Archive for the ‘Esperanto’ Category

In London for the Language Show

Tuesday, November 4th, 2008

It seems there has been a distinct lack of blogging yet again :blush: My Wordpress is actually full of draft posts which I have started, then lacked the time or motivation to continue with. I don’t understand why, but for some reason work is ridiculously busy at the moment and that means blogging time is restricted :( I did, however, have a rather exciting weekend at the London Language Show. I was about to say ‘enjoyable’, but I wasn’t sure that was the best word; firstly because it was so utterly exhausting I haven’t recovered from it yet, and secondly because I spent the entire time being scared stiff. Nah, it was enjoyable over all - just not quite as relaxing as the previous weekend in Barlaston.

It all started at 5.30am on Saturday morning, which was the time at which my alarm went off. For me this was an interesting experiment, because I had previously been unaware that 5.30am on a Saturday actually existed, it not being a time I have ever seen :P Here’s hoping that I don’t have to see it again in a hurry! 5.30am on a Saturday is cold, dark, and more depressing than 5.30am on a Monday, because you *know* you should be having a lie in :( Sadly it was absolutely necessary to get up at this ungodly hour, because I was aiming to get to the London Olympia for 10. (more…)

Esperanto, wine and the Mona Lisa

Monday, October 27th, 2008

Babel and I just had a delightful weekend at Esperanto House in Barlaston :) I’d been looking forward to the break away for ages, but by the time Friday afternoon came I was so incredibly stressed because of work that I just felt sort of sick and shaky and could hardly enjoy the delicious burger king Babel treated me to. Once we were in the Moosemobile and had managed to negotiate ourselves into the correct lane for going north on the M6, I managed to relax a bit, however, and a good dose of minstrel music always helps to make the world seem like a brighter place :) (more…)

Monday, October 20th, 2008

Mi volis blogi pri io kio okazis hejme hieraux vespere, sed mi ne volis tion fari cxi tie, cxar temas pri familia afero kaj mia opinio certe ne placxus al mia fratino se sxi legus gxin. Pro tio, Babel gxentile diris al mi ke mi povas uzi lian blogon, kaj tion mi jxus faris. Do, se vi volas legi la rezulton, bonvolu iri al lia retpagxaro :)

A wonderful weekend in Worcester (and Cheltenham!)

Sunday, October 12th, 2008

I’ve just had one of the most enjoyable weekends I’ve had in a long while :) It started (too!) early on Saturday morning, when Babel arrived to collect me with a car-full of Esperantists. It is a firmly held belief of mine that one should not get up before half ten at a weekend unless there is an exceptional circumstance, and I was unsure as to whether this qualified as one :( We were headed to Worcester, where we were holding the latest JEBmeet-up. I don’t know Worcester terribly well, and so had decided to be prepared by emailing Babel a selection of maps for printing. Sadly, I emailed them to his work address, under the mistaken impression that he was working on Friday evening, or else I made a stupid typo, because he never received them, and so finding our way to the agreed meeting point became more traumatic than I had hoped :blush: (more…)

Laborejaj revoj

Monday, October 6th, 2008

Mi scivolas kial homoj ĉiam estas multe pli deprimitaj nokte ol matene. Almenaŭ mi estas tiel - post la naŭa vespere ĉiuj miaj problemoj fariĝas pli teruraj ol ili ŝajnis dum la tago kaj mi emas plori. Ĉu estas pro la manko de sunlumo aŭ ĉar mi lacas? Mi guglis respondon sensukcese, do mi ne scias. Hieraŭ vespere mi estis tre malĝoja, kvankam tio tute ne estis logika, ĉar mi efektive pasigis belan tagon kun mia geparencoj, al kiuj mia koramiko feliĉe plaĉas :) Verŝajne mi tro pripensis laboron, kaj tion kion mi devas fari ĉi-semajne. Restas multaj malagrablaj aferoj kiujn mi devas fari dum la venontaj tagoj, sed hodiaŭ fakte estas facila tago - mi kontrolas la kontojn de malgranda pensio en Coventry - kaj ĝenerale mi sentas min multe pli positiva. (more…)

Fine semajnfine

Sunday, October 5th, 2008

Nun estas la semajnfino kaj mi havas pli da libertempo. Miaj kontoj pli-malpli bilancas, kaj mi povas ripozi. Hieraŭ mi pasigis trankvilan tagon. Mi ankoraŭ legas tiun strangan libron, “La Lada Tambureto”, sed nuntempe nenio terura okazas. Fakte mi iomete fieras, ĉar mi ĵus atingis la finon de la unua parto kaj komencis la duan. La finajn paĝojn de tiu parto mi ne bone komprenis, ĉar ili enhavis multajn vortojn kiujn mi ne konis en Esperanto. Migdaloj, ekzemple, kiu ŝajne estas Mandeln, kaj rafanetoj, kiuj estas Radieschen. Mi scias tion nur, ĉar mia fratino helpeme trovis sian germanan version de la libro kaj kune ni legis la problemigajn paĝojn samtempe. La germanan mi feliĉe komprenis pli bone; estis multe da germanlingva vortludo en tiu ĉapitro kiu ne bone tradukiĝis en Esperanton. (more…)

Mi grumblas…

Thursday, October 2nd, 2008

Mi pardonpetas pri la nuntempa manko de blogado; mi tro laboras. Mi havas semajnon por kontroli la kontojn de tuta granda kliento, rilate al kiu pasintjare oni havis du semajnojn por la sama kontrolado :( Ĉi-jare oni ŝajne fuŝis la organizadon.

Dum la tago mi havas nek la reton, nek la tempon por blogi, kaj vespere mi tro lacas. Kutime kiam mi laboras ĉe mia oficejo en Birmingham, mi fakte ne laboras dum la tuta tago. Tio estas, mi laboras dum horo, kaj poste kontrolas miajn retmesaĝojn, kaj se estas interesa mesaĝo en la forumoj, mi respondas al tio, kaj tiam rekomencas labori. Post horo eble la tasko estas finita, kaj antaŭ ol mi komencas la sekvan, mi decidas blogi, kaj baldaŭ venas la tagmanĝhoro kaj mi forlasas la laborejon dum tuta horo kaj iras trinki kafon. Tia laborado plaĉas al mi, ĉar mi estas pigra :) (more…)

Moraleco sen Dio

Thursday, September 25th, 2008

The Goldfish lastatempe verkis interesan artikolon pri moraleco sen Dio. Laŭ mi ĝi certe legindas, ĉar ĝi enhavas bildon de belega blanka anaso :) Sed ankaŭ la temo estas tre interesa. Kiam mi parolas al katolikoj, tro ofte ŝajnas kvazaŭ ili kredas ke nur katolikoj kapablas esti moralaj - tio estas, eĉ protestantoj ne povas konduti morale, kaj certe nek anoj de pli malsamaj religioj, nek homoj kiuj kredas je nenio. Mi bone memoras ke ankaŭ kelkaj jaroj la ĉefa pastro en mia preĝejo klopodis instrui al ni per ŝerco ke ne nur katolikoj iros ĉielen. (more…)

Seksismaj pensoj

Tuesday, September 23rd, 2008

La edzo de mia onklino nuntempe havas gravajn sanproblemojn, kiuj verŝajne signifas ke post kelkaj jaroj li ne plu kapablas stari, piediri, eĉ paroli. Estas tute tragika afero. Hieraŭ vespere mia panjo iris viziti mian onklinon, kiu havas fileton, kaj post kiam ŝi revenis hejmen ŝi diris la jenan…

“Mi devas konfesi ke mi estis iomete desapontita kiam mia fratino naskis filon, ĉar ŝajnas al mi multe pli facile aĉeti vestaĵojn kaj ludilojn por knabinoj. Nun mi tamen ege ĝojas ke ŝi havas filon. Ŝia edzo baldaŭ ne plu povos zorgi pri si mem, do tute ne pri ŝi, sed ŝi ja havas filon kiu povos helpi al ŝi kun la aferoj kiujn povas fari nur viroj. Jen pruvo ke Dio ekzistas, ĉu ne?!”

:shocked:

(more…)

Angiloj kaj tamburetoj

Tuesday, September 23rd, 2008

Kutime mi tre ofte blogas pri la libroj, kiujn mi legas. Dum longa tempo mi ŝajne ne faris tion. Kial? Certe ne, ĉar ne plu plaĉas al mi legi. Kiam mi estis ĉe la IJK, mi kaptis la okazon aĉeti Esperantlingvan tradukon de la fama germana libro, “La lada tambureto” de Guenter Grass. Mi volas legi tiun libron jam de tri jaroj, sed germanan version mi ne posedis, kaj mi kutime klopodas eviti anglajn tradukojn de germanaj libroj - ĝenas min, kiam la tradukistoj uzas usonajn vortojn anstataŭ britajn. Do, kiam mi ekvidis la Esperantan tradukon mi tuj volis ĝin aĉeti kaj ege ekscitiĝis pri la legado. (more…)