La plej bona solvo?
Kvankam mi kapablas komprenigi min al aliaj Esperante, mi ne priskribas min kiel Esperantisto. Tio tute estas nur opinio mia, sed mi dirus ke Esperantisto estas ne nur iu kiu parolas Esperanton, sed ankaŭ iu kiu aktiviĝas en la Esperantuja sceno. Estas malsameco inter paroli kelkajn vortojn Esperante kaj akcepti ĝin kiel viva filosofio, aliĝante al la multeco da kluboj kaj asocioj kiuj ekzistas kaj vojaĝante tra la tuta mondo al diversaj kongresoj kaj eventoj.
Mia nivelo en Esperanto ne estas la plej bona. Per tio, mi volas diri ke mi ankoraŭ ne legis libron en Esperanto, ekzemple, kaj mi ne kapablas skribi pli ol kelkaj paragrafoj sen erari. Tamen, mi pli bone esprimiĝas en Esperanto ol en la franca, lingvo en kiu mi notis A* kiam mi studis ĝin por miaj GCSEaj ekzamenoj. Se mi irus Francion, mi kapablus peti tason da kafo kaj rezervi hotelĉambron. Mi sukcesus sufiĉe flue paroli pri mia lerneja uniformo, se iam iu ajn pretus aŭskulti! Sed neniel mi kapablus komuniki sen heziti pri miaj opinioj pri religio, politiko, kaj literaturo.
En Esperanto, mi kapablas paroli pri la vivo, la universo, ĉio; ne perfekte, sed sufiĉe bone ke oni komprenu min kaj por plenumi indajn diskutojn kun homoj kiuj parolas neniom da la angla. Tio signifas pormi, ke Esperanto estas tre potenca ilo.
Ho, jen la averto! La intenco de ĉi tiu retpaĝaro ne estis propagandi Esperanton. La intenco de ĉi tiu retpaĝaro estas defiigi homojn kiuj eble ne tro interesiĝas pri lingvoj retaksi siajn vidpunktojn kaj opiniojn. La celo de la Esperantaj paĝoj estas mallonge klarigi la koncepton kaj avantaĵojn de Esperanto al homoj kiuj eĉ ne scias ke ĝi ekzistas. Ebletas ke ĉi tiu retpaĝaro instigus iun pli profunde esplori Esperanton, kazo ke ĝojegus min. Se vere vi interesiĝas, sentu libera sendi retmesaĝon al mi kaj mi gvidos vin direkte al iuj el la plej bonaj interretaj rimedoj aŭ helpi al vi kontakti verajn Esperantistojn.
Mi ne intencis, tamen, etikedigi Esperanton la pli potenca kaj unika solvo. Estas unu ebla solvo al tre komplika problemo. La lernado de Esperanto eble prezentus al vi tutan mondon de eblecoj. Kontraŭe, povus esti ke ĝi ne plaĉas al vi. Se tio estas la kazo, mi defias vin serĉi kaj trovi iun kiu al vi plaĉas. Se vi ŝatas feriumi sube de la suno, kial ne provi lerni la hispanan, la italan, aŭ la grekan? Tiel, laŭ via propra maniero, vi povus asisti ekvilibrigi la lingvajn pesilojn, kiuj nuntempe troviĝas malĝuste pesigitaj al la avantaĝo de la angla-parolanta mondo!




