Brita Kongreso
Dum la du jaroj ekde mia Esperantiĝo, mi ankoraŭ ne sukcesis ĉeesti britan kongreson. En 2006 mi estis senkuraĝulino kiu tro timis ke Esperantistoj formanĝas ŝin por iri al Skarboro, kaj en 2007 mi decidis ke la senaŭta vojaĝo al Letchworth tro komplikis. Kiam la ĉi-jara kongreso alproksimiĝis, mi tamen ne plu kapablis trovi ekskuzojn. Southport estas urbo facile atingebla per trajno, kaj intertempe mi akiris sufiĉan memfidon por aliĝi. Kion mi atendis rilate al kongreso mi ne certas, sed mi antaŭĝuis mian unuan sperton de Esperanto-aranĝo dum kelkaj monatoj.
Dank’ al la kapricoj de la britaj fervojoj mi fakte preskaŭ maltrafis ankaŭ ĉi tiun kongreson. Eble estas difekto en mia ina cerbo, sed neniam venis al mi la penso ke du apartaj trajnoj, ambaŭ kun la sama celo, povus forlasi la Birmingaman stacidomon je ĝuste la sama horo; unu veturante laŭ la okcidenta flanko de la lando kaj la alia laŭ la orienta. Tia tamen estas la horaro kaj per mia neerariva bonŝanco mi kompreneble elektis la malĝustan kaj preskaŭ sendis mian kompatindan koramikon al Skotlando. La rezulto estis, ke ni bedaŭrinde tro malfruis por ĉeesti la interkonan vesperon. Katastrofa la tago tamen ne estis. Ni hazarde renkontis Elizabeth Stanley survoje, kaj mi ĝojis fine povi kunligi nomon kaj vizaĝon. Per la helpo de ŝi, policisto kaj kelkaj ebriaj lokuloj, ni sukcesis trovi nian hotelon kaj ankaŭ la aliajn JEBanojn. Malgraŭ la fakto ke li jam manĝis dumvojaĝe, mia plendema koramiko ankoraŭ malsatis. Grupo el ni do ekiris al itala restoracio, kie la kelnero, supozante ke ni britaj junuloj nenion scias pri lingvoj, provis kredigi nin ke li estas italo per parolado en la hispana!
***
“Mi kredis, ke vi ne venos!”. Por mi la kongreso do komenciĝis sabaton matene kiam mi timeme eniris la ĉefan ĉambron de la kongresejo kaj min tuj alparolis nekonata virino kun la ĉi-supraj vortoj. Dum kelkaj minutoj mi iomete konfuziĝis, sed per la amikaj klarigoj de Gaynor Voiels baldaŭ evidentiĝis ke mi havos la honoron donaci floraron al la filino de la loka urbestro. Kia surprizo por mi! Dum mia unua horo ĉe Esperanto-kongreso mi intencis sidi neremarkite en malluma angulo, sed mi tamen fieris akiri eĉ etan rolon en la impona ceremonio kiu sekvis.
La solenan malfermon ĉeestis Lordo Ronnie Fearn, membro de la supera parlamentejo, kaj la nuntempa Southport-deputito, John Pugh MP. Oficiale malfermis la kongreson Richard Hands, la urbestro de Sefton, kun la helpo de la urbestrino Katy Hibbert. Post enkonduko de John Wells, Lordo Fearn bonvenigis la kongresanojn al Southport kaj rakontis al ni kelkajn interesajn detalojn pri la urbo. Gxi ŝajne multe ŝanĝiĝis ekde la lasta Esperanta kongreso antaŭ kelkaj jardekoj! Sekvis lin John Pugh, kiu parolis positive pri liaj impresoj de Esperanto kaj la graveco de lingvolernado. Amuza momento venis kiam li scivolis ĉu indas lerni la kimran. Feliĉe li konkludis ke ja estas bela afero, rigardi ludantajn infanojn kiuj senpene alparolas unu la alian kimre. Aparte feliĉa konkludo post kiam John Wells fripone sciigis lin ke li mem estas anglo kiu lernis la kimran kaj verkis Esperanto-Kimran vortaron!
Por multaj ĉeestantoj mi suspektas ke la plej memorinda momento de la malfermo tamen venis kiam la geurbestroj klopodis diri kelkajn vortojn Esperante. Ili tre bone sukcesis, kaj tiu vere estis bela montro de bonvolo al ni. Estas ankaŭ rimarkinde ke post kiam la oficiala deĵoro finiĝis, la dignituloj ne ĉiuj tuj forkuris, en klopodo eskapi de ni frenezuloj tiel rapide kiel siaj eminentaj kruroj ebligis. Anstataŭe, ili restis dum iom da tempo en la ĉambro, parolis al multaj partoprenantoj, kaj ŝajne vere interesiĝis pri la Lingvolanĉilo-projekto. Cetere, mi nek faligis la florojn, nek ternis pro alergio; do, pli sukcesan malfermon mi ne povas imagi.
La unuan prelegon de la semajnfino faris la gastparolanto, Roman Dobrzynski. Se oni atendis sekan paroladon, oni grave eraris, ĉar li montris al ni filmon pri la brazila komunumo ‘Bona Espero’. Mi jam aŭdis iom pri la tiea lernejo dum konversacio kun brazila amiko mia, kaj pro tio mi ege interesiĝis. La tre profesie farita filmo, kiun li tradukis Esperanten aparte por nia kongreso, bildigas la vivmanieron de la loĝantoj, kiuj ĉiuj uzas Esperanton dum sia ĉiutaga vivo, kaj ankaŭ instruis al ni iom pri la historio de la projekto.
Post kiam la filma diskutado finiĝis, venis la tagmanĝa horo kaj jen unu el la plej bonaj ideoj de la LKK; sekvis tri liberaj horoj, dum kiuj la kongresanoj rajtis manĝi, babili kaj aĉeti Esperantajn librojn. Multaj el ni ankaŭ kaptis la okazon esplori la urbon, ĉar vere estintus domaĝe vojaĝi al loko tiel vizitinda kiel Southport kaj havi maltro da tempo por ekkoni la ĉirkaŭaĵojn. Mi ankoraŭ ne sufiĉe plenkreskis por ne ege ekscitiĝi pro la ideo vidi la maron, kaj pro tio ni JEBanoj tuj forlasis la kongresejon kaj rapidis marborden. Mi ja legis en la kongreslibro ke Southport posedas la duan plej longan marponton en Britio, sed neniam venis al mi la penso ke pro tio la urbo apenaŭ situas mare! Fakte ĝi ne venis ĝis ni finfine alvenis ĉe tiu fama marponto, kaj evidentiĝis ke necesas promeni dum horo por ekvidi akvon. Tro pigraj por tion fari, ni iris al la apuda foirejo kaj mi decidis rajdi en la granda ondanta fervojo pro la espero ke ĝi veturas sufiĉe alten por doni al mi maran vidaĵon. Tiu bedaŭrinde ne okazis; pro vertiĝo mi fermis al mi la okulojn dum la plej granda parto de la rajdo, kaj mi klare memoras nur bildon de la tero kiam mi bezonis certigi, ĉu mi estas renversitia aŭ ne! Mi ja tiel estis, kaj tiom kriegadis ke estis iom surdigita Junularo Esperantista Brita kiu revenis kongresen je la tria. Kompreneble Southport ofertas aliajn distraĵojn por pli bonsencaj homoj. Eblas promeni laŭ la eleganta ĉefstrato, esplorante kelkajn el la nekutimaj butikoj, aŭ viziti la belajn botanikajn ĝardenojn.
Unu kongresano tamen opiniis ke la paŭzo tro longas, kaj pro tio li helpeme organizis sian propran prelegon, por ke homoj ne enuiĝu. Ian Fantom starigis aldonan sesion, dum kiu partoprenantoj havis la eblecon demandi al li pri lastatempaj eventoj en la brita movado. Ĉi tiun sesion mi bedaŭrinde ne povas priraporti ĉar ial mi estis la sola novulo en la ĉambro kiun li ne per flugfolio invitis. Ĉu hazardo, ĉu konspiro, mi ne certas.
La oficiala programo rekomenciĝis per informa prelego pri Lingvolanĉilo. David Kelso anstataŭis Angela Tellier, kaj kvankam li eble ne estas tiel bela, li tamen tre lerte klarigis al ni la lastatempajn sukcesajn de tiu projekto. Lin sekvis Geoffrey Sutton, kiu priparolis sian novan libron, la koncizan enciklopedion pri originala Esperanto-literaturo. Mi preskaŭ svenis pro ŝoko kiam mi eksciis ke li dediĉis sep jarojn al la verkado de tiu mastraĵo. Tian paciencon mi elkore admiras, ĉar mi mem jam malpaciencas pro la dumonata atendo antaŭ ol mia mendata ekzemplero alvenos!
Por mi la plej ĝuinda parto de la semajnfino tamen estis la federacia festo. Mi devas konfesi ke nek brazilaj orfoj, nek infana lingvokonscio ŝajnas al mi pli interesinda ol kuko, kaj kia bela kuko ĝi estis! La blanka kaj ruĝa rozoj tuj sciigis kongresanojn ke estas la sudlankaŝira kaj jorkŝira federacioj kiuj festis siajn centjariĝojn, kaj ĉirkaŭ la ĉambro troviĝis fascinaj fotoj el siaj longaj historioj. La mia estis la respondeco tranĉi ĉi tiun artverkon, kaj pro tio la tuta JEB iomete timis. Mi mem timis ĉar mi posedas tre ŝanceliĝemajn manojn kaj mi ne volis akcidente ruinigi la kukon. La restaĵo de JEB timis, ĉar ili dubis ĉu estas bona ideo komisii min kun akra objekto… Ĉio tamen funkciis senprobleme, kaj mi aparte ĝojis ke mi fakte devis ne tranĉi la kukon, sed nur ŝajnigi kvazaŭ mi tion farus.
Kun plenaj ventroj ni kvietiĝis por aŭskulti la ‘Buchanan’ prelegon, kiu ĉi-jare temis pri la liverpola prononco. Al mi kaj mia alloga Birmingama akĉento, tiu prononco vere ŝajnas stranga kaj mi do scivolis ĉu eblas ĝin diskuti Esperante. John Wells tamen tre sukcese tion faris per la plej informa kaj amuza prelego de la semajnfino. Kvankam mi ne tute komprenis la pli teĥnikajn partojn de la parolado, mi certe multe lernis kaj estontece mi aŭskultos la skaŭsan kun novaj oreloj. Ankaŭ rimarkinda estis la enkonduko de Paul Gubbins, kiu tre sperte pruvis al ni ke ne nur eblas priparoli la skaŭsan Esperante, eblas ankaŭ paroli Esperanton skaŭse.
Tiu atingo povintus ĉefroli en la amuza distra vespero, kiu sekvis. Dum ĉi tiu programero mi iomete hontis, ĉar mi ŝajne estis la sola sentalenta kongresano. Tro da homoj kontribuis por ke mi menciu ĉiujn, sed aparte plaĉis al mi la kantado kiun gvidis Stephen Thompson. Pro tonsurdeco mi mem ne aŭdacis kunkanti, sed feliĉe multaj el la aliaj kongresanoj havas pli bonajn voĉojn ol mi. Mi ege ĝuis la vivecan version de “Verdaj la junkoj, ho!” (mi antaŭe ne sciis ke mia koramiko povas kanti tiel laŭte!) kaj ankaŭ la traduko “Reĝo de la danco” estis tre aŭskultinda.
Dimanĉo estis tago kiun dominis jarkunsidoj. Tiu de JEB okazis posttagmeze, kaj estis trankvila horo dum kiu ni senprobleme elektis novan komitaton kaj diskutis la plej gravajn nuntempajn demandojn. Pli animata estis tiu de EAB, kiun karakterizis emociaj diskutoj kaj interrompoj. Interesaj estis tiuj diskutoj kiuj temis pri la estonteco, ekzemple ĉu venontaj jarkunsidoj okazu angle aŭ Esperante. Malpli interesaj estis tiuj, kiuj tro temis pri pasintaj problemoj, disputis etajn detalojn, aŭ enhavis personajn akuzojn. Malgraŭ iom da provokado, nia prezidanto kondutis sin tre bone kaj mi kredas ke oni facile povas pardoni lin pro kelkaj grimacoj, ĉar en la sama situacio multaj el ni verŝajne farintus gravan korpan damaĝon! Menciinda estas ankaŭ la kontribuo de Joyce Bunting, kiu lerte klarigis la financan pozicion de EAB, aparte la investadan politikon. La kontoj de almozofondaĵoj estas tiom komplikaj ke eĉ multaj profesiaj kontistoj ne bone komprenas tiujn, kaj ni ĉiuj do ĝoju ke la financoj de nia asocio estas en tiaj bonaj manoj.
Eĉ se oni ne interesiĝis pri jarkunsidoj, la dimanĉa programo estis plenplena. Matene Roman Dobrzynski denove prelegis, ĉi-foje pri la temo “Esperanto – la pontolingvo de mia profesio”; posttagmeze David Kelso kaj Stephen Thompson gvidis diskuton pri Esperanto kaj publico. Stephen fakte havis tre okupitan tagon, ĉar kun Hilary Chapman li poste prezentis sesion pri Esperanto-kanzonoj, dum vespere li intervjuis Sally Phillips pri ŝiaj dezertinsulaj diskoj.
Bedaŭrinde mi mem ne povis ĉeesti ĉiujn el tiuj prelegoj, ĉar mia kvarhora vojaĝo hejmen signifis ke mi devis forlasi Southport antaŭ la kvina, kaj jen mia sola vera kritiko de la kongreso. Estintus multe pli bone por mi kaj la aliaj partoprenantoj kiuj ne havas la feliĉon esti aŭ studentoj aŭ emerituloj, se la kongreso okazis dum semajnfino kiam ankaŭ la lundo estis nelabora tago. Tiam ni povintus resti pli longe kaj ne devintus maltrafi tiom da interesaj spertoj. Verŝajne estis bonaj kialoj por la elekto de la efektiva semajnfino, sed laŭ mi tamen estis domaĝe ke tiom da kongresanoj devis forlasi Southport antaŭ ol la oficiala fermo.
Escepte de tio, mi vere ne povas diri malbonaĵojn. La kongresejo havis bonegan situon, sufiĉe apud la urbocentro, la stacidomo kaj la preferata restoracio de JEB – Wetherspoons. La programo estis diversa, la prelegantoj elokventaj, kaj se de tempo al tempo la etoso estis iomete ŝarĝita, tio ne estis la kulpo de la LKK, kiuj ĉiuj povas fieri pro tre bone organizita semajnfino. Post jaroj de prokrastado, mi certe ĝuis mian unuan sperton de Esperanto-kongreso, kaj la dato de la venontjara evento jam troviĝas en mia kalendaro.




