JEB raporto: marto – majo 2009
Aprilo estis okupita monato por JEB. Inter la 17an kaj 20an kompreneble okazis la brita kongreso de Esperanto en Salisbury, kaj proksimume 9 JEBanoj ĉeestis. Kelkaj grave kontrubuis al la programo, ekzemple Andrew Weir, kiu prelegis vendredon vespere pri la temo Asterisko. Por aliaj estis ilia unua brita kongreso, do ili kaptis la okazon ekkoni pli aĝajn membrojn de la brita Esperanto-movado kaj ĝui la novajn spertojn.
Sabaton posttagmeze ni ĉiuj ekscitiĝis ĉar ni festis 50 jarojn de JEB. Tim kunportis du belegajn kukojn kaj post eta parolado pri la historio de la asocio, ni rajtis manĝi. Feliĉe estis pli da kuko en la ĉambro ol homoj, do eblis preni pli ol unu pecon de la frandaĵo!
Post tiu festo okazis unu el la plej aŭskultindaj prelegoj de la semajnfino. La pola junulo Przemek Wierzbowski parolis al ĉiuj pri la venonta Universala Kongreso en sia hejmurbo de Bjalistoko. Mi devas konfesi ke antaŭ ol li ekparolis, mi havis neniun intencon partopreni tiun kongreson. Li tamen sukcesis tiel bone prezenti kaj la urbon kaj la eventon, ke je la fino mi ege bedaŭris ke pro laboro mi verŝajne ne povos ĉeesti. Mi tiom bedaŭris ke mi poste parolis pri tiu al mi estro, kaj pro feliĉa hazardo li finfine permesis al mi feriumi dum ĝuste tiu semajno. Almenaŭ kvar JEBanoj nun vojaĝos al Bjalistoko ĉi-somere.
Dimanĉon okazis la jarkunsido de JEB, kiu kiel kutime estis pli mallonga kaj trankvila ol tiu de EAB. Ni diskutis bezonatajn ŝanĝojn al nia retpaĝaro, niajn novajn flugfoliojn por komencantoj, kaj ideojn por estontecaj renkontiĝoj. Mi do povas anonci ke la somera renkontiĝo de JEB okazos inter la 4an kaj 5an de julio en la urbo Felixstowe (Suffolk). Ni intencas alveni sabaton posttagmeze kaj tranokti aŭ en malmultekosta hotelo aŭ loka tendumejo por ke ni havu pli da tempo por esplori la urbon. Se vi ŝatas ĉeesti, bonvolu kontakti nin en la JEB-forumoj por pli da informoj. La sekva renkontiĝo okazos aŭtune, verŝajne en Londono.
La semajnfino post la brita kongreso, tri JEBanoj vojaĝis al Halifakso en norda anglio, kie du eksterlandaj Esperantistoj gastis ĉe Rolf kaj Petra Fantom. Sabaton vespere ni ludis la kartoludon Uno laŭ tre komplikaj internaciaj reguloj, dum dimanĉon ni iris al Malham Cove en la Yorkshire Dales kaj montris al la vizitantoj la belecon de la angla kamparo.
Du semajnoj poste Tim kaj Clare denove vojaĝis norden, kaj kune kun Rolf ĉeestis la printempan kunvenon de la Nordokcidenta Esperanto-federacio en Preston. Clare estis la gastparolanto kaj prelegis pri la temo “Esperanto kaj mi, spertoj kaj esperoj”. La sperto estis iomete timiga sed feliĉe ŝi travivis kaj dankas al ĉiuj kiuj ŝin invitis. La JEBanoj ĉiuj tre ĝuis la renkontiĝon kaj ni aparte ĝojis ekkoni la ĝis nun plej junan membron de JEB, Michael, kiu malgraŭ sia 14 jaroj jam lernas pli da lingvoj ol la restaĵo de JEB kune!
Jen la plej gravaj novaĵoj el la junulara movado. Pli da informoj ĉiam troviĝas ĉe nia retpaĝaro, http://www.jeb.org.uk




