Posts Tagged ‘lada tambureto’

Fine semajnfine

Sunday, October 5th, 2008

Nun estas la semajnfino kaj mi havas pli da libertempo. Miaj kontoj pli-malpli bilancas, kaj mi povas ripozi. Hieraŭ mi pasigis trankvilan tagon. Mi ankoraŭ legas tiun strangan libron, “La Lada Tambureto”, sed nuntempe nenio terura okazas. Fakte mi iomete fieras, ĉar mi ĵus atingis la finon de la unua parto kaj komencis la duan. La finajn paĝojn de tiu parto mi ne bone komprenis, ĉar ili enhavis multajn vortojn kiujn mi ne konis en Esperanto. Migdaloj, ekzemple, kiu ŝajne estas Mandeln, kaj rafanetoj, kiuj estas Radieschen. Mi scias tion nur, ĉar mia fratino helpeme trovis sian germanan version de la libro kaj kune ni legis la problemigajn paĝojn samtempe. La germanan mi feliĉe komprenis pli bone; estis multe da germanlingva vortludo en tiu ĉapitro kiu ne bone tradukiĝis en Esperanton. (more…)

Angiloj kaj tamburetoj

Tuesday, September 23rd, 2008

Kutime mi tre ofte blogas pri la libroj, kiujn mi legas. Dum longa tempo mi ŝajne ne faris tion. Kial? Certe ne, ĉar ne plu plaĉas al mi legi. Kiam mi estis ĉe la IJK, mi kaptis la okazon aĉeti Esperantlingvan tradukon de la fama germana libro, “La lada tambureto” de Guenter Grass. Mi volas legi tiun libron jam de tri jaroj, sed germanan version mi ne posedis, kaj mi kutime klopodas eviti anglajn tradukojn de germanaj libroj – ĝenas min, kiam la tradukistoj uzas usonajn vortojn anstataŭ britajn. Do, kiam mi ekvidis la Esperantan tradukon mi tuj volis ĝin aĉeti kaj ege ekscitiĝis pri la legado. (more…)