IS 2008/09 en Biedenkopf

Mi estis ĉiam iomete dubema kiam, jaro post jaro, miaj karaj amikoj el JEB revenis hejmen post la Internacia Seminario – tiu fama junulara renkontiĝo, kiu okazis ĉiujare post kristnasko en Germanio – kaj rakontis al mi pri la gravega kontribuo kiun faris britoj al la aranĝo. Unuflanke, ne eblas samtempe koni Rolf Fantom kaj ne scii ke li estas la ĉeforganizanto de la IS; li tiel fieras pri la respondeco ke li emas sciigi ĉiujn, kiujn li renkontas! Kaj tiu ja estas gravega rolo. Sed aliaflanke, laŭ mia persona sperto, viroj ja ŝatas troigi kiom da laboro ili faras kaj verŝajne formortus sen daŭraj laŭdoj de virinoj. Dum la pasintaj tri jaroj mi ĉiam devis labori dum silvestro, sed ĉi-jare mi finfine rajtis feriumi. Jen do mia unua eblo partopreni la ISon kaj certigi por mi mem, kiuj faras kion.

La ĉi-jara IS okazis en Biedenkopf, plaĉa urbeto en la regiono Marburg. Mi ege malŝatas dormi tage, eĉ post tuta nokto da drinkado, kaj pro tio mi faris multajn solecajn posttagmezojn promenojn ĉirkaŭ la urbo. Mi tial povas raporti al vi ke Biedenkopf posedas belegan kastelon sur verda monteto, turisman oficejon kie oni ne vendas poŝtkartojn, katolikan preĝejon en kiu la pastro ludas gitaron laŭ tre nekatolika maniero … kaj nenio plu. “Damne!” mi pensis al mi la unuan tagon. “Unu horo sufiĉis por plene esplori la ĉirkaŭaĵojn. Kion mi faros dum tuta semajno?!”.

Baldaŭ evidentiĝis ke miaj timoj estis sennecesaj ĉar la programo ja estis plenplena. Kvankam la nokta programo eble estis pli vigla ol la taga, mi tamen ĉeestis kelkajn tre aŭskultindajn prelegojn, kaj ankaŭ tiun de Tim. Ne, mi ŝercas! Por duonpreparinta Tim, estis iomete malagrabla ŝoko alveni kaj eltrovi ke la lia okazos jam la unuan tagon. Tamen post nur kelkaj horoj kaj ne tro da perditaj haroj li estis preta, kaj tre interesa prelego tiu estis. Multaj homoj entuziasme partoprenis la diskuton pri lia temo de laborantaj infanoj, dum mi silente aŭskultis kaj scivolis kial, se mia koramiko estas tiel inteligenta, li ne kapablas memori niajn datrevenojn.

Kiel membroj de la strategia teamo, la semajno apenaŭ estis ferio por Rolf kaj Tim. De la frumateno ĝis la malfrua vespero, Rolf videblis ĉiam kaj ĉie kaj verŝajne laboris pli longajn horojn ol hejme. Unu vesperon mi timis ke la premo de konstanta organizado fariĝis tro, kiam mi ekvidis lin vestita per mallonga jupo. Feliĉe li tamen ne freneziĝis – la temo de la silvestra balo estis ‘katastrofoj’, kaj li celis doni al ni bonan ekzemplon, kiel oni vestu sin katastrofe. Mi povas sciigi vin ke kiel kutime, li tre bone sukcesis plenumi sian celon kaj fariĝis unu el la pli gravaj katastrofoj de la nokto.

Se tiu estis lia plej malalta pinto, unu el la plej altaj atingoj de la tuta semajno certe estis la vespera programero ‘Kiu volas iĝi milionulo’. Dum tre profesie farita ludo, nia propra Rolf rolis kiel Chris Tarrant, dum ni aliaj britoj miris pro la malboneco de liaj ŝercoj kaj la inteligento de la eksterlandanaj partoprenantoj. La sukceso de la ludo ne eblis sen ankaŭ la laboro de alia JEBano, Gavan Fantom, kiu ĝenerale respondecis pri lumigado dum la semajno. Tiom da teĥnikaj aferoj li faris ke malgraŭ multfoja klarigo mia stulta ina cerbo ankoraŭ ne povas bone kompreni. La rezultoj de lia laboro tamen estis tre imponaj, aparte dum la milionula vespero, kiam la lumoj estis perfekte kunordigitaj kun la bildoj kaj muziko.

Estis bone vidi tiom da komencantoj ĉe la IS, inter ili unu brito, Chris Black, kiu eklernis Esperanton ĉi-aŭtune. Mi miris kiom da progreso li jam faris, kaj ankaŭ iomete hontas, ĉar ŝajnas al mi ke dum la tuta semajno ni krokodilis nur tiam, kiam mi alparolis lin angle, kaj ne male. Pri la instruado de Esperanto al la komencantoj respondecis Tim, kiu laŭ mi montris superhoman dediĉon al la tasko. Per lia entuziasma partopreno en la frumatena karaokeo li sukcesis atingi internacian famon, kaj pro tio li sufiĉe ofte enlitiĝis nur je la kvina. ĉiutage li tamen denove ellitiĝis jam je la oka, por matenmanĝi antaŭ ol liaj lecionoj komenciĝis. Tiom da energio mi envias; mi mem travivis la semajnon nur pro siteloj da kafo!

Ŝajnas do ke mi eraris kiam mi supozis ke miaj amikoj iom troigis sian laboron. Mi ĝojas povi raporti ke kune kun la bonega germana organiza teamo, JEBanoj ja faris gravajn kontribuojn al la IS. Fakte eĉ mi mem kontribuis, kio estis granda surprizo por mi, ĉar mi tute ne intencis fari tion kiam mi ekveturis! Dum kelkaj vesperoj mi deĵoris en la trinkejo kun Tim, kiu estis unu el la plej malfacilaj spertoj de mia tuta vivo. Unue, ĉar mi posedas manojn kiuj konstante ŝanceligxas kaj tial, se vi iam vidos min en Barlastono, vi rimarkos ke dum la kafpaŭzoj Tim ĉiam portas al mi kafon. Ne estas pro pigreco mia, sed ĉar li ne volas ke mi elverŝu varmajn trinkaĵojn sur pli eminentajn Esperantistojn. Mi absolute timegis, ke mi rompos tutan skatelon da bierboteloj kaj ke pro tio, soifaj junuloj forpelos min el la IS, sed verŝajne tiu timo estis bona afero, ĉar mi estis tiel zorgema ke mi eĉ ne rompis unu botelon dum la tuta semajno. La dua problemo temis pri la mono, kaj laŭ mi estintus multe pli bone, disdoni la bieron senkoste, ĉar tiamaniere mi ne devintus kalkuli kiom da mono mi redonu. Ho, ve! Ĉar mi studis matematikon en la universitato, mi tute ne povas kalkuli, almenaŭ ne enkape kaj sen papere, kaj la afero eĉ pli komplikiĝis ĉar la moneroj estis ne pundoj, sed eŭroj. Mi fuŝis konstante, eĉ antaŭ ol mi ebriiĝis, ĉar al mi la diferenco inter du eŭroj kaj dek centoj estas tre malgranda. Mi baldaŭ lernis ke ĝi iom pli gravis al miaj eŭropanaj kundoj!

Malgraŭ la problemoj, mi travivis ĉion kaj entute mi ege ĝuis la semajnon. Estis malpli da partoprenantoj ol dum la IJK, kiun mi ĉeestis pasintsomere, kaj tio signifis ke por malmemfida homo kiel mi, estis multe pli facile ekkoni interesajn homojn. Mi ĝojas ke mi ĉeestis, sed tamen devas raporti ke ĉi tiu unua estos ankaŭ mia fina IS. Kial? Ĉu pro la traŭmo kiun mi spertis, post kiam mi vidis Rolf en jupo, aŭdis Tim kanti publike, kaj mem fariĝis trinkeja servistino? Ne, certe ne. Tutsimple, venontjare la IS ne okazos. La germana evento kuniĝos kun la pola Ago-Semajno, por krei novan Esperanto-eventon, kiu nomiĝas JES. Ĉu la brita kontribuo al tiu estos tiel granda kiel al la IS mi dubos, sed multaj JEBanoj certe intencas vojaĝi al Zakopane, Pollando por partopreni kaj jam antaŭĝuas la eblon ĉeesti novan vintran renkontiĝon.

Back to stories and articles