekteatrumu en lingvo kiun mi neniam antaŭe parolis laŭte. Malgraŭ tio, mi travivis la semajnfinon, eĉ ĝuis ĝin, kaj post tiu sperto mi subite kapablis trakti Esperanton kiel vivantan lingvon, ne nur kiel interesan teorion. Mi aparte miris pri kiel bonkoraj estis ĉiuj membroj de EAB kiujn mi renkontis ĉe Barlastono. Ili estis tre paciencaj, parolis malrapide kiam mi ne komprenis, kaj ĝenerale estis tre afablaj. Mi estis tre dankema ke ili tute ne similias al tiuj homoj kiuj tiel strange kaj malĝentile respondis al mia tradukpeto en Esperbrit antaŭ kelkaj jaroj. Ĉe Barlastono mi ekvidis tiun apartan Esperanto-etoson pri kiu mia germana korespondamiko tiel ofte parolis al mi, kaj mi ekkomprenis ke eble li ne tute malpravas, nur ĉiam iom troigis. Mia tuta vidpunkto pri Esperanto ŝanĝiĝis.

Nun, pli ol du jaroj poste, kompreneble multaj aferoj en mia vivo ŝanĝiĝis. Mi kaj Tim fianĉiĝis kaj mi ne plu devas.. aŭ volas… flirti kun li en Esperanto-forumoj. Mi ekkonis ankaŭ multajn aliajn homojn per Esperanto – kelkajn el kiuj mi ege ŝatas… kaj kelkajn el kiuj mi devas ŝajnigi kvazaŭ mi ŝatus ĉar ili estas amikoj de Tim. Kiel vi jam scias, mi nun estas la sekretario de JEB. Lastatempe mi volontulis ankaŭ respondeci pri afrikanoj kiuj lernas Esperanton per la poŝta kurso de EAB, kaj dum la ĵus pasinta brita kongreso en Salisbury, mi eĉ fariĝis membro de Mancom. Se oni dirintus al mi antaŭ kvar jaroj ke iun tagon Esperanto estos granda parto de mia vivo, mi certe ridintus. Tamen, ĝi ja estas granda parto de mia nuntempa vivo – sen Esperanto mi verŝajne estus sola, kaj havus multon da libertempo.

Kion mi nun ŝatas pri Esperanto? Precipe la ŝancon kiun ĝi donas al mi, fari aferojn kiujn mi normale ne povus fari. Pasintan someron, ekzemple, mi partoprenis mian unuan internacian Esperanto-renkontiĝon, la IJK, kiu okazis en Hungario. Hungario ĉiam troviĝis sur mia listo de vizintindaj landoj, sed sen Esperanto mi eble neniam trovus la kuraĝon feriumi tie pro mia mankanta scio de la hungara lingvo. Esperanto donas al mi la eblon verki artikolojn por ĵurnaloj kiel La Brita Esperantisto, kiun mi tre ĝuas fari. Mi povas legi librojn, originale verkitaj en lingvoj kiujn mi neniam intencas lerni. Dum la ĉi-jara IS, Rolf kaj Tim donis al mi la eblon labori kiel trinkeja servistino, io kion mi neniam esperis fari, aŭ eble esperis neniam fari… Estis iu pli memorinda momento dum tiu IS, kiam mi sidis en kafejo en la urbo Marburg kun knabino el Kazaĥio kaj viro el Brazilo kaj tradukis por ili germanan manĝokarton. Ni ĉiuj ĵus pasigis belan tagon kune – esploris la urbon kaj babilis senĉese pri niaj gepatraj landoj – kaj mi pensis al mi kiel nekutima la situacio estis, kiel ĝi tute ne eblus sen Esperanto, kaj kiel sen tiaj situacioj, mia vivo certe estus pli malriĉa. Esperanto eĉ helpas al mi fari aferojn kiujn mi kutime forte emas eviti. Ekzemple mi tute malamas paroli antaŭ grupoj de homoj, sed iel mi estas ĉi tie hodiaŭ kaj ĝis nun ne mortis!

Por reveni al la komenco, la titolo de ĉi tiu parolado temis pri spertoj kaj esperoj. Mi opinias ke ĝis nun mi sufiĉe parolis pri miaj spertoj, sed ankoraŭ ne diris multon pri esperoj. Kiel vi jam aŭdis, miaj unuaj spertoj de Esperanto ne estis bonaj, fakte tre malbonaj, kaj pro tio mi preskaŭ ne lernis la lingvon. Mia plej granda espero do estas ke aliaj homoj ne havos similajn spertojn. Mi esperas ke se homoj interesiĝas pri la lingvo, ni bonvenigos ilin kaj respondos al iliaj demandoj, sen mensogi kaj ŝajnigi kvazaŭ Esperanto solvos ĉiujn problemojn. Mi esperas ke ni estos paciencaj, kaj ne plendos se novuloj faras stultajn erarojn, aŭ alparolas nin en la angla. Mi esperas ke ni povos informi homojn pri Esperanto sen diri ke ili devas lerni ĝin. Homoj ja rajtas fari siajn proprajn elektojn.

Esperanton jam donis al mi multon, kaj mi esperas ke estontece mi daŭre havas tiom da bonaj spertoj kiel mi havis dum la lastaj du jaroj. Sed plej forte mi esperas ke estontece estos malpli da disputoj en nia movado. Tio vere ŝokis min, kiam mi alvenis. Diskutoj ja povas esti bonaj, sed ŝajnas al mi ke tro ofte Esperantistoj malkonsentas pri stultaĵoj. Oni diras ke Esperanto estas la lingvo de paco, sed kiel ĝi estu sukcesa se la relative malmultaj parolantoj eĉ ne povas interkonsenti pri la plej bona maniero tajpi supersignojn?! Do jes, eble plej forte mi esperas ke mi neniam denove renkontos Esperantistan fanatikulon kiu atakos min pri mia uzo de supersignoj!

Tags: ,

5 Responses to “Mi kaj Esperanto – spertoj kaj esperoj”

  1. Babel Says:

    That was a really good presentation.

    My inherent bias aside, I thought it stood out well in front of many others that I’ve seen, and I daresay I would struggle to get close to it myself :)

  2. Peeter Aitai Says:

    It was really good.
    Tio estis tre bona prezento!
    :)

  3. Carolin Says:

    Wow! Ni certe devos babili pli venontfoje!

  4. Manolo Says:

    Hej knabino! Vi forgesis akuzativon!!!!…. He, he, espereble vi ne kaptiĝis en mia hoko ;-)

    Serioze, mi gratulegas vin pro tiu interesa raporto. Mi bone komprenas vin, eĉ estante aligeneracia – pro aĝo (n. 1965), kaj pro daŭro kiel e-parolanto (1995) – : min forte hantas la ĉefrolo de iaj totemoj en la e-movado: verda flago, himno, zamenhof-adorado…

    Eble vi ŝatus legi/aŭskulti jenon ;-)
    http://www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407

    Mi esperas vidi vin iam ie en nia e-mondeto. Koran brakumon!

  5. Austin Seraphin Says:

    Mi gxuis vian posxton, kaj skribas kun la x-sistemo intence! Mi trovis vian pagxon cxar mi sercxas “Esperanto internet radio”. Mi ankaux havas malkutima sperto kun la Esperanto, kaj eble verkos pri gxi iam. Mi memoros vian pagxon.

    I enjoyed your post. and write with the X system intentionally! I found your page by searching for “Esperanto internet radio”. I also have an unusual experience with Esperanto, and perhaps I will write about it at some point. I’ll bookmark your blog. (have they decided on a word for blog?) I have one as well, check it out.

Leave a Reply