Seksismaj pensoj
Tuesday, September 23rd, 2008La edzo de mia onklino nuntempe havas gravajn sanproblemojn, kiuj verŝajne signifas ke post kelkaj jaroj li ne plu kapablas stari, piediri, eĉ paroli. Estas tute tragika afero. Hieraŭ vespere mia panjo iris viziti mian onklinon, kiu havas fileton, kaj post kiam ŝi revenis hejmen ŝi diris la jenan…
“Mi devas konfesi ke mi estis iomete desapontita kiam mia fratino naskis filon, ĉar ŝajnas al mi multe pli facile aĉeti vestaĵojn kaj ludilojn por knabinoj. Nun mi tamen ege ĝojas ke ŝi havas filon. Ŝia edzo baldaŭ ne plu povos zorgi pri si mem, do tute ne pri ŝi, sed ŝi ja havas filon kiu povos helpi al ŝi kun la aferoj kiujn povas fari nur viroj. Jen pruvo ke Dio ekzistas, ĉu ne?!”



