Radio Clare » lada tambureto

Fine semajnfine
Nun estas la semajnfino kaj mi havas pli da libertempo. Miaj kontoj pli-malpli bilancas, kaj mi povas ripozi. Hieraŭ mi pasigis trankvilan tagon. Mi ankoraŭ legas tiun strangan libron, “La Lada Tambureto”, sed nuntempe nenio terura okazas. Fakte mi iomete fieras, ĉar mi ĵus atingis la finon de la unua parto kaj komencis la duan. La finajn paĝojn de tiu parto mi ne bone komprenis, ĉar ili enhavis multajn vortojn kiujn mi ne konis en Esperanto. Migdaloj, ekzemple, kiu ŝajne estas Mandeln, kaj rafanetoj, kiuj estas Radieschen. Mi scias tion nur, ĉar mia fratino helpeme trovis sian germanan version de la libro kaj kune ni legis la problemigajn paĝojn samtempe. La germanan mi feliĉe komprenis pli bone; estis multe da germanlingva vortludo en tiu ĉapitro kiu ne bone tradukiĝis en Esperanton.

Draußen war später Novembervormittag. Neben dem Stadttheater, nahe der Straßenbahnhaltestelle standen religiöse Frauen und frierende hässliche Mädchen, die fromme Hefte austeilten, Geld in Büchsen sammelten und zwischen zwei Stangen ein Transparent zeigten, dessen Aufschrift den ersten Korintherbrief, dreizehntes Kapitel zitierte. “Glaube – Hoffnung – Liebe” konnte Oskar lesen und mit den drei Wörtchen umgehen wie ein Jongleur mit Flaschen: Leichtgläubig, Hoffmannstropfen, Liebesperlen, Gutehoffnungshütte, Liebfrauenmilch, Gläubigerversammlung. Glaubst du, dass es morgen regnen wird? Ein ganzes leichtgläubiges Volk glaubte an den Weihnachtsmann. Aber der Weihnachtsmann war in Wirklichkeit der Gasmann. Ich glaube, dass es nach Nüssen riecht und nach Mandeln. Aber es roch nach Gas. Jetzt haben wir bald, glaube ich, den ersten Advent, hieß es. Und der erste, zweite bis vierte Advent wurden aufgedreht, wie man Gashähne aufdreht, damit es glaubwürdig nach Nüssen und Mandeln roch, damit alle Nussknacker getrost glauben konnten:

Er kommt! Er kommt! Wer kam denn? Das Christkindchen, der Heiland? Oder kam der himmlische Gasmann mit der Gasuhr unter dem Arm, die immer ticktick macht? Und er sagte: Ich bin der Heiland dieser Welt, ohne mich könnt ihr nicht kochen. Und er ließ mit sich reden, bot einen günstigen Tarif an, drehte die frischgeputzten Gashähnchen auf und ließ ausströmen den heiligen Geist, damit man die Taube kochen konnte. Und verteilte Nüsse und Knackmandeln, die dann auch prompt geknackt wurden und gleichfalls strömten sie aus: Geist und Gase, so dass es den Leichtgläubigen leichtfiel, inmitten dichter und bläulicher Luft in all den Gasmännern vor den Kaufhäusern Weihnachtsmänner zu sehen und Christkindchen in allen Größen und Preislagen. Und so glaubten sie an die alleinseligmachende Gasanstalt, die mit steigenden und fallenden Gasometern Schicksal versinnbildlichte und zu Normalpreisen eine Adventszeit veranstaltete, an deren vorauszusehende Weihnacht zwar viele glaubten, deren anstrengende Feiertage aber nur die überlebten, für die der Vorrat an Mandeln und Nüssen nicht ausreichen wollte – obgleich alle geglaubt hatten, es sei genug da.

Tiu citaĵo aparte plaĉas al mi, almenaŭ germane. Kiam mi unufoje legis ĝin, mi opiniis ke tio simple estas sensencaĵo. Sed ju pli mi ĝin legas, des pli mi komprenas. Grass parolas pri la similoj inter Hitler (der Gasmann/la gasisto) kaj Sankta Nikolao (der Weihnachtsmann). Al ambaŭ apartenas la koloroj ruĝa kaj blanka, kaj je ambaŭ la tro kredema popolo pretas kredi… Hmmm. Do, eble ja indas legi ĉi tiun libron – post 200 paĝoj mi fine trovis ion legindan.

Ĉu aliaj novaĵoj? Hodiaŭ mi kompatas mian koramikon, kiu devas manĝi kun mi kaj mia familio. Ni iras al trinkeja restoracio ekster Birmingham por festi la sepdekan naskiĝtagon de onklino de mia panjo. Tiu naskiĝtago efektive jam okazis antaŭ 4 monatoj, sed mia praonklino rifuzis festi dum mia fratino ankoraŭ estis en Germanio, kaj hodiaŭ estas la unua taŭga tago kiun ni trovis. Preskaŭ mia tuta familio ĉeestos – ni ja nur estas malgranda familio – kaj neniuj escepte de miaj gepatroj kaj fratino jam renkontis mian koramikon, do ili ĉiuj ege interesiĝas pri la sperto. Mi simple esperas ke mia koramiko ne mortos pro enuo, ĉar familiaj renkontiĝoj kutime ne estas tre interesaj eĉ kiam estas via propra familio, do certe ne kiam estas la familio de iu alia. Kaj kompreneble mi esperas ke li kondutos bone, por ke ĉiuj ne malamu lin, sed pri tio mi ne dubas

Angiloj kaj tamburetoj
Kutime mi tre ofte blogas pri la libroj, kiujn mi legas. Dum longa tempo mi ŝajne ne faris tion. Kial? Certe ne, ĉar ne plu plaĉas al mi legi. Kiam mi estis ĉe la IJK, mi kaptis la okazon aĉeti Esperantlingvan tradukon de la fama germana libro, “La lada tambureto” de Guenter Grass. Mi volas legi tiun libron jam de tri jaroj, sed germanan version mi ne posedis, kaj mi kutime klopodas eviti anglajn tradukojn de germanaj libroj – ĝenas min, kiam la tradukistoj uzas usonajn vortojn anstataŭ britajn. Do, kiam mi ekvidis la Esperantan tradukon mi tuj volis ĝin aĉeti kaj ege ekscitiĝis pri la legado.

Post kiam mi revenis hejmen mi tuj eklegis, kaj (bedaŭrinde) rapide konfuziĝis.  Jam en la unua ĉapitro troviĝis multaj vortoj, kiujn mi ne komprenis.   Floso, ekzemple. Kvankam mi opinias, ke mi verŝajne ankaŭ ne komprenus tiun vorton se mi legus germane, ĉar almenaŭ laŭ mia scio, en la angla ne ekzistas taŭga traduko.

Do, mi legis malrapide, de tempo al tempo mi eĉ uzis vortaron por kontroli la signifon de kelkaj vortoj, kaj tion mi tre malofte faras dum legado – enuigas min. Iom post iom mi progresis tra la unuaj ĉapitroj, kaj kvankam mi ne komprenas ĉiujn ideojn, mi kredas ke mi komprenas sufiĉe.

Dum la semajno antaŭ mia svisa ferio, mi atingis la ĉapitron kiu temas pri sankta vendredo. Tiun tagon la juna Oskaro kaj sia familio ekskursas marborden, kaj posttagmeze okazas la plej malagrabla afero, pri kiu mi iam legis. Apud la maro la homoj renkontas viron, kiu prenas angilojn el la kapo de mortinta ĉevalo, kaj sekvas tro longa kaj terura priskribo de tio  Mi multe kompatis la patrinon de Oskaro, kiu devis vomi, kaj malamis la patron de Oskaro, kiu decidis aĉeti kelkajn el tiuj angiloj kaj intencis, ke lia familio hejmeniru kaj tiujn manĝu! La plej terurega bildo tamen venas, kiam Oskaro rakontas pri alia virino kiu perdis sian fekundecon ĉar ŝi “volis meti la vivan angilon en sian piĉon”.

Urgh!

Mi tute ne komprenas kial laŭ la aŭtoro, indas meti tian frazon en la libron. Al la vivhistorio de Oskaro, tiu aldonas nenion utilan, intertempe la legantaro eksentas naŭzon  Kaj estas tuta ridinda frazo – kia virino metus *angilon* tien?! Mi konfesas ke leginte tion, mi tuj prenis mian vortaron kaj denove serĉis la vorton “angilo”, ĉar mi volis kredi ke ekzistas alia traduko de tiu vorto, escepte de la angla vorto “eel”. Bedaŭrinde tamen ne, kaj ekde mi legis tion mi ne tute sukcesis forigi la naŭzan bildon el mia kapo. Pro tio mi ne kapablis malfermi la libron dum pli ol tri semajnoj

Hazarde mi trovis recenzon de alia Esperantisto, kiu kritikas la “pornagrafian” lingvon de la tradukanto. Li eĉ menciis la frazon pri angiloj – germane tiu ŝajne estis, “sich mit einem lebendigen Aal befriedigen wollte”, kiu en Esperanto pli alproksimiĝas al “volis kontentigi sin mem per vivanta angilo” – frazo kiu laŭ mi estas multe malpli terura – ol “volis meti la vivan angilon en sian piĉon”. Do, eble mi ne povas kulpigi Grass pri ĉio.

Post tri semajnoj mi sufiĉe forgesis la aferon por ne plu voli vomi, kaj do mi rekomencis ĉe la sekva ĉapitro. Antaŭ ol mi sufiĉe aŭdacis tion fari, mi diskutis la libron kun mia fratino, kiu diris ke mi jam legis la plej malfacilan parton, kaj poste ĉio pliboniĝas. Al mia fratino mi eble ne plu parolos, ĉar en la sekva ĉapitro mortis la patrino de Oskaro. Estante graveda, kaj ne sciante kiu estas la patro de la infano, ŝi ŝajne decidis mortigi sin. Bedaŭrinde, tiu sankta vendreda afero kun la angiloj estis tiel traŭmata por ŝi ke ŝi iomete freneziĝis, kaj elektis mortigi sin per senĉesa manĝado de angiloj kaj aliaj fiŝoj. La priskribo denove estas tute naŭza kaj mi denove ĉesis legi…

Mi grave ekdubas, ĉu mi iam atingos la finon de ĉi tiu libro. Sed mia koramiko tamen povas ĝoji – estontece, se mi volas seksumi kaj li tute ne, sufiĉos ke li diru al mi la vorton “angiloj”, kaj mi promesas ke mi tuj perdos ĉian intereson…