Radio Clare » Religion

Estu ĝoja se vi neniam estis katolika
Tiu cxi artikolo en la loka jxurnalo interesis min hodiaux, cxar temas pri mia lernejo.  Mi ne volas komenti pri la afero publike, cxar mi konas la dekinfanan familion; la plej maljuna knabino estas bona amikino de mia fratino.  Post iom da sercxado mi trovis la blogon de la patrino.  La pagxo, kiu rilatis al Clare Short, nun ne plu ekzistas.  Tamen laux mi la blogo vizitindas… fakte tauxgaj vortoj mankas al mi, aparte cxar hodiaux mi estas tre malgxoja pro aliaj kialoj… sed kiam mi rigardis tiun blogon hodiaux posttagmeze, mi sciis sendube ke mi ne plu kapablis esti katolikino. Antaux du-tri jaroj, mi konsentis kun cxiuj tieaj opinioj.  Hodiaux la tuta afero sxajnas al mi ridinda, fremda, freneza…  Legu gxin kaj estu gxoja se vi neniam estis katolika!

Moraleco sen Dio
The Goldfish lastatempe verkis interesan artikolon pri moraleco sen Dio. Laŭ mi ĝi certe legindas, ĉar ĝi enhavas bildon de belega blanka anaso  Sed ankaŭ la temo estas tre interesa. Kiam mi parolas al katolikoj, tro ofte ŝajnas kvazaŭ ili kredas ke nur katolikoj kapablas esti moralaj – tio estas, eĉ protestantoj ne povas konduti morale, kaj certe nek anoj de pli malsamaj religioj, nek homoj kiuj kredas je nenio. Mi bone memoras ke ankaŭ kelkaj jaroj la ĉefa pastro en mia preĝejo klopodis instrui al ni per ŝerco ke ne nur katolikoj iros ĉielen.

Iam estis mortinto, kiu alvenis ĉe la ĉielaj pordoj kaj renkontis la Sanktan Petron. Petro bonvenigis lin, kaj montris al li la tutan ĉielan reĝlandon. La mortinta viro vidis belegan kamparon – grandajn arbarojn, bluajn riverojn, altajn montojn – sed en la mezo de ĉi tiu perfekta mondo troviĝis mallbelega, nigra muro. “Kial estas tia muro ĉi tie?” demandis la mortinto al Petro, “Tiu vere malbeligas la tutan pejzaĝon!” Petro suspiris. “Malantaŭ la muro troviĝas la katolikoj,” li respondis. “Ili preferas kredi, ke ili estas solaj ĉi tie”.

Eĉ tiu pastro, tamen, nur intencis diri ke anoj de aliaj religioj povas iri ĉielen. Pri ateistoj li certe ne parolis, ĉar katolikaj ismoj ja diras ke tiaj homoj nepre perdiĝos – ne eblos savi ilin. Nu, al ateistoj verŝajne ne gravas, ĉu aliaj homoj opinias ke ili rajtas eniri ĉielon je kies ekzisto ili mem ne kredas. Sed tamen tia sinteno ŝajnas al mi ege malhelpema, ĉar la rezulto estas ke katolikoj daŭre kredas ke nereligiaj homoj estas preskaŭ senvaloraj, kaj tute ne kapablas konduti “morale”.

Mi memoras kiam mi preskaŭ pretis forlasi la lernejon, kaj unu el nia religiaj instruistoj prelegis al ni pri la “danĝera” mondo ekster nia lernejo. Ŝi priparolis multajn aferojn, sed mi ankoraŭ memoras tre bone ke ŝi konsilis al ni ke ni evitu ĉiujn nereligiajn homojn. Tiuj homoj similas al danĝeraj bestoj, ŝi diris, kaj se vi tro alproksimiĝas al tiuj, ili detruos vin.

Hmm. Certe estis stranga sperto por mi kiam mi iris al la universitato kaj je la unua fojo en mia vivo, devis paroli al nekatolikaj homoj ĉiutage. Tamen bona sperto ĉar la homoj, kiujn mi renkontis, plejparte ne estis tiel timigaj kiel mi atendis. Mi esperas, ke ĉiuj el mia lernejo havis similan sperton.

Mi ne opinias ke religiaj lernejoj ĉiam estas malbona ideo, kaj eble mi koleriĝos se la brita registaro iam decidos ke oni ne plu permesos al diversaj religiaj grupoj konstrui siajn proprajn lernejojn. Mi tamen opinias ke la registaro pli zorgu pri tio, kion tiaj lernejoj rajtas instrui.

Ja ekzistas National Curriculum kiu klarigas al instruistoj tion, kio devas esti instruata rilate al ĉiu fako. Ankaŭ rilate al religia edukado, ekzistas reguloj kaj konsiloj. La infanoj lernu pri multaj diversaj mondreligioj – pri kristanoj, pri judoj, pri islamanoj, ktp. En religiaj lernejoj, tamen, oni ŝajne rajtas ignori ĉiujn registarajn regulojn kaj instrui nur sian propran religion. Eble estas multaj religiaj lernejoj kie oni fakte ne tiel kondutas, sed en mia lernejo oni certe kaptis la okazon por instrui pri katolikismo, kaj nur pri katolikismo, ĉiutage. Kaj laŭ mi, eĉ ne indas. Se oni naskiĝis en religian familion, kaj se tiu familio ankoraŭ estas sufiĉe religia ke la gepatroj volas ke la infano ĉeestu religian lernejon, laŭ mi estas tre verŝajne ke tiu infano jam sufiĉon scias pri sia persona religio, ĉar pri tiu oni instruis lin ekde frua infaneco. Nu, oni kutime ne iras lernejen por lerni faktojn, kiujn oni jam scias. Kelkfoje jes, povas esti interese diskuti religion kun aliaj homoj kiuj samopinias, sed tre ofte simple estas enuige, kaj oni lernas nenion. Estas multe pli utile kiam oni havas la eblecon diskuti kun homoj kiuj ne samopinias, kaj lerni pri diversaj ideoj. Iom da scio pri diversaj pensmanieroj infanoj bezonas antaŭ ol ili pretas forlasi la lernejon, kaj detala scio pri siaj propraj religioj ne sufiĉas. Pro tio mi kredas ke la registaro ordonu al religiaj lernejoj ke ili instrui religion laŭ la samaj reguloj kiel ĉiuj aliaj lernejoj, kaj se oni volas instrui ankaŭ pri sia propra religio – bone, sed tion oni devas fari semajnfine aŭ simile.

Min interesis la ekscio ke oni nuntempe iomete instruas pri humanismo en lernejoj, kiu laŭ mi estas bona afero. Espereble tiel ĉiuj lernos ke ja eblas vivi morale sen kredi je Dio. Ŝajnas ke oni ankoraŭ ne rajtas fari GCSE-ekzamenon pri tiu humanismo, sed mi ne opinias ke tio ege gravas, ĉar verŝajne malmultaj infanoj libere elektas lerni pri religio post tiu tempo kiam ili ne plu devas

Hmmm. Ĉu mi havas novaĵojn? Ne, ne vere. Hieraŭ mi faris ion stultegan, sed escepte de tio, ĉio estas trankvila nuntempe.