Nemluvím česky
Tuesday, September 16th, 2008Antaŭ kelkaj tagoj mi decidis ke mi volas rekomenci lerni la ĉeĥan lingvon. Mi aĉetis ĉeĥan lernolibron kiam mi ankoraŭ estis studento, pro neniuj apartaj kialoj. Pri Ĉeĥio mi scias preskaŭ nenion, mi neniam vizitis la landon kaj mi eĉ ne kredas ke mi iam renkontis ĉeĥon. Mi fakte volis lerni la rusan, sed post kelkaj malsukcesaj klopodoj majstri la alfabeton venis al mi la penso ke mi ne estas sufiĉe inteligenta, kaj mi elektu pli facilan lingvon
(more…)



