La kaŝita lingvo de la kantono
Starante en la stacidomo de Klosters, oni troviĝas en la mezo de tradicia Germana parolanta Svislando. La fama feria urbo kuŝas en belega valo, ĉirkaŭata de la neĝkovrataj Alpoj. La tieuloj parolas unu al la alia uzante unikan lokan dialekton de la Germana – strangan parolmanieron kiun eĉ la Germanoj mem ne facile komprenas. Klosters estas vivanta versio de la tipa bildpoŝtkarta Svislando.
El Klosters oni povas vojaĝi trajne tra la Vereinan tunelon, kiu trairas tra la vastan mason de kelkaj montoj kaj en la najbaran Malsupran Engadinan valon. Kiam la trajno finfine aperas, palpebrumante, en la Engadinan sunbrilon, novulo en ĉi tiu regiono bezonas kelkajn minutojn por konscii ke tiu estas portita en malsaman mondon. Tiom bela kiom sur la alia fl anko de la monto restas la kamparo, kiam la trajno malrapidiĝas kaj haltas ekster la unua eta vilaĝo, sed iel io ŝanĝiĝis.
Estas anonco de la lokomotivestro. La vojaĝantoj ĉirkaŭrigardas konfusite. Kion li ĵus diris? Supozeble, ke la trajno haltas ĉi tie, sed liaj vortoj ne apartenas al iuj ajn bone konataj lingvoj. Ĉu li uzis ian nekutiman Germanan dialekton? Ŝajnas ke ne, ĉar li parolis per preskaŭ Itala akĉento. Ĉu do eblas, ke li fakte parolis la Italan? Tion kredi estus facile.
Tamen estus ankaŭ grava eraro, ĉar la viro fakte parolis tute alian lingvon; la Romanĉan. La Romanĉa estas unu el la tri tielnomataj Retia-Latinidaj lingvoj, kiuj evoluis el la Vulgara Latina kiu estas parolita en Mezeŭropo dum la Romia Imperio regnis. Kiam ĝi estas skribata, la lingvo ofte aspektas kiel stranga kunfandiĝo de la Germana kaj la Itala. Oni fakte ofte ŝercas, ke la Romanĉa similas al la Itala kiun prononcas ebria Germano. Hodiaŭ ĝi estas la kvara oficiala lingvo de Svislando, parolata de proksimume 110.000 homoj en la Svisa kantono de Grizono. Tia oficiala agnosko estas granda sukceso por tia eta lingvo. Ja estas pli da homoj en la mondo kiuj parolas Esperanton ol kiuj parolas la Romanĉan!
Fakte priskribi la Romanĉan kiel unu lingvo estas iomete malpreciza ĉar la lingvo verdire konsistas el almenaŭ kvar diversaj dialektoj: la Sursilvana, la Sutsilvana, la Sumirana, kaj fine la Ladina, kiu mem konsistas el du dialeketoj. Ĉi tiuj estas parolataj en la Engadina valo. Grizono estas tre monta kantono, kaj eĉ nuntempe ne estas facile vojaĝi de vilaĝo al vilaĝo, speciale dum la longaj neĝaj vintroj. Antaŭ ol la fervojo estis konstruita, komunikado estis eĉ pli malfacila, kaj pro tio tiom da dialektoj kreskis. Kvankam parolantoj de unu dialekto povas sufi ĉe bone kompreni parolantojn de aliaj, multaj Romanĉaj vortoj tute malsimilas, dependante de en kiu valo vi troviĝas. Ekzemple, la vorto “taso” povas esti scadiola, scariola, cuppegn, coppa aŭ cuppina. Estas tial manko de kunigo en la Romanĉaparolantaj regionoj.
Por solvi ĉi tiun problemon, lerta lingvisto kiu nomiĝas Heinrich Schmid 1982 decidis normigi la Romanĉan. Li efektive kreis novan lingvon, kiun li nomis “Rumantsch Grischun” kaj intencis, ke Romanĉa-parolantaj Svisoj ĝin uzi por babili al parolantoj de aliaj dialektoj. La ideo tamen ne estis populara kun la normalaj homoj kaj nuntempe ĝi ekzistas ĉefe kiel skribata lingvo. La Svisa registraro, ekzemple, uzas Rumantsch Grischun por sia oficiala Romanĉa korespondado.
Multaj homoj zorgas pri la konservado de la lingvo kaj timas, ke ĝi mortos pro la kreskanta migrado de la loka popolo en la pli riĉajn Germana-parolantajn urbojn de la kantono. Pro tio, oni entuziasmeme eldonas Romanĉajn librojn kaj ĵurnalojn, kreas Romanĉlingvajn radiostaciojn, kaj instruas la infanojn per ĝi en la lernejoj. Turistoj kiuj jam flue parolas la Germanan eĉ havas la eblecon ĉeesti specialajn kursojn kiuj temas pri la historio kaj gramatiko de la Romanĉa lingvo. Tamen, por vidi ke la Romanĉa ja ankoraŭ estas vivanta, necesas nur promeni tra la Engadinon.
Se oni forlasas la trajnon ĉe la unua haltejo, oni povas piediri sur vojeto laŭlonge de la flanko de la montoj. Post horo oni atingas Guarda, belega vilaĝeto kiu sidas danĝere sur la rando de roka kornico. Sur la blanka gipso de la etaj malnovaj domoj, kiuj borderas la mallarĝan ĉefstraton, estas pentritaj multaj belaj bildoj. Kelkaj montras farbajn birdojn kaj bestojn, aliaj montras detale rakontojn el la Biblio aŭ la loka historio. Sub ĝi mallongaj Romanĉaj frazoj estas gravuritaj; ĉu poemoj, ĉu preĝoj ne scieblas. En la vojoj kuras nudpiedaj Romanĉa-parolantaj infanoj, dum siaj sunbrulitaj patrinoj staras en la ĉefplaco, lavante siajn vestaĵojn en la akvofontanoj kaj babilante rapide en nekomprenebla lingvo. “Allegra”, ili diras amikeme al la pasantaj turistoj. Ŝajnas nekredeble ke oni povas vojaĝi 20 kilometrojn tra tunelon, kaj alveni en moderna Germana urbo. Ŝajnas nekredeble, ke oni fakte troviĝas en unu el la plej riĉaj landoj de la mondo, lando de bankoj kaj financo. Oni sentas kvazaŭ oni envenis pasintan jarcenton. La Malsupra Engadino vere estas rimarkinda ejo; valo forgesita de la tempo kaj kun sia propra sekreta lingvo. Vizitindas!
Jen kelkaj esprimoj, kiujn vi plejeble aŭdos tie:
Allegra!- Saluton!
Co vai? – Kiel vi fartas?
Bun di – Bonan matenon
Buna saira – Bonan vesperon
Buna notg – Bonan nokton
Jau hai num… – Mi nomiĝas…
Co avais vus num? - Kiel vi nomiĝas?
A revair! – ĝis la revido!




