Laborejaj revoj
Monday, October 6th, 2008Mi scivolas kial homoj ĉiam estas multe pli deprimitaj nokte ol matene. Almenaŭ mi estas tiel – post la naŭa vespere ĉiuj miaj problemoj fariĝas pli teruraj ol ili ŝajnis dum la tago kaj mi emas plori. Ĉu estas pro la manko de sunlumo aŭ ĉar mi lacas? Mi guglis respondon sensukcese, do mi ne scias. Hieraŭ vespere mi estis tre malĝoja, kvankam tio tute ne estis logika, ĉar mi efektive pasigis belan tagon kun mia geparencoj, al kiuj mia koramiko feliĉe plaĉas
Verŝajne mi tro pripensis laboron, kaj tion kion mi devas fari ĉi-semajne. Restas multaj malagrablaj aferoj kiujn mi devas fari dum la venontaj tagoj, sed hodiaŭ fakte estas facila tago – mi kontrolas la kontojn de malgranda pensio en Coventry – kaj ĝenerale mi sentas min multe pli positiva. (more…)

Ĉi-jare oni ŝajne fuŝis la organizadon.


