Posts Tagged ‘evangelizistoj’

Evangelizistoj

Friday, June 27th, 2008

To read this post in English, click here.

Lastatempe mi legis rakonton kiu nomiĝas ‘El la vivo de Esperantistoj’. Al mi ĉi tiu rakonto tute ne plaĉis kaj mi do negative priskribis ĝin sur mia blogo. Eblas ke mi tute miskomprenas la rakonton, pro kio mi ne hontas. Mi ja legis ĝin tute sen kunteksto; tio estas, sen ion scii pri la verkisto aŭ pri lia vidpunkto. Laŭ mi la rakonto estis tre enuiga, kaj pro tio mi ne sugestas al aliaj ke ili gxin legu por doni al mi pli da opinioj. Al mi ne plu gravas, kio la mesaĝo de la rakonto vere estas. Se la aŭtoro intencis verki ironie, laŭ mi li ne tre bone sukcesis :P Se vi volas legi mian unuan (anglalingvan) recenzon, tiu troviĝas ĉi tie. (more…)