JEB Somera Renkontigxo
Dum la bela printempa vetero de majo ŝajnis kiel bonega plano! JEB daŭre kreskas kaj viglas interrete, kaj la plej logika paŝo nun estas organizi verajn eventojn por niaj membroj. Daniel White kaj mi tre entuziasmemis pri la ideo de eta neformala kunveno en iu agrabla loko en la Anglaj Mezlandoj. Post iom da foruma diskutado ni fine elektis Stratford-sur-Avonon, unu el la plej vizitindaj urboj en la tuta lando. Tiel naskiĝis la JEB Somera Renkontiĝo, la unua oficiala JEB-kunveno ekster la Brita Kongreso dum kelkaj jaroj.
Daniel eklaboris diligente por ĝin sukcesigi. Ĉambrojn li rezervis kaj flugfoliojn li presis. Mi ĝenis mian tutan Esperantan konataron per persista demandado, ĉu ili partoprenos. Ni revis pri longaj sunplenaj posttagmezoj, imagis nin lantante sur la herbo apud la trankvile fluanta rivero kun glasoj da biero en la manoj kaj la lingvo internacia sur la lipoj. Dum nia elektita semajnfino en malfrua julio la vetero certe estus sufiĉe varma.
Kion ni faris por ofendi la diojn mi ne scias, sed baldaŭ evidentiĝis ke ili havis aliajn ideojn …
Se mi dirus, ke vendredon la 20an de julio pluvis, tio ne estus sufiĉe preciza. Dum la tuta tago pluvegis, kaj iom post iom Anglio malaperis sub akva kovrilo. Kiam mi vekiĝis je la mateno de la JEB Somera Renkontiĝo, Birminghamo estis fariĝinta kvazaŭa insulo, seka peco de tero kiu staris solece super la inunditaj provincoj de Warwickshire, Worcestershire kaj Gloucestershire. La JEBanoj intencis kunveni en la ĉefa Birminghama stacidomo je la dek-unua por kune veturi al Stratford. Sed Birminghamo apenaŭ plu atingeblis per trajno.
El la plej malsekaj anguloj de la lando sep kuraĝuloj tamen vojaĝis. Ĉu ili naĝis aŭ flugis mi ne certis, sed nek troabundo da akvo nek manko da trajnoj kapablis malebligi siajn alvenojn. Dum Daniel White eskapis el Liverpool kaj Tim Owen sentime serĉis aŭtobuson el Leicester, mi renkontis Marteno Miniĥ el Slovakio/Londono kaj plenumis mian promeson montri al li la vidindaĵojn de mia hejmurbo. La kompatinda Marteno! Tri horojn mi marŝigis lin ĉirkaŭ malseka Birminghamo, montrante al li la plej interesajn domblokojn kaj la plej belajn fabrikojn.
Ĝis la dek-dua kvar el ni staris fiere ekster la stacidomo … kaj tuj eksciis ke ankaŭ al Stratford la trajnoj ne plu kursadas. La urbo, kiun ni baldaŭ nomis Stratford-sub-Avono, ŝajne kuŝis sub kelkaj futoj da riverakvo. Ho ve! Daniel tuj telefonis al la gastejo por demandi, ĉu niaj ĉambroj estas inunditaj. Ni antaŭe decidis, ke se anaso respondus al la voko, ni ĉiuj hejmenirus. Feliĉe tio tute ne okazis kaj per iu inspiro ni trovis taŭgan aŭtobuson kaj atingis la dronigitan naskiĝurbon de Ŝekspiro je la dua. Post tre necesa manĝo en trinkejo, la eble pli taŭge nomata Maljunularo Esperantista Brita ne havis la energion por ĝui siajn belajn ĉirkaŭaĵojn sed devis iri al siaj ĉambroj kaj iomete dormi por refortiĝi post siaj lacigaj klopodoj.
Kiam ni denove vekiĝis vespere, ankaŭ Mikeo Seaton kaj Katja kaj Gavan Fantom estis alvenintaj. Ni pasigis tre ĝuindan nokton en Weatherspoons (ĝi estis almenaŭ kaj seka kaj varma!) kaj mi aparte ĝojis finfine renkonti kelkajn homojn kiujn mi antaŭe konis nur per interreto. Mi fieras raporti ke ni ĉiuj parolis Esperanton dum la plej granda parto de la vespero, eĉ post kelkaj alkoholaĵoj. Por mi tiu ja estis granda atingo!
Dimanĉon la vetero fariĝis pli bela kaj la akvo ekretiriĝis. Post agrabla matenmanĝo en stratkafejo ni kaptis la okazon vidi la belan urbon en kiu ni troviĝis. Plej menciinda estas la malnovega preĝejo, kie Ŝekspiro estas entombigita kaj en kiu ni pasigis tre interesan horon. Dum la posttagmezo la vetersituacio tiom pliboniĝis, ke kelkaj el nia grupo eĉ sufiĉe aŭdacis por aĉeti glaciaĵojn kaj kiam mi poste eltrovis, ke la trajnoj inter Birmingham kaj Stratford denove funkcias, la tago subite perfektiĝis.
Do, tiel estis la JEB “Somera” Renkontiĝo. Iom stresa sed finfine ege ĝuinda sperto. Ĉiujn, kiuj sukcesis ĉeesti, mi dankas pro via resoluteco kaj bona humoro. JEB nuntempe diskutas, ĉu starigi alian eventon aŭtune. Oni atendas, ke en novembro la vetero estos pli bona!




