JEB raporto, octobro – decembro 2008

La aŭtuna renkontiĝo de JEB okazis oktobron, en la bela mezlanda urbo Worcester. Tiun lokon ni elektis ĉar ĝi estas la nuntempa hejmo de JEBano Damon Lord. Kelkaj el ni jam babilas al li en la JEB-forumoj dum du jaroj, sed ankoraŭ ne sukcesis renkonti lin. Ni do nepre volis kapti la okazon finfine fari tion, kaj mi ĝojas povi raporti ke estis tre ĝuinda sperto.

Entute sep homoj partoprenis la renkontiĝon. Unu el tiuj estis Chris, komencanto kiu ekinteresiĝis pri Esperanto post kiam sia amiko Guy Johnston klarigis al li pri la vojaĝeblecoj. Li tuj komencis lerni interrete, kaj progresis tiel rapide ke li jam povis kompreni iom da niaj konversacioj, kaj de tempo al tempo eĉ kontribui. La plej granda parto de la konversacioj ja okazis en Esperanto, ĉar ĉeestis la renkontiĝon ankaŭ la belga Esperantisto Ben Indestege, kiu tiam feriumis en Britio. Li certe aldonis bonegan etoson al la kunveno, ĉar JEB-renkontiĝoj tre malofte allogas internaciajn vizitantojn!

Je la fino de oktobro, Tim Owen kaj Clare Hunter vojaĝis al Barlastono por partopreni la diskutrondan semajnfinon, kiun organizis Derek Tatton. La diskutitaj temoj estis tre interesaj, kaj la JEBanoj ĝuis aŭskulti la opiniojn de la pli spertaj Esperantistoj. Mi mem certe multe lernis! Mi scius preskaŭ nenion pri la Mona Lisa sen la klarigoj de Derek dum la sesio kiu temis pri tiu mondfama pentraĵo, kaj ankaŭ la kontribuoj de Terry Page pri ekologiaj aferoj estis aparte aŭskultindaj. Dum kelkaj konversacioj, ekzemple tiu pri la malpermisigo fumi en publikaj lokoj, evidentiĝis ke la vidpunktoj de la du generacioj malsamis, sed estintus enuiga semajnfino se ni ĉiuj konsentis pri ĉio.

Komence de novembro okazis la lingva ekspozicio en Londono, kaj nun estas tradicie ke JEBanoj faras gravan kontribuon al tiu evento. Kune kun Helen Fantom, JEBanoj Gavan kaj Tim estis membroj de la organiza teamo kaj laboris tage kaj nokte por sukcesigi la semajnfinon. Dum Gavan okupiĝis pri oficialaj kaj teĥnikaj aferoj, Tim koncentriĝis pri varbiloj kaj redaktis novan ekzempleron de la iama JEB-ĵurnaleto, ‘S@luton’. Dum la tri tagoj de la ekspozicio ni disdonis kelkcentoj da tiu bunta kaj profesia eldonaĵo, kaj do povis informi multajn homojn pri la lastatempa agado de JEB. Kompreneble la plimulto de la artikoloj estis verkitaj en la angla lingvo por ke homoj povu senprobleme legi ilin, sed la ĵurnalo enhavas ankaŭ Esperantlingvan raporton de Guy Johnston pri la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kiu montras al ĉiuj ke la lingvo bone funkcias.

Dum multaj el ni aktivas en Britio, JEBano Rolf Fantom daŭre aktivas je internacia nivelo. Nuntempe li laboras por organizi sian duan Internacian Seminarion, kiu ĉi-jare okazos en la urbo Biedenkopf, apud Frankfurto. Ĝis nun jam aliĝis 110 Esperantistoj, inter ili kvar JEBanoj. Kompreneble, ĉiuj aliĝintoj uzis la belan novan retpaĝaron, kiun pasintjare kreis Tim Owen. Per ĝi eblas legi detalojn pri diversaj programeroj, kaj rigardi fotojn el pasintaj ISoj. Espereble ankaŭ la ĉi-jara evento provizos nin per tiaj bonaj memoroj!

JEB nuntempe diskutas siajn planojn por la venonta jaro. La komitato esperas kunveni en Barlastono dum la ‘Ni Festivalu’ semajnfino. Estas multaj JEB-aferoj diskutendaj, sed espereble ni havos sufiĉe da libertempo por partopreni ankaŭ la aliajn programojn. Cetere, ni organizos alian printempan renkontiĝon por ĉiuj membroj – se vi volas partopreni, ne hezitu kontakti nin en la forumoj kaj proponi taŭgan lokon!

Back to stories and articles