Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?
Sunday, April 5th, 2009Dum mi estis ĉe Esperanto-Domo en januaro, iu donacis al mi libron, kun la peto ke mi recenzu ĝin por brita Esperanto-ĵurnalo. Mi ne povis rifuzi sen esti malĝentila, kaj ĉiuokaze mi neniam rifuzus akcepti senpagan libron, sed mi sciis nenion pri la enhavo de tiu, nur ke temas pri feliĉo.
Pasis preskaŭ tri monatoj, kaj mi ankoraŭ ne legis la libron. Mi ricevis multajn librojn je kristnasko, kaj mi ankoraŭ havas monton de nelegitaj libroj en mia dormoĉambro! Tamen post du semajnoj mi iros al la brita kongreso de Esperanto, kie mi tre verŝajne renkontiĝos kun la viro kiu donis al mi la libron. Do, venis al mi la penso ĉi-posttagmeze ke mi almenaŭ malfermu ĝin antaŭ la kongreso! (more…)



