Estu ĝoja se vi neniam estis katolika
Thursday, November 13th, 2008Tiu cxi artikolo en la loka jxurnalo interesis min hodiaux, cxar temas pri mia lernejo. Mi ne volas komenti pri la afero publike, cxar mi konas la dekinfanan familion; la plej maljuna knabino estas bona amikino de mia fratino. Post iom da sercxado mi trovis la blogon de la patrino. La pagxo, kiu rilatis al Clare Short, nun ne plu ekzistas. Tamen laux mi la blogo vizitindas… fakte tauxgaj vortoj mankas al mi, aparte cxar hodiaux mi estas tre malgxoja pro aliaj kialoj… sed kiam mi rigardis tiun blogon hodiaux posttagmeze, mi sciis sendube ke mi ne plu kapablis esti katolikino. Antaux du-tri jaroj, mi konsentis kun cxiuj tieaj opinioj. Hodiaux la tuta afero sxajnas al mi ridinda, fremda, freneza… Legu gxin kaj estu gxoja se vi neniam estis katolika!

Sed ankaŭ la temo estas tre interesa. Kiam mi parolas al katolikoj, tro ofte ŝajnas kvazaŭ ili kredas ke nur katolikoj kapablas esti moralaj – tio estas, eĉ protestantoj ne povas konduti morale, kaj certe nek anoj de pli malsamaj religioj, nek homoj kiuj kredas je nenio. Mi bone memoras ke ankaŭ kelkaj jaroj la ĉefa pastro en mia preĝejo klopodis instrui al ni per ŝerco ke ne nur katolikoj iros ĉielen.


