JEB-raporto januaro – februaro 2009

Tuj post Kristnasko, ses JEBanoj vojaĝis al la bela germana urbeto Biedenkopf por partopreni la Internacian Seminarion. Por Chris, Guy kaj Clare tiu estis la unua IS kaj ili ege ĝuis la eblon festi kaj ekkoni interesajn homojn en internacia etoso. Por Rolf, Tim kaj Gavan, tamen estis labora semajno, ĉar ili ĉiuj apartenas al la organiza teamo. Pro tio ke li estas la ĉeforganizanto, Rolf certe havis la plej multon por fari kaj deĵoris ĉiutage. Dum la tagoj li gvidis sesiojn kaj prelegojn, ekzemple pri la amuza temo ‘Kiel savi Esperanton de la Esperantistoj’. Dum la vesperoj li enkondukis la distran programon, kaj ofte mem havis gravan rolon en ĝi. La plej populara programero de la semajno verŝajne estis ‘Kiu volas iĝi milionulo’ en kiu Rolf rolis kiel Chris Tarrant. Ankaŭ Gavan faris grandan kontribuon al tiu bonega vespero. La lumoj, pri kiuj li respondecis dum la tuta semajno, estis perfekte kunordigitaj kun la bildoj kaj muziko, kaj tiu ege profesiigis la ludon.

Tim Owen estis ankaŭ tre okupita. Matene li instruis la komencantan kurson, kaj ĉi-jare li havis verajn komencantojn, kelkaj el kiuj eĉ ne antaŭe konis la alfabeton. Ĉiuj bone progresis tamen, kaj je la fino de la semajno kapablis babili al pli spertaj Esperantistoj sufiĉe bone. Tim faris ankaŭ tre interesan prelegon, kiu temis pri laborantaj infanoj. Multaj homoj ĉeestis, kaj entuziasme pridiskutis ĉu povas esti situacioj, en kiu estas bona afero se infanoj laboras. Ni ne ĉiuj interkonsentis!

Silvestron vespere venis granda anonco de la IS-teamo. Per filmo oni klarigis al ni ke venontjare, la IS ne okazos. Sed ne timu, ke ne plu estos vintra aranĝo por gejunuloj! La tradicia germana evento kuniĝos kun la pola Ago-Semajno, kiu lastatempe okazas dum la sama postkristnaska semajno. La novaĵo ke oni ne plu devos elekti inter la du renkontiĝojn ege plaĉis al la IS-partoprenantoj, kaj ni jam antaŭĝuas la venontan vintron, kiam ni vojaĝos al Zakopane en Pollando por ĉeesti la unuan Junularan E-Semajnon (JES). Kune kun aliaj germanaj kaj polaj organizantoj, Rolf denove havos gravan rolon, kaj ankaŭ Tim kontribuos. Li jam kreis belan neĝhoman simbolon por JES, kiun vi povas vidi, kune kun pli da detaloj, ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_E-Semajno

Kompreneble JEBanoj daŭre okupiĝas pri Esperanto en Britio. En Januaro Mikeo, Tim kaj Clare ĉeestis la ‘Ni Festivalu’ semajnfinon en Barlastono, kie okazis kunveno de la JEB-komitato. Ni diskutis multajn aferojn, ekzemple la kontribuon de JEB al la venonta brita kongreso, kaj la konstitucion de la asocio. Ni ĉiuj ĝojas pro la eblo renkonti Geoffrey Greatex, kiu rakontis al ni kelkajn interesaĵojn pri la pasinteco de JEB. Nia kunveno feliĉe ne daŭris la tutan semajnfinon, kaj ni do povis ĉeesti la diskutrondon kiun organizis Derek Tatton. Por Tim kaj Clare tiu jam estas la tria diskutrondo, kiun ili partoprenis, kaj denove tre ĝuinda sperto.

Intertempe Guy Johnston daŭre aktivas en Notinghamo. La loko grupo, kiun li starigis pasintjare, renkontiĝis je la fino de januaro, kaj la membroj pasigis agrablan vesperon kune en trinkejo. Pro la sukceso de liaj klopodoj, JEB decidis okazigi sian venontan renkontiĝon en Notinghamo, kaj invitis ĉiujn membrojn de la Notinghama klubo ĉeesti. La sekva JEB-renkontiĝo estos dum la brita kongreso en Salisbury, kie okazos nia jarkunsido. Ĉi-jare ni estas feliĉaj, ĉar alparolos nin la juna pola Esperantisto Przemek Wierzbowski pri siaj spertoj de Esperantujo. Ni esperas ke multaj junuloj ĉeestos – pli da informoj troveblas ĉe nia retpaĝaro http://www.jeb.org.uk

Back to stories and articles