JEB-raporto junio – septembro 2008
La somera renkontiĝo de JEB okazis ĉi-jare en la pitoreska urbo Bŭton inter la 19a kaj 20a julio. Malgraŭ niaj plej bonaj klopodoj inviti membrojn, nur 5 homoj ĉeestis. Tim Owen, Daniel White, Mikeo Seaton, Marteno Miniĥ kaj Clare Hunter tamen ege ĝuis la semajnfinon, kaj kvankam la vetero ne estis perfekta, ni certe spertis malpli da pluvo ol pasintjare.
Sabato estis trankvila tago, dum kiu ni kaptis la okazon esplori niajn belajn ĉirkaŭaĵojn kaj babilis Esperante ĝis la frua mateno. Sed Bŭton ja troviĝas en la mezo de bela kamparo, kaj dimanĉon ni do decidis iom marŝi en la lokaj montoj. Kun mapo kaj fortaj botoj ni ekis trans la erikejon, kaj Tim bone distris nin per senĉesa kantado de la klasika ‘Verdaj la junkoj, ho!’ Iomete lacaj, ni finfine atingis nian celon; Shining Tor, la plej alta pinto en Cheshire. La panoramo vere estis belega, sed pro la forta vento ni baldaŭ devis malsupreniri por revarmiĝi en trinkejo.
La sekvan sabaton komenciĝis la Internacia Junulara Kongreso, kaj naŭ homoj vojaĝis el Britio al la hungara urbo Szombathely (som-bat-ej). Por Thomas Preece, Guy Johnston kaj Clare Hunter tiu estis la unua ebleco partopreni veran internacian renkontiĝon, kaj pro tio ili ege ekscitiĝis. Ni ĉiuj pasigis agrablan kaj interesan semajnon en bela loko, sed dum Thomas dormis kaj la aliaj JEBanoj festis, Rolf Fantom laboris.
Kune kun Martin Sawitzki el Germanio, li gvidis la kurson “Aktivula Trejnado”, kiu celis helpi al Esperantistoj pli lerte organizi agadon en siaj naciaj asocioj. Dum kelkaj sesioj, ĉirkaŭ 60 partoprenantoj diskutis pri diversaj temoj, ekzemple la plej bona maniero helpi komencantojn.
Kompreneble Rolf ankaŭ strebis promocii la Internacian Seminarion. Al Szombathely li kunportis dekojn da afiŝoj, kiujn kreis JEBano Tim Owen, por sciigi ĉiujn partoprenantojn ke la temo de la venonta IS estos “Katastrofoj”. Tiuj certe estis la plej buntaj kaj profesiaj afiŝoj kiujn ni vidis dum la tuta aranĝo, sed por Rolf eĉ tio ne sufiĉis kaj merkredon vespere li organizis apartan programeron por pli kreeme varbi la IS.
La brita kvizo “La plej malforta ĉenero” nun estas konata tra la mondo, kaj Rolf perfekte prenis la rolon de Anne Robinson en nova Esperanta versio. Ĉiuj partoprenantoj portis la oficialajn T-ĉemizojn de la IS, kiujn kreis Tim Owen, kaj ĉiuj poentoj reprezentis rabaton de la IS-kotizo. Estis tre spektinda afero – laŭ mi certe la plej amuza kontribuo al la vespera programo.
Dum la plejparto el ni bedaŭrinde devis reveni al Britio, Rolf kaj Petra kaptis la okazon ĉeesti ankaŭ MIRO, pli ripoza aranĝo kiu okazis en Duga Resa, Kroatio. Por Rolf la libertempo estis utila okazo starigi la “IJK Komisionon” – grupo de spertuloj kiuj respondecos pri kongresa organizado post 2010. La celo de la grupo estas helpi al la loka teamo kaj tiel pli faciligi kaj profesigi la organizadon de venontaj eventoj. La loka teamoj povos koncentriĝi pri lokaj aferoj kej ne plu devos investi tempon por lerni kaj okupiĝi pri administraj aferoj. Ni deziras al li bonŝancon kun ĉi tiu nova entrepreno!
Kompreneble ankaŭ aliaj JEBanoj daŭre aktivas. Tim Owen lastatempe pasigis tempon kun hungara reprezentanto de SEL, la Skolta Esperanto-Ligo, kiam ili pridiskutis manierojn pli videbligi Esperanton okaze de la sekvonta Ĵamboreo en Svedio en 2011. Guy Johnston nuntempe klopodas revigligi la Notinghaman Esperanto-Grupon. Ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto en la orientaj mezlandoj, estas bonvenaj viziti la novan retpaĝaron ĉe http://notinghamo.wordpress.com kaj aliĝi al la diskutlisto. Dum la venontaj monatoj, Guy celas pligrandigi la membraron kaj organizi lokajn renkontiĝojn.
Ankaŭ JEB mem havas interesajn planojn por la aŭtuno. Ni esperas krei aron da flugfolioj kiujn ni povos sendi al novaj membroj por pli bone informi ilin pri la brita Esperanto-movado. Ni intencas fari kelkajn ŝanĝojn al nia retpaĝaro por ke estu pli facile scii kiom da membroj ni fakte havas.
Ni ŝatus eldoni apartan ekzempleron de nia ĵurnaleto ‘Saluton!’ por disdoni dum la Londona Lingva Ekspozicio, kaj jam pridiskutas la bezonatajn artikolojn. Kaj, kompreneble, ni intencas kunveni almenaŭ unufoje dum la venonta aŭtuno. Ĉiuj estas bonvenaj – venu al la forumoj por sciigu nin pri viaj preferataj loko kaj semajnfino!




