JEB Raporto: januaro – majo 2008
Post la sukceso de la Internacia Seminario en Germanio, kies ĉeforganizanto estas JEBano Rolf Fantom, la pensoj de JEB revenis al la brita movado. Januaron Tim Owen kaj Clare Hunter ĉeestis la ‘Ni Festivalu’ semajnfinon en Barlastono. Kiel pasintjare ili alvenis malfrue kaj pro tio ne povis partopreni la teatraĵojn. Feliĉe Derek Tatton tamen organizis ankaŭ studsesion por diskuti diversajn aferojn kaj al tiu li ilin invitis. La diskutoj estis tre aŭskultindaj, aparte tiuj kiuj temis pri artefarita inteligento kaj humanismo, kaj la JEBanoj ege ĝuis lerni per la komentoj de pli spertaj Esperantistoj.
En marto okazis oficiala JEB-renkontiĝo en Peterborough. Kelkaj JEBanoj pasigis agrablan posttagmezon en la urbo kaj uzis la tempon diskuti kelkajn gravajn temojn, ekzemple la retpaĝaron kaj membrecon. Alveninte ĉirkaŭ la dua, kvar el ni iris al loka trinkejo por manĝi kaj kredis ke ni restos la solaj partoprenantoj. Imagu do nian surprizon kiam ni subite ricevis mesaĝon de Marteno Miniĥ, kiu hazarde aŭdis pri nia evento dum kunveno de la Londona Esperanto-Klubo, kaj sen scii kie ĝuste ni troviĝas, veturis al Peterborough por nin serĉi! Li estis tre bonvena aldono al la grupo, kvankam ni unue preskaŭ ne rekonis lin pro sia nova harara aranĝo.
Marto estis la fino de la financa jaro por JEB, kaj nia kasisto Mikeo Seaton baldaŭ komencis tre lerte prepari niajn kontojn. Ĉi tiu estis jaro dum kiu JEB ricevis multajn donacojn de patronoj, kaj ni elkore dankas ĉiujn kiuj kontribuis. La kasista raporto tamen montras, ke ĉi tiu estis ankaŭ jaro dum kiu JEB havis multajn elspezojn. La plej granda parto de tiuj rilatas al la presado de nia ĵurnaleto ‘Saluton’. Ĉar nia membraro ne estas tre ampleksa, ni ne povas uzi profesiajn presistojn, kaj ĉiu ekzemplero kiun ni eldonas do devas esti presita en la hejmo de JEBanoj je alta kosto. Tial, post longa periodo de pripensado kaj diskutado, ni finfine decidis ke ni ne eldonos pliajn versiojn de la ĵurnaleto. Tiu ne estis facila decido por ni. Tamen ni ĝojas povi sciigi vin ke niaj membroj daŭre verkos artikolojn pri diversaj temoj ĉe nia nova retpaĝaro, http://www.jeb.org.uk Tie vi povos legi ankaŭ la pli lastatempajn novaĵojn pri venontaj JEB-eventoj kaj renkontiĝoj sur nia blogo.
Dum aprilo kelkaj JEBanoj havis kialojn festi. Tim Owen ricevis la rezultojn de Esperantlingvan ekzamenon, kiun li faris dum la pasinta IS. Kompreneble li bone sukcesis kaj ricevis diplomon … kvankam poste (tute tipe!) li perdis tiun, kaj pro tio ni simple devas fidi al li ke ĝi iam ekzistis! Ankaŭ Rolf Fantom ricevis bonan novaĵon. Ŝajne ne kontenta kun ĉefrespondeco pri la Internacia Seminario, li nun fariĝis membro de la organizada teamo por la Internacia Junulara Kongreso 2009 en Liberec’. Tiu kongreso okazos ĉe la landlimoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando – kaj kun la helpo de brita organizanto, ĝi certe estos vere internacia evento! Ni certas ke Rolf uzos sian sperton de la IS por krei tute memorindan feston. En la pli proksima estonteco, JEBanoj nuntempe pripensas siajn vojaĝplanojn por la IJK 2008, kiu okazos en Szombathely, Hungario. Se estas aliaj junuloj kiuj interesiĝas, bonvolu viziti nin en la forumoj por pli da informoj.
Malgranda grupo de JEBanoj ĉeestis la Britan Kongreson en Southport inter la 9a kaj 11a majo. Por du el ni tiu estis nia unua sperto de Esperanto kongreso, kaj mi ĝojas povi raporti ke ni treege ĝuis la semajnfinon. Dimanĉon okazis la jarkunveno de JEB, dum kiu ni diskutis niajn ideojn por la estonteco kaj elektis novajn komitatanojn. La komitato de 2008/09 konsistas el Tim Owen (Prezidanto), Mikeo Seaton (Kasisto), Clare Hunter (Sekretario) kaj Thomas Preece (Komitatano). Aliaj membroj de la 2007/08 komitato ne kandidatis pro siaj personaj devontigoj. JEB volas publike danki al Daniel White, Petra Fantom, Hannah Tellier kaj Rolf Fantom pro ilia dediĉo al JEB dum multaj jaroj. La unua tasko de la nova komitato estos organizi la duan JEB Someran Renkontiĝon, kiu ĉi-jare okazos en Buxton. Ĉu ĉi-somere ni havos pli bonan veteron, ni rakontos en la sekva JEB-raporto!




