Mi kaj Esperanto – spertoj kaj esperoj
Sunday, May 10th, 2009Tre ofte kiam mi ĉeestas Esperanto-aranĝojn, oni demandas al mi, kial mi parolas Esperanton. Multaj homoj kiujn mi konas havas tre bonajn respondojn al tiu demando. Ili ege interesiĝas pri lingvistikaj aferoj, ili volas malmultekoste vojaĝi al diversaj landoj, ili kredas ke lingva egaleco tre gravas… Ĉiuj tre bonaj kialoj, sed por mi neniuj el tiuj taŭgas.
Se iuj el vi fariĝos miaj amikoj ĉe Facebook, vi rimarkos ke en la skatolo sub mia profilbildo, kie oni rajtas skribi kelkajn vortojn pri si mem, mi skribis „Mi neniam intencis paroli Esperanton“. Fakte mi memoras iun tagon.. verŝajne estis en du mil kvar… kiam mi sidis en aŭtobuso en Birmingham, kaj parolis al amiko mia per poŝtelefono. En la mezo de la konversacio mi iomete koleriĝis, kaj mi memoras tute bone ke mi subite ekkriis, tre laŭte, „Mi neniam lernos Esperanton!“. Kio, do, okazis inter tiam kaj nun, por ke mi ne nur eklernu la lingvon, sed ankaŭ fariĝu membro de la estraro de la landa asocio. Estas bona demando, kaj por respondi al ĝi, necesas pensi pri kelkaj jaroj en la pasinteco kaj klarigi, kiamaniere mi lernis pri Esperanto. (more…)



