Posts Tagged ‘mono’

Credit crunch

Thursday, September 18th, 2008

Mono estas temo, pri kiu mi ne kutime interesiĝas. Laŭ mi, tiu verŝajne estas la plej grava kialo, kial mi ne estas bona kontistino. Ĉiutage dum mia laboreja vivo, mi devas interesiĝi pri la mono de aliaj, kaj tre ofte mi ne sukcesas. Preskaŭ ĉiuj klientoj kiujn mi vizitas havas tro da mono kaj uzas ĝin malbone :(

Nuntempe, tamen, preskaŭ neeblas ke mi ne pripensu monajn aferojn. Tio, kio ĵus okazis en Usono rilate al Lehmann Brothers ŝajnas al mi nekredeble, kaj mi ĝojas ke mi ne laboras en banko; multaj konatoj miaj el la universitato ja laboras en tiaj bankoj – Lehmann, Merril Lynch, Goldmann Sachs – kaj verŝajne nun timas pri siaj postenoj. (more…)