Kiun lingvon oni parolas en Danio?
Verŝajne vi opinias, miaj karaj legantoj, ke tiu estas stulta demando. Eĉ al nur duoncerba homo la respondo devas esti klara. Antaŭ kelkaj monatoj mi same opiniis.
Antaŭaverto: Eblas, ke ĉi tiu artikolo ege malĝojigos vin. Antaŭ ol vi ĝin legadas, sidiĝu, profunde enspiru kaj preparu vin por mense maltrankviliga sperto…
La ŝokantaj eventoj, kiujn mi estas rakontonta, komenciĝis iun malluman, mornan tagon en Oksforda venenfabriko. En ĉi tiu malagrabla kaj iom timiga loko mi estis laboranta tri semajnojn. Mi havas la bedaŭrindan sorton esti kontisto; profesio kiu ofte vojaĝigas min al la plej pitoreskaj industriaj regionoj de Britio.
Tri semajnojn mi kaj du kolegoj do sidis en senfenestra ĉambro kaj kontrolis la fabrikajn kontojn. Mia mastro estis bonkora virino, kiu havas dudek sep jarojn kaj universitatan edukon. La tria membro de nia teamo estis dekokjaraĝa knabino, tre lerta kaj diligenta. Nia kliento ĵus estis aĉetinta novan filion en Danio, kaj parto de nia laboro estis kontroli la Danajn numerojn.
Al mia juna kunlaboranto la kliento donis enorman datenbazon rilate al la varoj produktitaj en la Dana fabriko. Ŝi komencis ĝin legi, sed baldaux ĉesiĝis kaj kun visaĝo perpleksa diris al mi, “Ĉi tiun mi ne povas kompreni, ĉar ĝi ne estas skribita Angle! Kiun lingvon oni parolas en Danio? La Nederlandan, ĉu ne?”
Antaŭ ol mi povis malfermi mian buŝon, mia mastro respondis. “Kiun lingvon oni parolas en Danio? Jes, certe estas la Nederlanda!”
Pro tio mi estis iomete ŝokita. Mi ja interesiĝas pri lingvoj kaj tiuj miskomprenoj ege ĝenas min. Mi do klarigis ke ne, en Danio oni kutime parolas la Danan, kaj la Nederlanda fakte estas parolata en Nederlando.
“Vi malpravas,” venis la tuja repliko de mia mastro.
“Ĉu mi povas vidi la dokumenton?” mi demandis ĝentile. “Mi ja iomete komprenas la Nederlandan ĉar ĝi ege similas al la Germana.”
Rigardante la datenbazon, mi baldaŭ tutcertis ke ĝi estas skribita Dane kaj tion mi multfoje ripetis. Mi supozis, ke mi sukcesus konvinki miajn kolegojn pri la vereco de miaj vortoj. Mi eraris. Tridek minutojn ni disputis la aferon, kaj je la fino mi ne gajnis.
***
Reveninte al mia hotelo tiun vesperon, mi ankoraŭ primeditis la okazaĵon kape. Mi scivolis, ĉu miaj kolegoj estas aparte malbone informitaj, aŭ ĉu ĉi tiu manko de scio estas kutima tra la tuta Brita popolo. Parolante al mia eks-koramiko telefone, mi do decidis ankaŭ lin demandi, kiun lingvon oni parolas en Danio. Ke nek geografio nek lingvoj estas specialaĵoj de li mi jam sciis, sed li tamen estas ŝajne inteligenta viro, kiu studis matematikon ĉe la universitato, kaj nuntempe laboras ĉe unu el la plej grandaj firmaoj de kontistoj en la mondo. Li sciu la diferencon inter la Dana kaj la Nederlanda, ĉu ne?!
Post kiam mi lin demandis, tamen estis paŭzo. Pasis kelkaj minutoj antaŭ ol li respondis heziteme, “En Danio? La Nederlandan, mi kredas.” Diri ke mi estas desapontita estus maltroigo. Tra mia malesperon venis al mi la stranga penso ke, se la Nederlandanoj laŭ la Britoj ne parolas la Nederlandan, ili ja devas paroli iun alian lingvon. Sed kiun?
La respondo laŭ mia eks-koramiko? “Hollandaise”!
“Hollandaise”, mi ripetis konfusite. ”Ĉu tiu ne estas speco de saŭco?”.
***
Rapide perdante la volon vivi, mi tamen igis min eltrovi la etendon de la problemo. La sekvan tagon, parolante al bona amiko mia, mi decidis kontroli ankaŭ lian scion de mondaj lingvoj.
“Matt,” mi diris hezitante, “laŭ vi, kiun lingvon oni parolas en Danio?” Matt pripensis la aferon zorgeme.
“La Norvegan”, li finfine respondis.
“La Norvegan?!” mi ripetis, perplekse. “Ĉu vi certas ke oni ne parolas la Danan, aŭ eĉ la Nederlandan?”
“Jes, certe estas la Norvega,” ridetis Matt memfide.
Mi spertis nekutiman emon bati mian kapon kontraŭ brika muro. “Sed …. sed kiun lingvon parolas la Norvegoj, se ne la Norvegan?” Pri la respondo mi ege interesiĝis, sed ankaŭ iomete timis.
Pasis minuto. “La Vikingan.”
“La Vikingan?!!!!” Tiu estis tiom granda surprizo por mi ke mi verdire preskaŭ perdis la kapablon paroli. ”Matt, tiu ne estas vera lingvo,” mi finfine klarigis malforte.
“La Vikinga ja estas lingvo,” kontraŭis Matt. “Pri tiu oni instruis min en la bazlernejo.”
Je ĉi tiu punkto mi decidis ke la vivo ne plu indas kaj enlitiĝis, plorante.
***
Eĉ kvar monatoj poste, mi ankoraŭ miras kiam mi memoras la senscion de miaj konatoj. Ili estas ĉiuj inteligentaj, bone edukitaj, profesiaj homoj, kiuj fakte jam estas vojaĝintaj al pli da diversaj landoj ol mi mem. Kial ili do ne scias ion tiel fundamenta kiel la precipa lingvo de alia Eŭropa lando? Oni ja povas diri, ke en la Angla la vortoj por la Dana kaj la Nederlanda ambaŭ komenciĝas per la litero D. Simile, alia ofta eraro estas konfuziĝi pri Svislando kaj Svedio, ĉar la du nomoj ambaŭ komenciĝas per “Sv”. Ĉu tiu tamen estas sufiĉe bona ekskuzo?
Mi kredas, ke ne. Tia manko de scio pri najbaraj landoj nenio povas ekskusi. Sed kiu kulpas? Se la problemo estas tiel vasta kiel mia eta eksperimento eble sugestas, ĉu ni povas kulpigi la ŝtatan edukadan sistemon? Eblas iomgrade. Sed ĉu ne estas la privata respondeco de ĉiu homo mem certigi ke li estas sufiĉe bone informita pri la mondo, en kiu li loĝas? Ŝajnas kvazaŭ al kelkaj Britoj bedaŭrinde ne povus gravi malpli, kiujn lingvojn oni parolas en la restaĵo de Eŭropo.
Tiu evidentiĝis dum babilado kun mia eks-koramiko, kiu finfine demandis min, “Kial ĉiuokaze gravas, kiun lingvon oni parolas kie? Mi certas, ke kaj en Danio kaj en Nederlando la popoloj flue parolas la Anglan“.
Mi devis forte mordi mian langon por ke mi ne sciigu lin ke fakte ege gravas, ĉar al viro kiu ne scias kiun lingvon parolas la Danoj mi neniam povus edziniĝi.
Mi bedaŭras vin informi ke ĉio, kio estas skribita en ĉi tiu artikolo temas pri veraj homoj kaj okazaĵoj; ia troigo ne necesis. La verkisto ne solidaras por iu sufero kiun vi spertis dum la legado de la supraj vortoj.




