2007 estis ekscita jaro por JEB
La pasintaj ses monatoj estis kaj okupataj kaj sukcesaj por JEB. Julion okazis la JEB Somera Renkontiĝo en Stratford-upon-Avon, kiu estis la unua oficiala JEB Renkontiĝo ekster la Brita Kongreso dum multaj jaroj. Bedaŭrinde la vetero dum nia elekita semajnfino estis terurega; la trajnoj ne plu funkciis kaj la urbo mem estas inundita pro la senĉesa pluvo dum la antaŭoj tagoj. Sep JEBanoj tamen vojaĝis al la belega naskiĝejo de Ŝekspiro kie ili pasigis agrablan kaj amuzan semajnfinon. Estis bona okazo renkonti novajn kaj malnovajn amikojn, kaj diskuti la estontecon de JEB.
Dum la sekva somero multaj JEBanoj kaptis la okazon partopreni Esperantajn eventojn. Daniel White kaj Petra Fantom kuraĝe vojaĝis al Vjetnamo por ĉeesti la IJK, dum nia prezidanto Tim Owen voluntulis pasigi du semajnojn en kotkovrita kampo por deĵori ĉe la Monda Skolta Ĵamboreo. Feliĉe li ne estis sola, kaj dankeme ricevis helpon de Joyce Bunting kaj la familio Tellier. Tom Shorney pasigis la plej grandan parton de sia ferio en Hispanio, kie li amikiĝis kun lokaj Esperantistoj kaj kiam li fine revenis hejmen, li apenaŭ plu memoris kiel paroli la anglan! Ankaŭ Rolf Fantom vojaĝis eksterlanden; li veturis al Japanio por interpreti kaj poste restis tie por ĝui la Universalan Kongreson. Je la fino de aŭgusto Tim Owen kaj Mikeo Seaton prelegis pri JEB dum kunveno de la Londono Esperanto-Klubo. Estis bona okazo promocii JEB kaj sciigi aliajn Esperantistojn pri niaj ĵurnaleto kaj forumoj.
La 13an oktobron sep JEBanoj ĉeestis neformalan kunvenon en Leicester. La partoprenantoj inkluzivis du novajn membrojn, kiuj aliĝis al la forumoj antaŭ kelkaj monatoj sed neniam antaŭe havis la eblecon renkonti Esperantistojn. Dum pli ol kvin horoj ni sidis en trinkejo kaj babilis pri Esperanto kaj aliaj konstruitaj lingvoj. La etoso estis tre amika, kaj ni ĉiuj ege ĝuis la sperton. Pliaj kunvenoj estas planataj estontece, la sekva verŝajne okazos en Peterborough ĉi tiun printempon.
Se dum la somero ni festis, dum la aŭtuno ni laboris. Oktobro signalis ankau la komenco de grava periodo de agado. Gavan Fantom laboris tre diligente por organizi la Lingvan Ekspozicion de la Londona Olimpia. Helpis lin ankau Tim Owen, kiu preparis la flugfoliojn, kaj Thomas, unu el niaj novaj membroj, kiu deĵoris dum kelkaj horoj je la sabato. Tim kaj Gavan samtempe laboris kaj tage kaj nokte por krei novan retpaĝaron. La oficiala “JEBsite” do nun troviĝas ce http://www.jeb.org.uk kie oni povas rigardi fotojn de lastatempaj renkontiĝoj kaj legi pli da informoj pri nia aktiveco en nia nova blogo. Ĉiuj kiuj vidos ĝin certe konsentos ke ĝi estas tre alloga kaj profesia retpaĝaro kiu certe helpas al ni promocii JEB kaj Esperanton.
Mi ne forgesu mencii la kontribuon de nia sekretario Daniel White, kiu malgraŭ la premo de siaj universitataj studoj tamen trovis la tempon eldoni la kvaran ekzempleron de nia ĵurnaleto ‘S@luton’. Ĉi tiu estas la plej interesa kaj bone aspekta versio de ‘S@luton’ kiun oni ĝis nun produktis, kaj JEB fieris povi disdoni ĝin dum la Lingva Ekspozicio. Kopion oni povas havigi rete ĉe http://www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/Saluton4_Printempo2007.pdf Ĝi certe legindas.
Dum kelkaj membroj do koncentriĝis pri Esperanto en Britio, alia JEBano okupiĝis pri Esperanto eksterlande. Rolf Fantom nuntempe estas la ĉeforganizanto de la Internacia Seminario, la granda junulara evento kiu okazas ĉiujare en Germanio. Li dediĉis ĉiun minuton de sia libertempo al la planado de la ĉijara seminario por certigi ke ĝi estu la plej sukcesa en sia kvindekjara historio. Sed li ne estis la sola brito kiu kontribuis. Gavan uzis sian teĥnikan lertecon por funkciigi lumigon, kiu reagas al la muziko kiun oni ludis. Tim desegnis la grafikojn por la T-ĉemizoj, kiuj estis vendataj dum la semajno, kaj vekiĝis frue ĉiumatene por instrui komencanton kurson. Kompreneble la evento estis grandega sukceso, kaj tiuj el ni kiuj ne povis ĉeesti ankoraŭ malĝojas.
2007 do estis ekscita jaro por JEB. Ĉu ni povos superi niajn atingojn dum 2008? Ni certe klopodos!




