Radio Clare » laboro

Laborejaj revoj
Mi scivolas kial homoj ĉiam estas multe pli deprimitaj nokte ol matene.  Almenaŭ mi estas tiel – post la naŭa vespere ĉiuj miaj problemoj fariĝas pli teruraj ol ili ŝajnis dum la tago kaj mi emas plori.  Ĉu estas pro la manko de sunlumo aŭ ĉar mi lacas?  Mi guglis respondon sensukcese, do mi ne scias.  Hieraŭ vespere mi estis tre malĝoja, kvankam tio tute ne estis logika, ĉar mi efektive pasigis belan tagon kun mia geparencoj, al kiuj mia koramiko feliĉe plaĉas   Verŝajne mi tro pripensis laboron, kaj tion kion mi devas fari ĉi-semajne.  Restas multaj malagrablaj aferoj kiujn mi devas fari dum la venontaj tagoj, sed hodiaŭ fakte estas facila tago – mi kontrolas la kontojn de malgranda pensio en Coventry – kaj ĝenerale mi sentas min multe pli positiva.

Mi tute ne ĝuis la pasintan semajnon, kaj sabaton posttagmeze mi komencis serĉi novan laborpostenon.  Kolegino kiun mi ŝatas forlasis la firmaon vendrede, kaj ĉiuj ĵaluzas ĉar ŝi iel trovis postenon en registara oficejo, kiu signifas ke ŝi povas eklabori je la oka kaj hejmeniri je la kvara, ne devas vojaĝi, kaj ricevos bonan pension.  Mi supozas, ke ŝi ricevos la saman monon kiel ĉe ni, se ne pli da.

Kie ŝi trovis tian postenon mi ne scias.  Mia serĉado certe ne estis tiel sukcesa.  Mi ankoraŭ ne vidis ion ajn, por kiu mi volas kandidatiĝi. Verŝajne tio, kion mi serĉas ne ekzistas – plaĉus al mi ricevi la saman monon kontraŭ malpli da laboro   Mi preferus postenon kiu ne postulus ke mi laboru en malsama urbo ĉiusemajne kaj pasigu multajn solecajn semajnojn en hoteloj.  Estus bonege, ĉiam labori en la sama oficejo.  Oficejo kun fenestroj estus aparte bonege…Fakte ĉiuj kontistoj kiujn mi konas havas la saman revon – temas pri oficejo en kiu ni havas nian propran labortablon, espereble kun tirkestoj, en kiuj ni rajtas meti ĉiujn niajn skribilojn ktp   Estas malagrable, ke oni devas kunporti ĉion ĉien – hodiaŭ mi denove havas sakon kiu preskaŭ estas tro peza por porti.  Malgraŭ tio, mi forgesis kunporti… mi ne konas la vorton… tiuj metalaj aferoj, kiujn oni uzas por kunligi paperoj.  Kutime mi kunportas aldonajn, sed hieraŭ mi forgesis kontroli ĉu mi jam havas sufiĉajn en mia sako. Ĉar mi forgesis kontroli, mi kompreneble ne havis sufiĉajn, kaj pro tio mia tablo nuntempe estas kovrite per hazardaj paperoj kiuj estu kunligitaj, sed ne tiel estas.  Mi estas malbona kontisto

Mi ridetis ĉi-matene, ĉar mi ricevis retmesaĝon de iu estro mia, en kiu li serĉis homojn kiuj pretas viziti lokajn lernejojn kaj konvinki la junulojn ke ili volas fariĝi kontistoj.  Mi certe ne volontulos

Mi grumblas…
Mi pardonpetas pri la nuntempa manko de blogado; mi tro laboras. Mi havas semajnon por kontroli la kontojn de tuta granda kliento, rilate al kiu pasintjare oni havis du semajnojn por la sama kontrolado  Ĉi-jare oni ŝajne fuŝis la organizadon.

Dum la tago mi havas nek la reton, nek la tempon por blogi, kaj vespere mi tro lacas. Kutime kiam mi laboras ĉe mia oficejo en Birmingham, mi fakte ne laboras dum la tuta tago. Tio estas, mi laboras dum horo, kaj poste kontrolas miajn retmesaĝojn, kaj se estas interesa mesaĝo en la forumoj, mi respondas al tio, kaj tiam rekomencas labori. Post horo eble la tasko estas finita, kaj antaŭ ol mi komencas la sekvan, mi decidas blogi, kaj baldaŭ venas la tagmanĝhoro kaj mi forlasas la laborejon dum tuta horo kaj iras trinki kafon. Tia laborado plaĉas al mi, ĉar mi estas pigra

Ĉi-semajne kompreneble ĉio estas malsama. Mi devas labori rapide, kaj mi devas konzentriĝi pri laboro konstante, sen pripensi aliajn aferojn. Mi eble kontrolas miajn retmesaĝojn unufoje dum la tago, kaj mi certe ne povas respondi al iu ajn. Hieraŭ mi preskaŭ forgesis manĝi – subite mi rimarkis ke estas la dua kaj duono kaj miaj sandviĉoj ankoraŭ troviĝas en mia sako!

Estas tiu senĉesa pripensado de laboro kiu malĝojigas min. Neniam plaĉas al mi labori, sed mi nur fariĝas depremita kiam mankas al mi sufiĉe da tempo por miaj propraj pensoj. Ne helpas ke la laboro, kiun mi faras, tute ne indas. Mi laboras kaj laboras por ke oni povu diri ke ĉio estas en ordo. Ne vere gravas ĉu ĉio fakte estas en ordo. Ĉio ja estas en ordo, se oni rigardas ĝin el la taŭga vidpunkto.

Hmmm. Lundon vespere mi devis labori pro problemo kun alia kliento, kaj mardon vespere mankis al mi aŭ la energio aŭ la volo por blogi. Mi uzu mian libertempon por fini la Esperanto-ekzamenon, sed tiu enuigas min. Mi devas skribi 500 vortojn aŭ pri la temo “Dorlotbestoj” aŭ la temo “Sano kaj malsano” kaj ambaŭ temoj ŝajnas al mi malinteresaj

Hieraŭ Babel vizitis min, kaj ni pasigis tre agrablan vesperon kune  Sed escepte de tio, mi havas nenion bonan por diri. Espereble mi havos pli blogindajn spertojn dum la venonta semajno…