Rakonto de du Esperantistoj

 Antaŭ longa tempo, eta knabino sidis sur la genuo de sia patro kaj rigardis la brilan novan globuson, kiun li ĵus donacis al ŝi.  La patro klarigis, ke la popoloj de diversaj landoj parolas malsamajn lingvojn kaj unu ne povas kompreni la vortojn de la alia.

“Iam estis Polo, kiu kreis novan lingvon,” diris la patro grave.  “Li nomis ĝin Esperanto kaj li volis ke la tuta mondo ĝin parolu.  Imagu!  Li volis ke ni ne plu parolu la anglan!  Feliĉe lia lingvo baldaŭ mortis.  Li estis stultulo, ĉu ne?”

Senkomprene kapjesis la infano.

**************

Pasis dek jaroj.  La knabino maturiĝis kaj enamiĝis kun bonaspekta eksterlandano.  Iun tagon ili kunbabilis kaj li rakontis al ŝi pri sia nova hobio.

“Mi ĵus Esperantistiĝis”, li diris. “Ĉu vi scias, kion tio signifas?”

Esperanto …. Esperanto?

La vorto ŝvebis trans la nebulon de la tempo.

“Esperanto?  Tiu estas lingvo kreita de iu stranga Polo, kiu volis ke ĉiu gxin parolu kaj forgesu sian gepatran lingvon.  Li estis stultulo, ĉu ne?”

“Stultulo?” ripetis la junulo desapontite.  “La stultulo vi estas, se vi vere kredas tion!”

Sufiĉe humiligita la knabino foriris kaj sekrete esploris Esperanton.  Ŝi eltrovis ke ĝi ja ankoraŭ ekzistas kaj estas parolata de homoj en ĉiu angulo de la mondo.  Ŝi decidis, ke ankaŭ ŝi volas lerni ĝin, por plaĉi al sia amato.  Tial ŝi aĉetis lernlibron kaj provis la komencajn lecionojn.  Ŝi tuj estas ĉarmita de la logika simpleco kaj beleco de la lingvo.

Ŝia bonaspekta fremdulo ege ĝojis. Tre entuziasmema Esperantisto li estis fariĝinta.  Evangelizisto, oni povus diri.  Kiam li ne parolis en Esperanto, li parolis pri Esperanto, kaj se iam eblis diskuti Esperanton Esperante, des pli bone.  Kiam li ne parolis al Esperantistoj, li serĉis neesperantistojn por klarigi al ili, kial ili Esperantistiĝu.  Eĉ al neesperantistoj li kelkfoje parolis Esperante, por “montri al ili la avantaĝojn de la lingvo”, kiel li ŝatis diri.  Unufoje nia knabino demandis al li, ĉu li ankoraŭ amas ŝin.  Al ŝi la respondo kompreneble iomete gravis.  Angle ŝi demandis, Esperante li tamen respondis.

“Esperanton mi parolas nur malbone, tial mi ne komprenas vin,” ŝi diris al li kolere.

“Do, lernu Esperanton pli diligente, por ke vi komprenu!” li replikis ridetante.

“Ĉu vi ne amus min, se mi ne lernus Esperanton?” Pri la respondo ŝi timis.

Estis paŭzo.

“Neesperantistan koramikinon mi ne deziras”, li finfine konfesis.

De tia fanatikismo nia knabino instinkte retiriĝis.  Ŝi trovis anglan koramikon kaj la Esperanta libro langvoris en malluma kaj polva tirkesto.

************

Ĉu tiu estas la fino de la rakonto?  Ne, tute ne!  La vivo ja estas fripono, kiu ĝuas moki nin.  Post kvin jaroj la sama knabino, promeninte tra germana urbego, hazarde renkontis du germanajn Esperantistojn. Estis Eŭropatago, kaj ili staradis en la ĉefplaco por promocii Esperanton.

“Saluton!” ŝi diris timide, kaj la Germanoj respondis varme. La knabino ege miris, ke ili senprobleme komprenis unu la alian.

Reveninte al Britio, ŝi pripensis la sperton kaj, pro subita impulso, aliĝis al la tiama forumo de JEB.  Estis eksperimento.  Tre skeptika ŝi restis kaj tute ne intencis Esperantistiĝi. Laŭ ŝi ĉiuj Esperantistoj estas malĝentilaj obseduloj.  Sed ŝi ĵus transvivis malfacilan tempon kaj serĉis iajn distraĵojn.  Al sia Esperanta kompenteco ŝi ne fidis.  Feliĉe la forumo tamen enhavis komencantan fadenon, en kiu oni rajtis paroli la anglan.  Nur pro tio ŝi trovis la kuraĝon por skribi mesaĝon.

Mesaĝon ŝi do skribis, kaj al ĝi respondis certa Jebano, kies vortojn ŝi jam legis ĉe la diskutlisto dum longa tempo kaj, verdire, ne ŝatis.  Li estis tamen bonvenema kaj eta konversacio sekviĝis.  Ĉi tiu ĝentila Esperantisto baldaŭ sugestis ke ŝi envenu ankaŭ la aliajn fadenojn kaj trankviligis ŝin, ke ŝi fakte ne ofendos aliajn membrojn.

“Kion li ĵus diris?!” pensis nia knabino ŝokite.  “Jen Esperantistoj, al kiuj ne gravas ĉu mi flue parolas Esperanton!  Ĉu ekzistas Esperantistoj, kiuj ne volas devigi min paroli sian lingvon?!  Kie kaŝas la frenezaj fanatikuloj, kiujn mi atendis?!”

La tempo flugis -  kaj ili ne aperis.  La knabino kaj la Jebano ekamikiĝis. Ili diskutis diversajn aferojn, kaj publike kaj private kaj de tempo al tempo eĉ Esperante!  La knabino klarigis siajn dubojn rilate al la lingvo kaj kial ŝi estas tiel suspektema pri la tuta ideo.  La Esperantisto aŭskultis kaj respektis ŝiajn opiniojn. “Evangelizisto mi ne estas”, li diris.

Ĉi tiu dua Esperantisto tute ne similas al la unua, ĉu?  Kion vi pensas, ĉu li perfidis siajn samideanojn, ĉar li forĵetis la eblecon kapti novan membron?!

Male, ju pli ili parolas nek pri nek en Esperanto, des pli la knabino interesiĝis pri la lingvo internacia.  Kial?  Ĉar ŝi ekkomprenis, ke por esti aktiva kaj respektata Esperantisto, ne necesas ke oni portu verdajn vestojn, kisu flagon aŭ aliamaniere vendu sian animon al Zamenhof.  Kaj pli grave, ŝi lernis ke oni ja povas uzi, ami kaj eĉ promocii Esperanton, sen fariiĝi fanatikulo.  Per liaj ŝercoj kaj sensensaĵoj la dua Esperantisto montris al ŝi ke Esperantistoj ja povas esti (preskaŭ!) normalaj uloj kaj ne obseditaj monstroj, pro kiuj oni devas timi. La knabino baldaŭ sufiĉe kuraĝis por babili ankaŭ al aliaj Jebanoj, kaj miris ke ĉiuj estas ĝentilaj kaj amikemaj.  Neniu koleriĝis, kiam ŝi parolis anglalingve, kaj estis bone tiel, ĉar unu evangelizista vorto sufiĉintus, por ke ŝi forkuru el Esperantujo por la restaĵo de sia natura vivo.

************

Kaj ĉu nia rakonto nun finiĝis? Ne, ĝi fakte ĵus komenciĝis. Vidu, ĉi tiun knabinon mi konas tute bone, kaj tial mi povas sciigi vin, ke ŝi ĵus aĉetis vortaron, kompletigis la trian lecionon de la senpaga poŝta kurso kaj verkis sian unuan Esperantan artikolon por nia ĵurnaleto!

 Back to stories and articles